Gliptiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva kameo. La romia imperiestro Konstantino estas kronita de la diino Konstantinopolo.

Gliptiko (de la antikva greka γλυπτός / glyptós, «gravurita objekto») estas arto de la gravurado de gemoj, fajnaj ŝtonoj k.s., kio enhavas la ĉizado kaj skulptado en vakuo (intajlo) aŭ reliefe (kameo). Ĝi utilis plej ofte por prezenti motivojn elprenitajn el la mitologio, el religioj aŭ de kulturaj aŭ simbolaj temoj.

Laŭ Francisko Azorín gliptiko estas Arto gravuri, pristudi, klasifiki gemojn.[1] Li indikas etimologion el greka gliptiké (gravuro) el glifein (ĉizi),[2] kaj li aldonas terminojn gliptologio, por traktato pri gliptiko; gliptografio, fotogliptiko.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.