Peridoto
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Peridotito. |
Peridoto | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Kategorio | Vario de olivino |
Ĥemia formulo | (Mg,Fe)2SiO4 |
Identeco | |
En geologio, peridoto estas magnezio-plena, gemkvalita vario de olivino.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Olivino estas kontinuaĵo de mineralaj varioj de la formulo (Mg,Fe)2SiO4: la magnezio-plena fino de la kontinuaĵo nomiĝas forsterito; la fero-plena fino, fajalito. Peridoto estas la nomo de tiu vario de olivino, kiu estas pli magnezio-plena ol fero-plena, kiu estas travidebla kaj gemkvalita.
Peridoto estas verda gemo; la verda koloro devenas de la fera enhavo. Pli flavetaj varioj nomiĝas krizolito.
Lokoj[redakti | redakti fonton]
Peridoto troviĝas ĉefe en Usono, Pakistano, Birmo, kaj Ĉinio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La termino peridoto devenas de la franca péridot, de necerta origino.[1]
Dum la Mezepoko en Eŭropo, oni kredis, ke peridoto enhavis kuracajn povojn kontraŭ deprimo. La peridoto estas la gemo asociita al la monato Aŭgusto.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Péridot, subst. masc. (france). TLFi.