Saltu al enhavo

Julio Nepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Φλάβιος Ιούλιος Νέπως Αύγουστος
(430-480)
Portreto de Julio Nepo.
Portreto de Julio Nepo.
Persona informo
Iulius Nepos
Naskiĝo 430
en Dalmatio, Romia provinco
Morto 9-a de majo 480
en apud Salona, Kroatio
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pikvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Ovida vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nepotianus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o wife of Julius Nepos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Latine:Flavius ​​Iulius Nepos Augustus aŭ greke:Φλάβιος Ιούλιος Νέπως Αύγουστος regis kiel romia imperiestro de la Okcidento de la 24-a de junio 474 ĝis la 28-a de aŭgusto 475. Post la perdo de potenco en Italio, Nepo retiriĝis al sia hejmprovinco Dalmatio, el kie li daŭre postulis la okcidentan imperian titolon, kun rekono de la Orienta Romia Imperio, ĝis li estis murdita en 480.

Kvankam la posteulo de Nepo en Italio, Romulo Aŭgustulo (reginte 475–476), estas tradicie konsiderata la lasta okcidenta romia imperiestro, Nepo estas rigardata de iuj historiistoj kiel la vera lasta imperiestro de okcidento, estinte la lasta vaste agnoskita posedanto de la posteno.

Denaske el Dalmatio, Nepo komencis sian karieron kiel duonaŭtonoma guberniestro de la provinco, sukcedante sian onklon Marcelinon (424-468), eminentan generalon, kiel magister militum ("komandanto de la trupoj") en Dalmatio.

Post la morto de la okcidenta imperiestro Antemio (reg. 467–472), kiu estis nomumita de la orienta imperiestro Leono la 1-a (reg. 457–474), kaj ankaŭ de la posteulo de Antemio, Olibrio (reg. 472), Leono provis aserti sian aŭtoritatecon en la okcidento, donante al Nepo la komandon de armeo en decembro 473 por ataki Italion kaj detronigi Glicerion (reg. 473–474), kiu estis proklamita imperiestro de la burgonja generalo Gundobado (452-516).

Mapo de la Romiaj Provincoj Ilirio, Makedonio, Dacio, Moezio, Panonio kaj Trakio.
Mapo de la Vandala Regno.
Ikonografia bildo de Flavius Julius Nepo.
Diokleciana Palaco, eble la rezidejo de Julius Nepo dum lia nominala daŭra regado en Dalmatio.
Lokigo de Salona, en Kroatio.
Romulo Aŭgustulo cedante sian tronon al triumfanta Odoakro.
La Romia imperio montrante, ĉe la supra Danubo, la imperian provincon Retio.
Ebla amplekso de la "regno" de la romia generalo Siagrio, plej verŝajne troigita.
Malalt-rezolucia mapo en plakprojekcio kun moderna marbordo de la romiaj provincoj Akvitanio la 1-a (Aquitania I), Akvitanio la 2-a (Aquitania II), |Akvitanio la 3-a (Aquitania III) kaj Narbono la 1-a (Narbonensis I) ĉirkaŭ 400 p.K.
Romia Imperio en la jaro 117 kun la provinco Akvitanio elstarigita.

Nepo foriris al Italio printempe de 474, subtenata de la posteulo de Leono, Zenono, kaj elŝipiĝis kun sia armeo ĉe Portus, proksime de Romo. Nepo rapide detronigis Glicerion kaj estis kronita okcidenta imperiestro en Romo la 24-an de junio 474. Li estis la lasta imperiestro kronita en la urbo ĝis Karolo la Granda en la naŭa jarcento. Ĉu la originala intenco de la invado estis instali Nepon kiel okcidentan imperiestron estas neklare, sed ĉiuokaze, li estis rapide agnoskita kiel la legitima okcidenta imperiestro fare de Zenono.

Nepo klopodis por restarigi la prestiĝon kaj aŭtoritatecon de la Okcidenta Imperio, kvankam plejparte malsukcese. Li eble repuŝis visigotan atakon kontraŭ Italio kaj sukcesis denove redukti la Burgundojn sub la kondiĉo de aliancanoj. Nepo enfokusigis la plejparton de sia atento al la reasertado de imperia kontrolo kaj aŭtoritato en Gaŭlio, sed la Okcidenta Imperio jam ne povis montri sufiĉe da forto por deteni la visigotajn konkerojn en la regiono.

