Grenato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun granato aŭ grenado (eksplodaĵo).
Grenato
Ŝlifita grenato

La grenatoj estas grupo de siliciataj mineraloj, kiuj formas kristalojn dekduedrajntrapezoedrajn. Ili apartenas al la nesosilikatoj (insulaj silikatoj) kaj havas jenan kemian formulon: A3B2(SiO4)3

La elementoj reprezentataj per A kaj B estas precipe kalcio, magnezio, aluminio, fero(II), fero(III), kromo(III), mangano kaj titano.

La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon tra la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.