Leono la 3-a (Bizancio)
Aspekto
| Leono la 3-a | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Λέων Γ΄ | |||||
| Naskiĝo | ĉirkaŭ 680, probable en 675 en Kahramanmaraş | ||||
| Morto | 18-an de junio 741 en Konstantinopolo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | edemo | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Siria dinastio en la Bizanca imperio vd | ||||
| Edz(in)o | Maria, wife of Leo III (en) | ||||
| Infanoj | Konstanteno la 5-a, Kozma (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | militisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Leono la 3-a, ankaŭ konata kiel Leono la Isaŭra (antikve-greke Λέων Γʹ ό Ίσαυρος) estis bizanca imperiestro, kiu regis de 717 ĝis la jaro 741. Li naskiĝis ĉirkaŭ 680 kaj mortis la 18-an de junio 741. Antaŭulo kiel bizanca imperiestro estis Teodosio la 3-a. Leono estis la fondinto de la isaŭra dinastio.
Li devenis de modesta familio el Germanicia (latine Germanicea, greke Γερμανίκεια, Germanikeia, en modernaj tempoj turke kaj armene nomata Maraş/Մարաշ, post 1973 Kahramanmaraş), en landlima areo de Anatolio inter la Bizanca imperio kaj la islama kaliflando.