La malsukceso pri venkado de la visigotoj en Gaŭlio, kaj la mallonga detronigo de Zenono en Konstantinopolo fare de la uzurpanto Bazilisko, malfortigis la jam malfirman pozicion de Nepo en Italio. En 475, la nove nomumita "magister militum" de Nepo, Oresto (413-476), ribelis kaj marŝis al Raveno, ĉefurbo de la Okcidenta Imperio. Nekapabla trakti la fortojn de Oresto, Nepo fuĝis reen al Dalmatio kaj du monatojn poste, Oresto proklamis sian junan filon Romulon Aŭgustulon kiel imperiestro.

Kvankam jam ne regante Italion, Nepo neniam rezignis sian pretendon al la Okcidenta Imperio kaj daŭre estis agnoskita kiel la legitima okcidenta imperiestro fare de la Orienta Imperio. En 476, la barbara generalo Odoakro detronigis Romulon Aŭgustulon kaj fariĝis la unua reĝo de Italio.

Nepo plurfoje petis Zenonon, kiu tiam venkis Baziliskon, por helpo pri reakirado de kontrolo en Italio, kvankam ĉio, kion li atingis, estis nominala rekono fare de Odoakro, kiu monfaris monerojn en la nomo de Nepo kiu alie plejparte ignoris lin. En 480, Nepo estis murdita de du el siaj generaloj, Ovida kaj Viator[1], eble en la Palaco de Diokleciano, eble dum li planis propran ekspedicion por reakiri Italion.

Kunteksto

[redakti | redakti fonton]

Geopolitika kunteksto

[redakti | redakti fonton]

La ideo, ke la Romia Imperio fariĝis tro granda por esti efike administrata de unu imperiestro, kaj pli konvene regata de du kunregantaj imperiestroj, jam establiĝis dum la epoko de la imperiestro Diokleciano (reg. 284–305) fine de la 3-a jarcento.

Dum la 4-a jarcento, diversaj dividoj okazis ĝis la imperio estis firme kaj permanente dividita en okcidentajn kaj orientajn sferojn de la imperia administrado ekde la morto de imperiestro Teodozio la 1-a (reg. 379–395) en 395.

Kvankam modernaj historiistoj tipe uzas la terminojn Okcidenta Romia Imperio kaj Orienta Romia Imperio por priskribi la novan politikan situacion, la romianoj mem neniam konsideris la imperion formale dividita, ankoraŭ rigardante ĝin kiel ununuran unuon, kvankam plej ofte havante du regantojn anstataŭ unu. La Okcidenta Romia Imperio estis pli kampara ol la oriento, kun malpli da homoj kaj malpli stabila ekonomio.

Dum la 5-a jarcento, ĝi spertis kreskantan nombron da ĝermanaj barbaraj invadoj kaj setlejoj krom malkreskoperiodo. En 410, la visigotoj sub Alariko la 1-a prirabis Romon. En 455, la lasta okcidenta imperiestro de la Teodozia dinastio, Valentiniano la 3-a (reginte 425–455), estis detronigita kaj murdita.

En tiu sama jaro, Romo estis denove prirabita, ĉi-foje fare de la vandaloj sub Genseriko, kiu kaptis la vidvinon de Valentiniano, Licinia Eŭdoksia (422-493), kaj du el liaj filinoj, Eŭdokja (439-474) kaj Placidja (439-484). La okcidenta romia armeo iom post iom fariĝis pli kaj pli dependa de barbaraj dungosoldatoj.

Post la murdo de Valentiniano, la plej potencaj barbaraj generaloj, kiel ekzemple Ricimero, fariĝis politike dominaj, regante per proklamado de marionetaj imperiestroj. Dum la tempo inter la morto de Valentiniano kaj la surtronigo de Julio Nepo, periodo de malpli ol dudek jaroj, sep malsamaj imperiestroj regis la okcidenton kaj efika imperia kontrolo estis ekzercita nur en Italio, Retio kaj kelkaj regionoj de Gaŭlio.

Deveno kaj familio

[redakti | redakti fonton]

Julio Nepo estis denaske el la romia provinco Dalmatio. Dalmatio, kvankam politike, ekonomie kaj geografie orientita al la Okcidenta Romia Imperio, formale estis sub la aŭtoritato de la Orienta Romia Imperio ekde 437, kiam la okcidenta imperiestro Valentiniano la 3-a cedis ĝin al la oriento. Praktike, la provinco ofte estis pli-malpli aŭtonoma.

