Simbircito
Simbircito estas unu el multnombraj specoj de kalcita mineralo (СаСО3). Valora ornama duone-travidebla ŝtono de flavaj kaj iom ruĝaj kolornuancoj. Aspektas simile al sukceno kaj karneolo. Troviĝas grandkvante en Uljanovska provinco kaj krom tio en krutaĵoj de la dekstra bordo de rivero Okao en Niĵnij-Novgoroda provinco kaj en Argentino. En Uljanovska provinco simbircito estas ligita kun kretaceaj sedimentoj de Undoria montaro. Troviĝas precipe interne de amonitaj konkoj. La unuaj grandaj aperoj de simbircito komenciĝas tuj apud Uljanovsko sur terglitaj deklivoj de Simbirska monto kaj daŭras norden laŭ Undoria montaro ĝis la limo kun Tatarstano[1][2]. Formiĝo de simbircito okazis ankaŭ en konkoj de moluskoj-amonitoj. Tavoloj de alabastro plenigis konkajn internojn alternante kun perlamoto, vejnetoj de pirito kaj hematito.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Simbircito havas vitrecan silkecan grasecan brilon. Ĝi estas facile prilaborebla, eblas esti polurigita kaj konservas poluron. Simbircito estas rompebla ŝtono, necesas atente plilabori ĝin.
Specoj
[redakti | redakti fonton]- Vejna simbircito formiĝis en malplenaĵoj de grundo per kristaliĝo el tavolaj akvoj apud tera surfaco. Ĝi havas striitan aspekton. Dikeco de vejnoj iam atingas 10 cm. Vejna simbircito troviĝas ofte.
- Amonita simbircito formiĝis en malplenaĵoj de konkoj de antikvaj moluskoj-amonitoj. Estas pli rara speco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nomon simbircito donis V.M. Efimov en la 1985-a jaro laŭ malnova nomo de Uljanovsko: Simbirsk. [3][4]
La unua mencio pri simbirska kalcito datiĝas de la 1765-a jaro. En raporto de subkolonelo A. Sveĉin [5] de la 21-a de majo 1765[greg.] estas skribita:
|
Malgraŭ ke tiu malmultekosta ornama ŝtono ne havas antikvan historion, ĝi estas aprezata de nuntempaj ĉarlatanoj, kiuj atribuas al ĝi multegajn magiajn fortojn kaj kuracantajn trajtojn, nekonatajn al la scienco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ефимов В. М. Палеогеографические условия и время образования Симбирцита
- ↑ Ефимов В. М. Палеогеографические условия и время образования симбирцита. Сборник научных трудов «Природа Симбирского края». Ульяновск, 2009 г.
- ↑ Симбириада. Солнечный камень. Газета «Родина Ильича» № 99 от 18 августа 1998 г.
- ↑ Симбирцит - ульяновский самоцвет. Газета "Ульяновская правда" от 16 августа 1990 г.
- ↑ Из рапорта подполковника А. Свечина