Konstantino la 1-a de la Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Konstantino.
Konstantino la Granda
Konstantino la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el Hagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000

Konstantino la Granda, aŭ Konstanteno laŭ PIV2, (n. 27-an de februaro ĉ. 272 en Naissus, Ilirio (moderne Niš, Serbio); m. 22-an de majo 337) estis imperiestro de la romia imperio dum 324-337. Li leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al BizancoKonstantinopolo, helene "Konstantino-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urbo Constanţa ricevis sian nomon honore al li.

Konstantino naskiĝis en Moesia (en la nuna Serbio). Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kiel Sankta Helena.

Konstantino ne heredis la imperion: li estis provincestro de Britio kaj Gaŭlio kaj marŝis kontraŭ Romo kun sia armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de rivalantaj generaloj.

Laŭ postaj legendoj, je 312, dum la antaŭvespero de la Batalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la vortojn In hoc signo vinces - "En ĉi tiu signo vi venkos". Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia armeo kaj li venkis. (Multaj el lia soldatoj estis kristanoj). En la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis la orienton.

Kiel junulo, Konstantino servis la Sunon kiel dio kaj havis viziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.

Constantinus.JPG

Vizio aŭ sonĝo En hoc signo vinces (Kun tiu ĉi signo vi venkos) eble estis eskapilo de Konstantino (aŭ Konstanteno) por flamigi sian armeon, aŭ aldonaĵo de liaj subtenantoj. Tamen, ke Konstantino laŭgrade alproksimiĝis al kristanismo, akordas multaj sciuloj pri tiu epoko. Ekzemple, Guido Clemente [1], titolulo de la katedro pri romia historio, aŭtoro de Guida alla storia romana (Gvido al la romia historio); Augusto Fraschetti, docento pri ekonomia kaj socia historio de la antikva mondo ĉe La Sapienza de Romo, aŭtoro de La conversione. Da Roma a Roma cristiana (Konvertiĝo. El Romo al Romo kristana); Amaldo Marcone, docento pri romia historio ĉe la universitato de Udine, aŭtoro de Pagano e cristiano. Vita e morte di Costantino (Pagano kaj kristano. Vivo kaj morto de Konstantino); Robin Lane Fox [2], docento pri historio antikva ĉe la Oxforda universitato, aŭtoro de Pagani e cristiani (Paganoj kaj kristanoj); kaj multegaj aliaj akademie titolitaj, kiel Andrea Alfoldi, Franchi de’ Cavalieri, Norman Baynes, Marta Sordi, Klaus Bringmann... Inter ili, la granda arkeologo Paul Veyne [3], marksismdevena. Tiu ĉi senheziteme certigas pri la historieco de la konvertiĝo de Konstantino, memorigante, kun J.B. Bury, ke lia “revolucio [...] eble estis la plej aŭdaca ago plenumita de aŭtokrato spite la plimulton de liaj regatoj”. Kaj tio, certe, pro tio ke kristana estis ne pli ol 10 aŭ 15% de la popolo.

Kvankam Konstantino leĝigis kristanismon, li ne faris ĝin la ŝtata religio — tio okazis poste en la 4-a jarcento -- kaj ne kontraŭleĝigis paganismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]