Nepo estis la filo de Nepotiano (413-465), generalo kiu servis sub la okcidenta imperiestro Majoriano (reginta en 457–461). Li estis nevo de la "magister militum" ("komandanto de la trupoj kaj altranga militoficiro") Marcelino (424-468), estinte la filo de unu el la fratinoj de Marcelino.

Nepo eble apartenis al eminenta loka romia familio en Dalmatio. Ĉi tion subtenas memoraj surskriboj de kvar proksimume tiutempaj individuoj; Aelia Nepote, Aelia Nepo, alia Julio Nepo kaj Nepote, estis identigitaj el Dalmatio.

La onklo de Nepo, Marcelino, estis eminenta malfru-romia generalo, batalinte kontraŭ la vandaloj en pluraj kampanjoj kaj plenumante rimarkindan rolon en momenta forpuŝado de la vandalaj provoj pri kontrolado de Sardio.

En 461, post la murdo de imperiestro Majoriano fare de Ricimero, ŝajnas ke Marcelino planis invadi Italion por detronigi la marionetan imperiestron de Ricimero, Libio Severo (reginte 461–465), sed la orienta imperiestro Leono la 1-a malpersvadis lin de ĉi tiu agmaniero. Nepo edziĝis al romia nobelulino, kies nomo ne estas registrita, sed kiu estis parenca al la orienta imperiestrino Aelja Verina (421-484), eble nevino de Leono la 1-a.

Okaze de sia morto, Marcelino estis duonaŭtonoma guberniestro en Dalmatio, kaj post sia morto, Nepo heredis ĉi tiun postenon. Nepo estas unue atestita la 1-an de junio 473, kiam li estas priskribita kiel "magister militum Dalmatiae" ("majstro de la militistoj el Dalmatio"), kvankam eblas, ke li tenis tiun rangon ekde la morto de Marcelino. Nepo eble tenis ĉi tiun postenon ĝis li fariĝis imperiestro en 474, kiam li ankaŭ fariĝis patricio.

Post la morto de la okcidenta imperiestro Antemio (reg. 467–472) kaj ankaŭ de lia posteulo Olibrio (reg. 472), kiu ne estis agnoskita en la oriento, Leono la 1-a, la sola restanta romia imperiestro, asertis, ke li rajtas elekti la novan okcidentan imperiestron. Komence, Leono ne agis laŭ tiu rajto, eble ĉar li ne havis taŭgajn kandidatojn por promocii aŭ pro la perforta fino de Antemio, kiu estis antaŭe nomumita de Leono la 1-a.

En marto 473, la burgonja reĝo Gundobado, nevo de Ricimero, nomumis la comes domesticorum ("komandanton de la palaca gardistaro") Glicerio kiel okcidentan imperiestron. Kolerigita de tio, Leono nomumis Nepon kiel komandanton de armeo por ataki Italion kaj detronigi Glicerio-n. Kial Leono atendis tiel longe por nomumi Nepon ne estas konata, sed tiutempe la vintro signifas, ke Nepo ne povis agi kontraŭ Glicerio dum kelkaj monatoj.

Nomuminte Nepon por gvidi la invadon, Leono ne nur celis aserti sian aŭtoritatecon en la okcidento, sed eble ankaŭ esperis seniĝi de ebla rivalo en la oriento. Post kiam la politika situacio en Konstantinopolo sufiĉe stabiliĝis post la morto de Leono la 1-a la 18-an de januaro 474, Nepo foriris al Italio printempe de 474, kun la subteno de la nova orienta imperiestro Zenono.

Imperiestro en Italio (474–475)

[redakti | redakti fonton]

Nepo kaj lia armeo ŝipiris el Konstantinopolo kaj surteriĝis ĉe Portus, proksime de Romo, kie li estis tuj proklamita Cezaro, laŭ la proceduro antaŭ la leviĝo al la rango de Aŭgusto (imperiestro). La 24-an de junio, post detronigo de Glicerio, Nepo estis proklamita la okcidenta Aŭgusto en Romo. Nepo tiel plenumis la precizan intervenon en Italion, kiun planis lia onklo Marcelino kelkajn jarojn antaŭe.

