Intajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Intajlo en egipta sigelo. Luvro.

Intajlo estas ĉiu malmola ŝtono gravurita en vakuo, speciale tiu uzita kiel sigelo.[1] La fajnaj ŝtonoj uzataj tiucele estas ofte agatoj, karneoloj, smeraldoj, ametistoj, grenatoj kaj lazuritoj.

La arto produkti kameojn kaj aliajn similajn objektojn kiaj intajloj estas nomata gliptiko (de la greka glypho, gravuri) kaj estas speciala fako de la skulptarto. La produktaĵoj de la gliptiko utilis el pratempoj de la Historio por fabriki sigelojn, ornamaĵojn kaj religiajn objektojn aŭ proprajn de superstiĉo.

Laŭ Francisko Azorín intajlo estas Konkave gravurita gemo, uzata kiel sigelilo aŭ kiel ornamo.[2] Li indikas etimologion el la latina intalio el en + talliare (tajli).[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. RAE: entalle
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 93.
  3. Azorín, samloke.