Migmatito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ptigma faldaĵo en migmatito
Migmatito je la marbordo de Saaremaa.

Migmatito (aŭ ankaŭ anateksito) oni nomas parte fanditan, malfajne miksitan, metamorfan petron. La proceso de la fandiĝo estas nomata anatekso. Migmatitoj konsistas plej ofte el paleosomo (ne per la anatekso transformita parto), el leŭkosomo (hela parto, iama meltaĵo) kaj el melanosomo (malhela parto, restito), kiuj donas al la petro striitan aspekton. Se la migmatito nur je la pli malgranda parto estis meltita, oni nomas ĝin ankaŭ metateksito; se ĝi preskaŭ plene estis meltita, do preskaŭ jam povas esti taksita magma, sed montras ankoraŭ iomete da nemeltitaĵo, ĝi nomiĝas diateksito.

La apero de migmatitoj de granita konsisto indikas minimaltemperaturojn de la metamorfozo je 650 . Bazaj petroj fandiĝas ĝenerale nur je pli altaj temperaturoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]