Nepo estis la lasta imperiestro kronita en Romo ĝis la kronado de Karolo la Granda en 800. Glicerio ne kontraŭstaris Nepon, kaj lia vivo estis ŝparita; li estis konsekrita kiel episkopo de Salona, ​​la provinca ĉefurbo de Dalmatio. Ne estas klare ĉu la ascendo de Nepo estis la plano de Zenono, sed ĉiuokaze, Zenono rapide rekonis lin kiel la legitiman okcidentan imperiestron. Lia regado estis same akceptita de la Romia Senato kaj la popolo de Italio.

Malmultaj registroj pri la regado de Nepo pluvivas, kaj malmulte oni scias pri liaj agadoj. Oni scias, ke li produktis monerojn tra Italio, ekzemple en Romo, Raveno kaj Mediolanum.

Moneroj fabrikitaj en norda Gaŭlio en lia nomo indikas, ke lia regado estis akceptita de la romia generalo Siagrio (430-486), kiu regis tie pli-malpli aŭtonoman provincon propran. Nepo ankaŭ farigis simbolajn monerojn de Zenono kaj lia pli juna kolego Leono la 2-a (467-474), indikante liajn proksimajn ligojn kaj dankemon al la orienta kortego.

Nepo klopodis por restarigi la imperian prestiĝon. Per siaj komencaj klopodoj, visigota atako kontraŭ Italio ŝajnas esti repelita kaj la Burgundoj denove estis transformitaj en "foederati" (barbarajn aliancanojn de la imperio). Ŝajnas, ke Nepo ĉefe direktis siajn klopodojn al provo je restarigo kaj plifirmigo de la imperia aŭtoritateco en Gaŭlio, pro ĉi tiu rezulto li rezignis pri Hispanio.

La ceteraj imperiaj teritorioj en Gaŭlio estis tiutempe invaditaj de Eŭriko, reĝo de la visigotoj, kiu ankaŭ batalis kontraŭ la romiaj fortoj en Hispanio kaj kiu esperis preni kontrolon de la provinco Akvitanio la 1-a. Por kontraŭbatali la minacon, Nepo nomumis Ekdicion Aviton (420-475), filon de la antaŭa okcidenta imperiestro Avito (385-456) kiel patricion kaj "magister militum".

Laŭ la pluvivaj skribaĵoj de la tiutempaj galaj-romiaj aŭtoroj, kiel ekzemple Sidonjo Apolinaro, la surtroniĝo de Nepo estis entuziasme akceptita en la restantaj imperiaj posedaĵoj en Gaŭlio. Ekdicio sukcese povis trankviligi visigotan sieĝon de Arles en 474. Tamen, li estis malpli sukcesa en 475, ĉar simple ne estis sufiĉe da restantaj militaj rimedoj por atingi venkon.

Eĉ post kiam Ekdicio pruviĝis nekapabla venki la visigotojn, la minaco de imperia invado igis Eŭrikon voli negoci kun Nepo. Printempe de 475, Nepo sendis kiel siajn ambasadorojn al grupo da romiaj episkopoj de Eŭriko, kiuj inkluzivis Epifanio de Pavio (438-496), kiu antaŭe peris pacon inter Ricimero kaj imperiestro Antemio.

Kvankam Epifanio kaj lia delegacio ŝajne atingis pacon, dua delegacio, konsistanta el la episkopoj Leontio de Arelato (421-484), Faŭsto de Reĝjo (407-490), Graeko de Marsejlo (431-487)[2][3] kaj Bazilo de Aikso (473-521), estis sendita poste en 475, eble komisiita prilabori la konkretajn kondiĉojn de la packontrakto.

La romianoj en Gaŭlio, inkluzive de Sidonio Apolinaro, estis ŝokitaj eksciante, ke la paco implikis la cedon de la regiono Aŭvernjo al la visigotoj, lasante la reston de tio, kio restis sub imperia kontrolo nur en Gaŭlio.

La malsukceso de Nepo fakte venki la visigotojn, kombinita kun la renverso de Zenono en Konstantinopolo komence de 475 fare de la uzurpanto Bazilisko, malfortigis la pozicion de Nepo, kiu jam estis malfirma en Italio ekde la komenco.

En sia ekstera politiko, Nepo ankaŭ devis trakti la vandalojn, kiuj regis Nord-Afrikon, kaj iliajn renoviĝintajn kaj pliigitajn piratajn atakojn tra la tuta Mediteraneo.

