Turkiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turkiso

Ĝeneralaĵoj
Identeco
vdr

Turkiso estas relative malofta mineralo el akvo, aluminio, fosfato kaj kupro. Havante karakterizan bluverdan koloron, ĝia nomo estas uzata por difini la turkisan koloron . La mineralo konsideriĝas gemo, do valora ornama ŝtono, kaj havas la ĥemian strukturon CuAl6(PO4)4(OH)8 · 4 H2O. Anstataŭ aluminio, ankaŭ fero en la formo Fe3+ povas esti parto de la kristala strukturo, tial la ĥemia formulo ofte skribiĝas Cu(Al,Fe)6(PO4)4(OH)8 · 4 H2O.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La mineralo en antikva Grekio nomiĝis Kalláïnos ("blue kaj verde briletanta"). Variaĵo de tio estas la latina vorto Callaina. La germana sciencisto Fischer von Waldheim ankoraŭ dum la jaro 1806 uzis la germanan vorton Kallait, kiu tamen dum la 19-a jarcento malkutimiĝis.

Komence de la 13-a jarcento en la mezepoka franca lingvo ekaperis la vorto tukoys, kiu dum la 15-a jarcento ŝanĝiĝis al pierre turquoise, laŭ traduko "turkeca ŝtono". Tiu vortokreo tamen rezultis al miskompreno, ĉar la turkisaj gemoj tiuepoke nur eksportiĝis de Persio al Turkio kaj de tie pluvendiĝis al Eŭropo.

Sinonimo por turkiso estas la nomo "ĥalĥito".

Historio[redakti | redakti fonton]

Turkiso estis inter la unuaj mineraloj, kiuj troviĝis per minado, sed de la antikvaj minejoj nuntempe apenaŭ iuj funkcias. En plejparto el la ankoraŭ funkciaj minejoj ministoj laboras nur laŭsezone kaj ne intense, ĉar turkiso kiel menciite estas relative malofta materialo kaj sistema minado en serĉo de ĝi apenaŭ indas. En grandaj kuprominejoj, aparte en Usono, turkisoj tamen ofte troviĝas kiel kromprodukto de la kuproserĉado.

La plej signifaj trovejoj el historia kaj nuntempa vidpunktoj situas en la sudokcidento de Usono, en Meksiko, Sinajo, Irano (la antikva Persio), Ĉinio kaj la sudoriento de Aŭstralio. En Eŭropo kaj Afriko nur troveblas en malgrandaj kvantoj.

Persio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ pli ol 2000 jaroj la tiama Persa Imperio estis inter la plej gravaj liverantoj de turkisoj. Tie ĝis la nuntempo troveblas la probable plej belaj ŝtonoj. La turkiso en Persio ekde jarmiloj estis la nacia gemo. Ĝi uziĝis por la dekoro de plej diversaj objektoj - ekzemple de turbanoj kaj moskeoj. Pli poste la gemo de Persio ankaŭ eksportiĝis al Barato, kie ĝi kun rubenoj kaj diamantoj uziĝis en valoraj oraj dekoraĵoj kaj en konstruaĵoj kiel la Taĝ-Mahalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]