Metamorfa rokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazalta eklogito el verda klinopirokseno kaj ruĝa grenato.

Metamorfaĵojmetamorfoz-devenaj rokaĵoj[1], aŭ metamorfaj petroj (laŭ NPIV [2]) ekestas el pli malnovaj rokaĵoj de iu ajn tipo per metamorfozo, tio estas transformiĝo sub alta premo, alta temperaturo kaj eventuale per ĥemia substancinterŝanĝo en solidan staton. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la rokaĵo ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la rok-tavolo transformiĝas. Tipe el metamorfaj petroj estas la skisto.

El kvarcenhava sabloŝtono ekestas per rekristaliĝo kaj la subtila kunkresko de la unuopaj kristalgrejnoj la metamorfa petro kvarcito, je kiu la formo de la unuopaj sablograjnoj ne plu estas rekoneblaj. El (pura) kalkŝtono ekestas per rekristaliĝo, je plukonzisto de la sama kemia substanco, malfajngrajna marmoro. La sub diversaj kondiĉoj ekestintajn metamorfajn petrojn oni denove alordigas al metamorfaj facioj. Petro ekestinta per parta fandiĝo (anatekso) nomiĝas migmatito kaj reprezentas la transiron al magma petro.

Kristala kalko (marmoro), klare rekoneblaj estas la brilantaj kristaloj.

Grandregiona metamorfozo de rokaĵoj plej ofte okazas en granda profundo, sed lokaj transformiĝoj ankaŭ povas aperi proksime al la tersurfaco, ekzemple je lokoj, kie altaj tensioj konstruiĝis.

  • Dinamika metamorfismo estas kaŭzita per alta premo. Ĝi povas ekzemple aperi loke je faŭltoj, ankaŭ dum la faldiĝo de petroj per kunpremado kaj rekristaliĝo okazas dinamika metamorfismo. Ekzemplo estas la transformiĝo de argilaj sedimentoj al ardezo.
  • Termika metamorfismo estas la nomo de la petrotransformiĝo per varmecinfluo el la ĉirkaŭanta rokaĵo aŭ, en loka skalo, per hejtado de petro ĉirkaŭanta malgrandan magmokameron. Gigantaj transformiĝozonoj nomiĝas aŭreoloj; ili formiĝas ĉirkaŭ grandaj profunde situantaj plutonaj intruzioj. Tiamaniere ekzemple ekestas granito.
  • Per grandarea varm- kaj preminfluo ekestas regiona metamorfismo, kiu estas disdividata je diversaj gradoj. Ardezo indikas regionan metamorfismon de malalta grado, gnejso kontraŭe estas produkto de altgrada metamorfozo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Dudich: Ĉu vi konas la teron? P. 50.
  2. http://vortaro.net/#petro Metamorfa petro en reta vortaro