Pro la malforta pozicio de la okcidenta imperio, Nepo estis devigita rekoni la vandalan regadon sur la teritorioj, kiujn ili jam estis prenintaj en Afriko kaj tra la tuta Mediteraneo, kiel ekzemple la insuloj Sardio kaj Korsiko, la Balearoj kaj partoj de Sicilio.

Post la malsukceso de la klopodoj de Nepo en Gaŭlio, li demisiis Ekdicion kaj anstataŭigis lin kiel "magister militum" per Oresto, eminenta oficiro, kiu iam servis kiel "notarius" (sekretario) al la huna reĝo Atilo. Nepo komisiis Oreston gvidi alian armeon kontraŭ la visigotoj kaj kontraŭ la burgundoj, kiuj ribelis en suda Gaŭlio.

La armeo de Oresto inkluzivis multajn trupojn da aliancanoj, pri kiuj li eksciis, ke ili estis koleraj kontraŭ la imperiestro pro rifuzado de iliaj petoj pri ricevado de tero. Kun la subteno de ĉi tiu armeo, Oresto malobeis la ordonojn de Nepo kaj anstataŭe marŝis al Raveno, la ĉefurbo de la okcidenta imperio. Esperante konservi kontrolon, Nepo revokis Ekdicion el Gaŭlio, sed li ne povis alveni ĝustatempe.

La 28-an de aŭgusto 475, Oresto eniris Ravenon kun sia armeo, kaj Nepo eskapis trans la Adriatikan Maron al Salona, en Dalmatio, reginte en Italio dum nur 14 monatoj. La 31-an de oktobro, Oresto proklamis sian junan filon, Romulon Aŭgustulon, kiel imperiestron.

Ekzilo en Dalmatio (475–480)

[redakti | redakti fonton]

Malmulte oni scias pri la pli postaj agadoj de Nepo en Dalmatio pro manko de pluvivaj fontoj. Nepo neniam rezignis sian pretendon al la Okcidenta Imperio kaj daŭre estis agnoskita en la oriento anstataŭ Romulo Aŭgustulo. Dum sia tempo en ekzilo, Nepo esperis reakiri kontrolon de Italio.

La 4-an de septembro 476, Romulo Aŭgustulo estis detronigita de la barbara generalo Odoakro, kiu fariĝis la unua reĝo de Italio. Odoakro sendis la okcidentajn imperiajn insignojn de Romulo al Zenono en la oriento, kaj ĵuris fidelecon al li, regante sen pluaj imperiaj posteuloj en la okcidento. Odoakro konsideris ke la Romia Imperio bezonis nur unu imperiestron, regantan ekde Konstantinopolo.

Samtempe, ambasado de Nepo alvenis en Konstantinopolon, gratulante Zenonon pro la reakiro de Konstantinopolo fare de Basilisko kaj petante lian helpon por restarigi Nepon al la trono en Italio. Zenono respondis al la ambasadoroj senditaj de Odoakro, membroj de la Romia Senato, ke ili mortigis unu orient-subtenatan imperiestron (Antemio) kaj forpelis unu (Nepon) kaj ke ili bone farus akceptante Nepon kiel sian reganton.

Zenono ankaŭ deklaris, ke Odoakro plej bone farus ricevante la rangon de patricio, kiun li petis ne de Zenono, sed de la laŭleĝa okcidenta reganto, Nepo, kvankam Zenono promesis doni la rangon se Nepo rifuzus. Zenono ankaŭ instigis Odoakron akcepti Nepon kiel imperiestron en Italio. Kvankam Zenono kaj Verina, kiuj restis influaj ĉe la kortego, oficiale subtenis la restarigon de Nepo kaj daŭre rigardis lin kiel la okcidentan imperiestron, li ne ricevis la necesan militan subtenon aŭ financadon por rekonkeri Italion.

Odoakro nur nominale akceptis la regadon de Nepo, rekomencante la produktadon de oraj moneroj en la nomo de Nepo ĉe italaj monfarejoj, sed ne prenante seriozan agon por restarigi sian tronon. Moneroj de kaj Nepo kaj Zenono estis farigitaj en Italio, kaj Odoakro eble provizis al Nepo pension, sed praktike Odoakro ignoris lin. En 477 aŭ 478, Nepo denove petis Zenon helpi lin rekonkeri Italion.

