Fajalito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajalita kristalaro - Ochtendung, Eifel, Germanio.

Fajalito (Fe2SiO4; komune mallongigita al Fa) estas la fero-riĉa finmembro de la solidsolva serio de olivino. Komune al ĉiuj mineraloj de la olivina grupo, fajalito kristaliĝas en la romba kristalsistemo (spacgrupo Pbnm) kun ĉelparametroj a 4.82 Å, b 10.48 Å kaj c 6.09 Å.

Fajalito formas solidsolvan serion kun la magnezia olivina finmembro forsterito (Mg2SiO4) kaj ankaŭ kun la mangano-riĉa olivina finmembro tefroito (Mn2SiO4).

La atomskala strukturo de fajalito laŭlonge de la A akso. Oksigeno estas montrata ruĝe, silicio rozkolore, kaj fero blue. Projekcio de la unuĉelo estas montrata en la nigra ortangulo.

Fero-riĉa olivino estas relative ofta konstituanto de acidaj kaj alkalaj magmorokaĵoj kiaj vulkanaj obsidianoj, riolitoj, traĥitoj kaj fonolitoj kaj de plutona kvarcaj sienitoj en kiu ĝi estas asocia kun amfiboloj. Ties ĉefa apero estas en ultrabazaj vulkanaj kaj plutonaj rokoj kaj malpli ofte en felsaj plutonaj rokoj kaj rare en granita pegmatito. Ĝi ekzistas litofize en obsidiano. Ĝi ekzistas ankaŭ en mez-grade termika metamorfigita fero-riĉaj sedimentoj kaj en nepuraj karbonataj rokoj.[1]

Fajalito estas stabila kun kvarco je malaltaj premoj, dum pli magnezia olivino ne estas, pro la reakcio olivino + kvarco = ortopirokseno. Fero stabiligas la olivin+kvarcan paron.

La nomo "fajalito" estas derivita el insulo Faial (Fajal) en Azoroj en kiu la mineralo estis priskribita por la unua fojo en 1840.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fayalite Handbook of Mineralogy, alirita la 31an de Aŭgusto 2021.
  2. Fayalite en Mindat.org, alirita la 31an de Aŭgusto 2021.