Marmoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marmoro

Marmoro estas kristaliĝinta polurebla, kompakta kalkŝtono (malofte dolomito), ofte enhavante kolorajn vejnojn. Ĝin farbas la malpuraĵoj, ekz. klorito donas verdan (cippolino), serpentino (ofikalcit) makulan koloron. Ĝi estas plej ofte malpurita per fera aŭ mangana oksido. La plej valora estas la blanka marmoro, uzita en la antikva epoko por skulptarto, en konstruado.

Laŭ Francisko Azorín marmoro estas Malmola, polurebla kalkoŝtono, uzata por konstruado k. skulptado.[1] Li indikas etimologion el la greka marmaros, marmairo (brila) kaj de tie la latina marmor. Kaj li aldonas la terminojn marmoristo, por persono, kiu prilaboras marmoron; karara marmoro, greka marmoro, nigra marmoro.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Marmoro estas metamorfa roko devena el kalkoŝtono, komponita ĉefe el kalcito (nom kristala formo de kalcia karbonato, CaCO3). La origina fonto de la kalkoŝtono estas la sedimenta kuŝjo de la kalcia karbonato en la formo de mikroskopaj animalaj skeletoj aŭ similaj materialoj. Marmoro formiĝas kiam la kalkoŝtono estas transformata per varmo kaj premo post ŝarĝado de aliaj materialoj. La plej fajnaj marmoroj por skulptarto havas neniun aŭ malmultajn makulojn (kelka natura makulo povas esti vidata en la skulptaĵo, sed la skulptisto lerte adaptu ĝin al la skulptaĵo).

Kelkaj insuloj en la Marmora Maro havas multe da marmoro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]