Ankaŭ en 477, kelkaj el la restantaj imperiaj posedaĵoj en suda Gaŭlio ribelis kontraŭ Odoakro, verŝajne intencante batali por la restarigo de Nepo. Zenono ricevis ambasadojn kaj de Odoakro kaj de Gaŭlio, sed estis devigita subteni Odoakron ĉar apogi la gaŭlajn ribelantojn kontraŭ Odoakro signifus deklari militon kontraŭ Odoakro, kion Zenono ne estis preta fari.

En 479, la espero de Nepo eble ekflamis tiam kiam Teodoriko, la reĝo de la ostrogotoj, proponis promesi siajn trupojn batali por la pretendo de Nepo. Nepo estis murdita la 9-an de majo 480, ĉe sia vilao proksime de Salona, ​​eble la sama konstruaĵo kiel la Palaco de Diokleciano, fare de membroj de lia sekvantaro, la grafoj Ovida kaj Viator. Eblas, ke la antaŭa imperiestro Glicerio, kiun Nepo detronigis, ankaŭ ludis ĉefrolon en la murdo, eble kiel la iniciatinto.

Se Glicerio ne estis la instiginto, eblas, ke la murdo estis kaŭzita pro tio ke, en 480, Nepo aktive komencis prepari siajn fortojn por vera provo reakiri Italion armee, kaj ke liaj subtenantoj en Dalmatio ne volis entrepreni tian aventuron. Kvankam la kronikistoj de la epoko skribis pri la perforta kaj neatendita morto de Nepo, tiu okazintaĵo ricevis malmulte da atento kaj neniuj mezuroj estis prenitaj kontraŭ liaj murdintoj dum sufiĉe longa tempo.

Nur fine de 481 aŭ 482 Odoakro invadis Dalmation kaj mortigis Ovida-on, kiu fariĝis la reganto de la provinco, uzante la murdon de Nepo kiel pretekston por konkeri la provincon por si mem. La orienta imperio faris neniun provon por haltigi lin.

Post la morto de Nepo, Odoakro rekonis Zenonon kiel sian novan lordon kaj Zenono ne nomumis novan okcidentan imperiestron, iĝante la unua vera sola romia imperiestro de la tuta imperio ekde la morto de Teodozio la 1-a en 395 (kvankam li daŭre efike kontrolis nur la orientajn provincojn).

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

La posteulo de Nepo en Italio, Romulo Aŭgustulo, estas tipe rigardata kiel la lasta okcidenta romia imperiestro, kvankam pluraj historiistoj argumentas, ke ĉi tiu distingo pli bone aplikeblas al Nepo, ĉar li daŭre regis en Dalmatio kun la imperia titolo kaj la plena rekono, kvankam ne kun la plena milita subteno, de la orienta imperio, ĝis li estis murdita en 480.

Romulo Aŭgustulo, pro stranga koincido, dividas la nomon kaj de la fondinto de Romo (Romulo) kaj de ĝia unua imperiestro (Aŭgusto), kio eble, krom esti la lasta okcidenta imperiestro kiu regis Italion, kontribuis al tio, ke li estas rigardata kiel la lasta imperiestro super Nepo. Nepo dividis similan koincidon, ĉar lia antaŭnomo, Julio, estis tiu sama de Julio Cezaro, la adoptita patro kaj antaŭulo de Aŭgusto kiel aŭtoritateca reganto de la romia ŝtato.

Okaze de la morto de Nepo en 480, la Okcidenta Romia Imperio jam estis malaperinta, kaj Nepo, laŭ la vortoj de la priromia usona historiisto Ralph Whitney Mathisen, tio fariĝis ia "nedezirata anakronismo". Iu obstaklo por Odoakro, kiu mem deziris ekspansiiĝi ​​en Dalmation, kaj embaraso por Zenono, kiu ne povis oferti al li sian plenan subtenon.

Kvankam lia morto estas vidata kiel la fino de la dinastio de imperiestroj en la okcidento, ĝi apenaŭ estis agnoskita tiutempe. Antaŭ la sekva jarcento, orientaj priromiaj historiistoj jam ne rekonis la regadon de Nepo en Dalmatio de 475 ĝis 480 kiel legitiman daŭrigon de lia imperia regado: la orientaj historiistoj de la 6-a jarcento, Marcelino Komeso aŭ Marcelino la Grafo, Prokopio kaj Jordaneso, ĉiuj konsideris la infanan imperiestron, Romulo Aŭgustulo, kiel la lastan okcidentan imperiestron.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:Romia ImperiestroPoste:
Glicerio24-a de junio 474 - 9-an de majo 480Romulo Aŭgustulo