Gemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1 turkiso, 2 hematito, 3 krizokolo, 4 tigrookulo (kvarca variaĵo), 5 kvarco, 6 turmalino, 7 karneolo, 8 pirito, 9 sugilito, 10 malakito, 11 roza kvarco, 12 obsidiano, 13 rubeno, 14 verda agato, 15 jaspo, 16 ametisto, 17 blua agato kaj 18 lazurito

Gemo (juvelŝtono) laŭ la mineralogio estas ĉia rara multekosta ŝtono, speciale kiam tajlita kaj polurita [1].

Laŭ ilia rareco kaj dureco oni distingas la noblajn gemojn (ametisto, diamanto, grenato, rubeno, safiro, smeraldo, topazo) kaj la fajnajn gemojn (agato, akvamarino, aventurino, berilo, heliotropo, jacinto, jado, jaspo, kalcedono, karbunkolo, karneolo, korindono, krizoberilo, krizolito, krizoprazo, lazurito, malakito, onikso, opalo, peridoto, sardo, spinelo, turkiso, turmalino, zirkono).

Ili estas uzataj kiel ornamo de juveloj, sed ankaŭ kiel kapitalo pli fidinda ol mono.

Homoj konas valorajn ŝtonojn jam dum almenaŭ 7000 jaroj. La unuaj estis ametisto, vitroida kvarco, sukceno, grenato, jado, jaspo, koraloj, lazurito, perloj, serpenteno, smeraldo kaj turkiso. Ili estis haveblaj nur por la pli riĉaj homoj kaj samtempe servis por montri altan statuson. La nobluloj montris per siaj valorŝtonhaj insignoj riĉecon kaj tiel potencon. Certe ankaŭ nuntempe troviĝas kelkaj homoj, kiuj foje demonstras sian riĉecon per valorŝtono, fiksita en oro aŭ plateno. Sed multe pli ol antaŭe la juveloj nuntempe servas al propra plezuro, pro emo al beleco kaj harmonio.

Antaŭe oni nur nomis malmultajn ŝtonojn valorajn. Nuntempe la nombro da gemospecoj estas apenaŭ superrigardebla, kaj oni ofte malkovras novajn. La plej multaj estas mineraloj, malofte mineralkunaĵoj. Eĉ fosiliojn oni uzas kiel ŝtonjuveloj. Ne estas klara limo inter ili kaj ligno, osto, vitro kaj metalo. Kelkaj specoj el tiu grupo ja servas kiel juveloj (ekzemple gagato, eburo, moldavito, kruda orpeco). Per imitado de naturaj valorŝtonoj (sintezado) kaj kreado de ŝtonoj, kiuj en tiu formo ne ekzistas en la naturo (ekzemple fabulito - stronciotitanato, kubika cirkono kaj kelkaj aliaj), la varieco de la valorŝtonoj ankoraŭ pli ampleksiĝis.

La plej aĝaj nomoj de valoraj ŝtonoj devenas de orientaj, la greka kaj la latina lingvoj. La signifo de malnovaj nomoj ne ĉiam klaras, speciale se la skribmaniero ŝanĝiĝis kaj se la vorto ricevis alian signifon. La originaj nomoj rilatas al rimarkeblaj ecoj de la ŝtonoj, aparte pri koloroj (ekzemple lazurito laŭ blua koloro), pri trovlokoj (agato laŭ rivero en Sicilio, topazo laŭ la samnoma greka insulo) kaj finfine pri sekretoplenaj fortoj, kiuj laŭdire loĝas en ŝtonoj (ametisto protektas kontraŭ ebrieco). Malnovaj germanaj mineralnomoj devenas de la minista lingvo (ekzemple kvarcogermane „Quarz“) aŭ indikas la teknikan uzon (fluorspato, germane „Flußspat“: oni uzis ĝin kiel aldonaĵo por plifluidigi mineralfandaĵon (germane „Schmelzfluß“).

Karatoj[redakti | redakti fonton]

La pezo de la plimulto de la valorŝtonoj estas mezurata en karatoj (ct). Transkalkuleblas 1 ct = 0,2 g. Tiu pezunuo ekde la antikva epoko estas uzata por negoci juvelojn. La nomo eble devenas de semogreno de la afrika koralarbo („Kuara“) aŭ de fruktokerno (greke „keration“) de la karobarbo. Etajn diamantojn oni pesas laŭ „punktoj“ (angle „point“), tio estas centono da karato (= 0.01 ct = 0,002 g = 2 mg). Duonvalorajn ŝtonojn (belŝtonojn) oni ankaŭ mezuras laŭ gramoj (ekzemple vitroidan kvarcon, citrinon, malakiton). Pezunuo por perloj estas la „Grain“ (greno en la angla): 4 Grain = 1ct. Breditajn perlojn oni ankaŭ mezuras laŭ karatoj, pli grandajn kvantojn (ŝnurojn) laŭ „Momme“; 1 Momme = 18,75 ct.


Krome laŭ botaniko gemo ankaŭ estas klamidosporo, precipe ĉe fikomicetoj[2].


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. Malnova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto