Licinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Licinio kaj sia filo, pentrita kun aŭreoloj, sur ora monero.

Flavio Galerio Valerio Liciniano Licinio (latine: Flavius Galerius Valerius Licinianus Licinius) (ĉ. 250 - 325) estis romia imperiestro el 308 al 324.

De malriĉa deveno el Dacio, li naskiĝis en la Supra Moesio. Licinio akompanis sian amikon, nome la imperiestro Galerio en lia kampanjo en Persio en 297. Post la morto de Flavio Valerio Severo, Galerio donis al Licinio la titolon Augustus en Okcidento en la 11-a de novembro de 308 kaj respondecigis lin pri la provincoj Ilirio, Trakio, kaj Panonio.

Post la morto de Galerio en majo de 311, Licinio kunregis la tutan imperion kun Maksimino Daia. La Dardaneloj kaj la Bosporo formis la landlimon.

En marto de 313, li edziĝis al Flavia Julia Konstantia, duonfratino de Konstantino, en Mediolanum (aktuale Milano). Tiam ili proklamis la faman Edikton de Milano, kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigis kristanismon, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. La venontan monaton (30-a de aprilo), Licinio reagis al atakaj klopodoj fare de Maksimino, kaj venkis lin definitive en la Batalo de Ciralo. Li konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstantino restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.

En 314 li apogis la insurekcion de Basiano kontraŭ Konstantino. Kiam tio diskoniĝis, ekis enlanda milito, en kiu Konstantino venkis en la batalo de Cibalae en Panonio (en la 8-a de oktobro de 316), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elekti Valerio Valento kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo de Mardia (nome ankaŭ Campus Ardiensis) en Trakio. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio, Malgranda Azio, Sirio kaj Egipto, sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la kontrolo de Konstantino.

En 324 Konstantino, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en la batalo de Adrianopolo (3-a de julio de 324), kaptis lin ene de la muregoj de Bizanco. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare de Krispo (la plej aĝa filo de Konstantino) devigis lin retiriĝi al Bitinio, kie la batalo de Krisopolo (en la 18-a de septembro), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Li estis enkarcerigita en Tesaloniko sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstantino ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestro Martiniano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]