Leono la 1-a la Traco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leono la 1-a la Traco
senatano en la Antikva Romo
Leo I Louvre Ma1012 n2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 401 (0401-01-01)
en Dakio
Morto 19-an de januaro 474 (0474-01-19) (73-jara)
en Konstantinopolo
Mortokialo disenterio [#]
Religio Kristanismo [#]
Ŝtataneco Bizanca imperio [#]
Familio
Dinastio House of Leo [#]
Edzino Verina [#]
Idoj Ariadne • Leontia Porphyrogenita [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Leono la 1-a la Traco (411 ĉirkaŭ – 3-a de aŭgusto 3-a de februaro 474) estis Aŭgusto de la Romia Imperio de Oriento ekde 457 lia morto.

Origino kaj ascendo al la trono[redakti | redakti fonton]

Leono la 1-a estis traco helparmeano (Greke: Λέων Α' ὁ Θρᾷξ.) de la administranto de milito (magister militum in praesentis) Asparo, kiu havis gravan influon ĉe la kortego[1] de Konstantinopolo. Asparo opiniadis ke per la intronigo de sia subulo sur la trono de Bizanco mem povu konservi aŭtoritaton kaj sur la nova imperiestro kaj sur la politijoj de la ŝtato.

Tiu kronado, okazinta la 7-an de februaro de 457, estis la unua, laŭ historiaj informoj, en kiu kuntreniĝis ankaŭ la Patriarko de Konstantinopolo

Enlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Solido stampigita de Leono la Trako. La diino Viktorio subtenanta krucon surjuvelitan laŭ kutimo de tiu epoko

Male ol la atendoj de Asparo, la nova imperiestro montriĝis volema kaj ege entreprenema. Timinte la influon sur la kortego, Leono la 1-a fiksis pakton kun la anatolia Isauria gento; kaj kombinis la mortigon de Asparo kaj ties filo Ardaburio, (konsulo 447), akirante tiel, merite, la kromnomon de “”mortiganto de la barbaroj”. La kosto de tiu alianco estis la geedziĝo de la filino de Leono kun Tarasi, ĉefo de la Isauria gento, kiu en 474 al li posteulis kun la nomo de Leono la 2-a.

La imperiestro, trotaksinte siajn kapablojn, plenumis diversajn erarojn kiuj malordigis la internan ŝtatan ordon. Ekzemple, la malsukceso de la ŝipekspedicio de 468: por ĉesigi la vandalajn disrabojn sur marbodroj de Italio kaj Grekio li fiksis pakton kun la okcidenta imperiestro Markiano kaj kune malankriĝis la ŝiparon en la direkton de Kartago. Sed la ekspedicio fariĝis vera malvenko.

Oni suspektis komplicecon de Asparo kun la armeo de Genseriko, kiel punreago por lia iompostioma senoficialiĝo en la bizanca kortego. Leono la 1-a estis devigita aliri penajn diplomatajn vojojn: la vandaloj ĉesis ataki ja jes, sed kontraŭ la forcedo de preskaŭ ĉiuj afrikaj teritorioj, kaj ankaŭ de precipaj insuloj de la mediteraneo.

En 472 Teodoriko la Granda aŭdacis minaci Konstantinopolon kun sia granda armeo pro kontrastoj naskiĝintaj kun la Orienta Romia Imperio. Leono sukcesis eviti la invadon per la pago de abunda tributo al la ostrogota princo. Ne mankis atakoj de hunoj, kiuj tamen ne sukcesis minaci Konstantinopolon, tre efike defendatan per muregoj konstruitaj kaj plifortigitaj dum la regado de Teodosio la 2-a, kontraŭ kiuj la barbara armeo estis malprovizita per taŭgaj militaj iloj. Dum la imperiado de Leono la 1-a estis enkondukitaj ennovigojn ankaŭ en diversaj kampoj, inter kiuj la plej kurioza: speco de agrafo por kolekti la oficialajn dokumentojn

Religia politiko[redakti | redakti fonton]

Koncerne la religian politikon[2], Leono sin montris fervoran katolikon ortodoksan, sekvante tiel la spurojn de siaj antaŭuloj. Li kondamnis la herezulojn, subtenis la konstruon de preĝejoj kaj favoris la ortodoksan klerikaron, distanciĝante el la ĉefoj de arianoj kaj el la monofizitoj. Plue grandapompe transportigis al la ĉefurbo vualon kiuj oni opiniadis apartenintan al la Virgulino Maria. Rilate iujn paganajn morojn (ankoraŭ ne komplete superitajn) Leono sin montris decida ilin ĉesigi: li, fakte, malpermesis profanajn teatrajn aŭ alispecajn spektaklojn dum kristanaj festotagoj: sed tio malmulte plaĉis al la popolo.

Eksterlanda politiko[redakti | redakti fonton]

Impriestroj Markiano kaj Leono la 1-a.

