Uedo Maghara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Uedo Maghara (ankaŭ literumita Magharah), kiu signifas La Valon de Kavernoj en la egipta araba lingvo, estas egiptuja arkeologia loko en sudokcidenta Sinajo. Ĝi enhavas faraonajn monumentojn kaj turkisajn minojn el epokoj de la Malnova, Meza kaj Nova Reĝlandoj de antikva Egiptujo. La Antikvaj egiptanoj konis la lokon kiel "la Terasoj de Turkiso."

Historio[redakti | redakti fonton]

La ejo estis re-malkovrita en 1809 de Ulrich Jasper Seetzen, kaj de tiam vizitis ĝin pluraj arkeologaj teamoj, tiu de Richard Lepsius en 1845 estis la unua. Vizitoj de majoro C. K. McDonald al la loko, inkluzive loĝadon ĉe la ejo en 1854-1866 (kaj klopodo mini turkison tie) kondukis nur al surfacaj trovaĵoj (sagpintoj kaj similaĵoj). Li ne faris pluajn elfosadojn.

Monumentoj, konstruaĵoj kaj surskriboj[redakti | redakti fonton]

Antikvaj egiptaj monumentoj, konstruaĵoj kaj surskriboj ampleksas la periodon de la Tria al la Dudek Naŭa Dinastioj (ĉ. 2700 a.K.-1100 a.K.), kvankam plimulto de la monumentoj datiĝas nur al la Dekdua Dinastio. Du rokaj tabloj de reĝo Sanaĥt de la Tria Dinastio estis trovitaj en la valo, kiel unu de Ĝoser kaj du preskaŭ identaj tabloj de reĝo Seĥemĥet. Tabloj de Snofru kaj Ĥufu de la Kvara Dinastio ankaŭ estis trovitaj tie. La funebra templo de reĝo Sahure de la Kvina Dinastio ĉe Abusir havas reliefon, kiu reprezentas lin ekspedi floton al la Ruĝa Maro, probable por kolekti turkison ĉe Maghareh. Sahure konstruigis monumenton prezentanta lin "venkobati la Mentju de/kaj ĉiuj fremdaj teroj", kiu estis trovita en Maghareh. Rokaj tabeloj de la Kvina Dinastio inkludas tiujn de Reĝo Njuserre Ini akompanita de oferverŝa vazo kaj bildojn de la dioj Horuso kaj Toto, unu de reĝo Menkauhor Kaiu, kaj tri de reĝo Djedkare Isesi.

Krom faraonaj monumentoj, oni trovis setlejon de Malnova Reĝlando, fondita sur pinto de monteto en Ŭadi Igneh, enhavanta 125 malglatajn ŝtonajn strukturojn, lignajn cindrojn kaj potpecojn, kelkajn el Nil-vala argilo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]