Kalcito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maldekstre videblas la fendiĝa romboedra de la kalcito.

Kalcito estas ofte trovebla mineralo el la minerala klaso de senakvaj karbonatoj sen fremdaj anjonoj. Ĝi estas la plej ĝenerala apera formo de la kalcia karbonato. Ĝi kristaliĝas en trigonala kristalsistemo kun la kemia konsisto Ca[CO3] kaj evoluigas diversajn kristal- kaj agregat-formon, kiuj havas diversajn kolorojn. Ĝiaj polimorfaj varioj estas la aragonito kaj vaterito. Grandkvante, oni uzas ĝin en la konstrua industrio. Kelkajn ŝtonojn oni povas uzi kiel gemojn.

Ĝi havas la denson de 2,71 g/cm3, durecon de 3. Ĝi ne fandiĝas sub normala premo, sed je 910 °C disiĝas je CaO (kalko) kaj CO2 (karbona dioksido). Li solviĝas en acidoj per efervesko.

El kalcito konsistas la kalkŝtono kaj ties metamorfa vario, la marmoro. Ĝi ofte aperas en skeleto de la senvertebruloj.

islanda spato montras duoblan rompon de la mineralo.

La islanda spato estis uzata jam en la 17-a jarcento por produktado de polarizaj prismoj, mikroskopoj kaj aliaj optikaj aparatoj. Ĝi estas diafana, grandkristala kalcito.

Se la kristalan kradron de la kalcito partoprenas mikse Ca- kaj Mg-jonoj, estiĝas dolomito, kiu povas same formi montojn, montarojn.