Batalo de Adrianopolo (324)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Batalo de Adrianopolo okazis inter la armeoj de Konstantino kaj de Licinio en la 3-a de julio de 324.

batalo Adrianopolo (324).

Konstantino kaj lia armeo estis persekutanta kelkajn sarmatojn kiuj estis trapasintaj la riveron Danubon al la teritorio de Licinio. Temis evidente pri provoko al Licinio por devigi lin al batalo. La armeo de Konstantino havis malpli da homoj, sed multajn veteranojn. Konstantino venkis la batalon kaj Licinio devis rifuĝiĝi malantaŭ la muroj de Bizanco. Post la malvenkoj de Cibaliso (20.000 mortintoj), Adrianopolo (34.000 mortintoj) kaj Krizopolo (100.000 mortintoj)[1] Licinio kapitulacis post sekurigo ke oni respektos lian vivon danke al peto de lia edzino Konstantia, fratino de Konstantino, tamen post kelkaj monatoj oni ordonis lian murdon pro perfido, ĉar li klopodis rearmiĝi. Ankaŭ la juna filo de Linicio estis murdita pro ordono de Konstantino. Tiu estis tiam la ununura kaj nedisputebla senjoro de la romia mondo. Estis libera por fondi sian novan Romion en Bizanco, ĉefurbo libera de la respublika kaj pagana pasinto de la malnova Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]