La regnado de Leono vidis intensiĝon de la rilatoj inter la du Romiaj Imperioj. Post la morto de de okcidenta imperiestro Magioriano, Leono la 1-a rekonis la pupon enpostenigitan de la potencega Rikimero, nome Libion Severon. Post la morto de tiu, en 465, li sukcesis kun la konsento de Rikimero (barbaro ĝeneral konsilisto de la imperia okcidenta kortego)altrudi nobelfamilian bizancan generalon, nome Antemio. Tiu ĉi, certe politike inteligenta, fiksis pakton kun la orienta kolego por rezisti kaj defendi la italajn kaj grekajn marlimojn kontraŭ la vandalaj disraboj, kiuj jam daŭrigis de diversaj dekoj.

En 468 la marŝiparo de la du imperioj, kiuj kune disponis je mil ŝipoj kaj plurdekoj da miloj da armeanoj estrataj respektive de Rikimero kaj de la bofrato de Leono, estonta kelkmonata imperiestro, Bazilisko, startis el Sicilio en la direkto de Kartago. La ekspedicio, male ol la atendoj, riveliĝis vera katastrofo pro la politika sensagaco de Bazilisko. Fakte, tiu ĉi nekredeble akceptis la pacproponojn de Genseriko, reĝo de la vandaloj, kaj ordonis batalpaŭzon. La vandala reĝo, profitante de la nokta mallumo, startigis la fajron sur romiaj ŝipoj kiuj preskaŭ duone perdiĝis. Bizanco ne nur perdis duonon de la homoj kaj riskis bankroton, sed la malsukceso ofertis la okazon al Rikimero por eltronigi Antemion 472. Male Bazilisko, ruze reveninte al Konstantinopolo, sukcesis elturniĝi el la malbona situacio danke al la protektado de Verina, edzino de la imperiestro Leono la 1-a.

Tiu ĉi provis altrudi kiel posteulon en okcidento Julion Nepoton, sian parencon, sur la trono de Raveno (Okcidenta Romio), sed mortis la 18-an de januaro 474. Julio Nepoto fariĝos imperiestro de la okcidenta romiaj teritorioj.

Al Leono la 1-a posteulis Leono la 2-a, filo de Zenono kaj Ariadne. Al Leono la 2-a, mortigita, posteulis lia patro Zenono.

Atestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Historiisto Malko (6-a jarcento) akuzis Leonon la 1-an pri malsagaco kaj bigotismo. Laŭ aliaj, male, li estis ruza kaj zorgema. Certas ke li, valida soldato sed malriĉa je kulturo, ŝatis sin ĉirkaŭi per filozofoj kaj literaturistoj, pagante, foje, siapoŝe iliajn studojn kaj esplorojn, kaj ĝenerale protektis ĉiujn specojn de artistoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Itallingve:
  • Georg Ostrogorsky, Storia dell'Impero bizantino, Milano, Einaudi, 1968. ISBN 88-06-17362-6
  • Gerhard Herm, I bizantini, Milano, Garzanti, 1985. John Julius Norwich, Bisanzio , Milano, Mondadori, 2000. ISBN 88-04-48185-4
  • Silvia Ronchey, Lo stato bizantino , Torino, Einaudi, 2002. ISBN 88-06-16255-1
  • Alexander P Kazhdan, Bisanzio e la sua civiltà , 2a ed, Bari, Laterza, 2004. ISBN 88-420-4691-4
  • Giorgio Ravegnani, La storia di Bisanzio , Roma, Jouvence, 2004. ISBN 88-7801-353-6
  • Ralph-Johannes Lilie, Bisanzio la seconda Roma , Roma, Newton & Compton, 2005. ISBN 88-541-0286-5
  • Alain Ducellier, Bisanzio (IV-XV secolo) , Milano, San Paolo, 2005. ISBN 88-215-5366-3
  • Giorgio Ravegnani, Imperatori di Bisanzio , Bologna, Il Mulino, 2008. ISBN 978-88-15-12174-5
  • Anglalingve:
  • Bury, John Bagnell (1958). History of the Later Roman Empire: from the death of Theodosius I to the death of Justinian. Dover books 1. Dover Publications. ISBN 978-0486203980.
  • Friell, Gerard (1998). The Rome That Did Not Fall: The Survival of the East in the Fifth Century. Ancient history. London: Taylor & Francis. ISBN 978-0415154031.
  • Thomas F. Madden (Presenter) (2006). Empire of Gold: A History of the Byzantine Empire; Lecture 2: Justinian and the Reconquest of the West, 457–565 (Audio book). Prince Frederick: Recorded Books. ISBN 978-1-4281-3267-2.
  • Stephen Williams, Gerard Friell, The Rome that Did Not Fall The Survival of the East in the Fifth Century, Routledge Press, 1999, ISBN 0-415-15403-0

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friell 1998, pp. 170.
  2. Edward Gibbon, The Decline and Fall of the Roman Empire, Volume I, Chap. XXXVI (Chicago: Encyclopaedia Britannica, Inc., 1952), p. 582

Eksteraj legiloj[redakti | redakti fonton]