Voluziano
| Gaius Vibius Volusianus (207-253) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Vibio voluziano.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Gaius Vibius Afinius Gallus Vendumnianus Volusianus Gaius Vibius Volusianus | |||||
| Naskiĝo | 207 en Romia Imperio | ||||
| Morto | 253 en Interamna, Umbrio, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Treboniano Galo | ||||
| Patrino | Afinia Gemina Baebiana (en) | ||||
| Gefratoj | Vibia Galla (en) | ||||
| Edz(in)o | Messia Decia (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gajo Vibjo Voluziano aŭ Gaius Vibius Afinius Gallus Veldumnianus Volusianus ofte nomata Voluziano, estis romia imperiestro de 251 ĝis 253, regante kun sia patro Treboniano Galo.
Post kiam imperiestro Decio kaj lia filo kaj kunreganto Herenio Etrusko mortis en batalo en junio 251, Treboniano Galo estis elektita imperiestro en la batalkampo fare de la legio. Galo levis Hostilianon, la pli junan filon de Decio, al aŭgusto (kunimperiestro) kaj levis Voluzianon al cezaro. Post la morto de Hostiliano en julio aŭ aŭgusto 251, Voluziano estis levita al aŭgusto.
La mallonga regado de Galo kaj Voluziano estis rimarkinda pro la ekapero de pesto, kiu laŭ iuj estas la kialo de la morto de Hostiliano, kaj pro malamikecoj kun la Sasanida Imperio kaj la Gotoj. Voluziano kaj lia patro estis mortigitaj en aŭgusto 253 de siaj propraj soldatoj, kiuj estis teruritaj pri la fortoj de la uzurpanto Emiliano, kiuj marŝis al Romo.





Historio
[redakti | redakti fonton]Voluziano estis filo de Treboniano Galo, kiu estis nomita imperiestro en julio 251 post kiam liaj antaŭuloj, Decio kaj Erenjo Etrusko, mortis batalante kontraŭ la gotoj ĉe la Batalo de Abrito. Elektita de la trupoj sur la batalkampo, Galo subskribis traktaton, mallaŭditan de nuntempaj historiistoj kiel "hontan", kiu promesis tributon al la gotoj se ili sindetenus de raboj.
Li poste klopodis por populareco deklarante Hostilianon, la postvivantan filon de Decio, aŭgusto (imperiestro) kun li, libervole dividante sian potencon kun la antaŭa imperia familio. Poste, ankoraŭ en julio 251, Galo levis Voluziano al cezaro (heredanto). Voluziano edziĝis al la fratino de Hostiliano, kun nekonata nomo.
Hostiliano mortis en julio aŭ aŭgusto 251. La kialo de lia morto estas disputata: Aŭrelio Viktor kaj la aŭtoro de la "Epitomo de Caesaribus" ambaŭ diras, ke Hostiliano mortis pro pesto, sed Zosimos asertas, ke Treboniano Galo murdis la junan aŭguston por ke Voluziano povu anstataŭigi lin. Sendepende de la cirkonstancoj, Voluziano poste ricevis la rangon de aŭgusto.
Li fariĝis konsulo en 252, kune kun Treboniano Galo, kaj en 253, kune kun Valerio Maksimo. La sama pesto, kiu mortigis Hostilianon, detruis la reston de Romo, kvankam Treboniano Galo akiris multan popularecon certigante, ke ĉiuj pestviktimoj ricevu konvenajn entombigojn, sendepende de ilia socia statuso.
Dum la regado de Treboniano Galo kaj Voluziano, la persekutado de kristanoj ne estis tiel ekstrema kiel sub Decio, kvankam Papo Kornelio estis ekzilita en 252 p.K. Novatiano ankaŭ estis devigita fuĝi el Romo dum ĉi tiu periodo de persekutado. Treboniano Galo kaj Voluziano promulgis nur du imperiajn dekretojn dum ilia regado.
Dum la komuna regado de Treboniano Galo kaj Voluziano, la Romia Imperio estis invadita kaj de la Gotoj kaj de la Sasanidoj. Ambaŭ kunimperiestroj elektis resti en Romo anstataŭ rekte alfronti la invadojn. La Sasanidoj atakis en 252, rapide invadante Mezopotamion, kaj venkis la Romanojn ĉe la Batalo de Barbalisos, proksime de Barbalisos en la provinco Aŭgusta Eŭfratensis (nuntempa Sirio).
Ili avancis en la romian teritorion ĝis Antioĥio, kiu estis konkerita en 253 post longedaŭra sieĝo. En 253, la Gotoj invadis Malsupran Moezion, ĉar la nova guberniestro, Emiliano, rifuzis pagi la tributon al ili. La Gotoj dividiĝis en du bandojn, unu atakante la urbojn Malsupran Moezion kaj Trakion, kaj la alia transirante en Malgrandan Azion ĝis Efezo.
Emiliano sukcesis forpeli la Gotojn, buĉante multajn kaj devigante la ceterajn reiri trans la Danubon. La prestiĝo de ĉi tiu venko estis tiel granda, ke la soldatoj de Emiliano spontane deklaris lin imperiestro, kontraŭe al Treboniano Galo kaj Voluziano. Kiam la novaĵo atingis Romon, Galo kaj Voluziano petis plifortikigojn de Valeriano, la estonta imperiestro, kiu plifortigis la defendojn de la imperio ĉe la Rejno.
Emiliano marŝis al Italio rapide, alvenante antaŭ ol Valeriano povis sendi helpon. La trupoj disponeblaj al la kunimperiestroj timis batali kontraŭ la multe pli fortaj fortoj de Emiliano. Por malhelpi la batalon, ili ribelis, mortigante Galon kaj Voluzianon ĉe Interamna, en Umbrio, en aŭgusto 253. La Kronografio de 354 diras, ke la kunimperiestroj regis dum entute du jaroj, kvar monatoj kaj naŭ tagoj.
Numismatiko
[redakti | redakti fonton]La aŭreoj de Voluziano dividiĝis en du tipojn. Estis kvin stiloj de moneroj, kiuj prezentis lian buston sur la averso, kun la reverso montranta: Aequitas, la diino de la Justeco, sidanta, Aeternitas staranta, Apolono staranta, Junono sidanta ene de ronda templo, aŭ Viktorio staranta. Estis pliaj ses stiloj de moneroj, kiuj prezentis lian buston kun Radikrono sur la averso, kun la reverso montranta: la diino de la Konkordo sidanta, la diino de la Feliĉo staranta, Diino de la Libereco staranta, la diino de la Providenco staranta, la diino pri la Bonfarto staranta, aŭ kaskumita diino de la Virteco staranta. La moneroj de Voluziano foje portis la surskribon "Saeculum nouum" (nova epoko), kune kun la tradiciaj surskriboj "Romae aetern" (eterna Romio) kaj "Pax aeternae" (eterna paco).

