Alabastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kapo el alabastro, 3-a/1-a jarcento a.K., Muzeo Luvro.

Alabastro, vorto kiu devenas de la latina alabastrum,[1]​ estas variaĵo de sulfato de kalko aŭ el gipso (kalkosulfato hidratigita), kiu prezentiĝaa laŭ formo fortika, male al la selenito, kiu estas fibreca variaĵo. Ties nomo devenas de la antikva greka αλάϐαστρος («alabastros»), kiu referencis al senansa vazo, ĉar alabastro estis uzita por fabriki tiajn ujojn por parfumoj (vidu artikolon alabastrono).

Alabastro estas speciala tipo de gipsoŝtono, kiun oni uzas en arto kaj por fari juvelojn kaj luksajn objektojn. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Duon diafana kalka aŭ gipsa ŝtono, similanta marmoron, uzata por artaj objektoj.[2] Tiusence ĝi estas uzata ĉefe por skultaĵoj, valoraĵoj (vazoj), kaj fenestroj (ĉar ĝi permesas lumpasadon kvankam ne totalan travideblon) ekzemple de preĝejoj, katedraloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 11. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.