Saltu al enhavo

Gordiano la 3-a

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcus Antonius Gordianus
(225-244)
Marmora busto de Marko Antonio Gordiano, konata kiel Gordiano la 3-a, estis romia imperiestro de 238 ĝis 244.
Marmora busto de Marko Antonio Gordiano, konata kiel Gordiano la 3-a, estis romia imperiestro de 238 ĝis 244.
Persona informo
Marcus Antonius Gordianus
Naskiĝo la 20-a de januaro, 225
en Romo, Romia Imperio
Morto 11-a de februaro 244
en Mesopotamia Romia provinco
Mortis pro nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj nekonata valoro vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Gordian dynasty vd
Patro Junius Balbus (en) Traduki kaj Gordiano la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maecia Faustina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Tranquillina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Furia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Roma regno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gordiano la 3-aMarcus Antonius Gordianus estis romia imperiestro ekde aŭgusto 238 ĝis februaro 244. En la aĝo de 13 jaroj, li fariĝis la dua plej juna sola imperiestro de la unuiĝinta Romia Imperio. Gordiano estis la filo de Maecia Faŭstina kaj ŝia edzo Junius Balbus (180-238), romia senatano.

La Sasanidoj estis forpelitaj trans la Eŭfraton kaj venkitaj en la Batalo de Rezena (243).
Lanciarii:Legio de Lancistoj (infanteriistoj armitaj per lanco) de Legio 2-a el Partio, meze de la 3-a jarcento p. K.
Detruado de la Templo de Janus, Peter Paul Rubens (1577–1640), 1634.
Kavaleria atako
Ikonografia bildo de Gordiano la 3-a (225-244).

Iliaj nomoj estas menciitaj en la malmulte fidinda "Historia Augusta". Maecia estis la filino de imperiestro Gordiano la 1-a kaj fratino de imperiestro Gordiano la 2-a. Tre malmulte oni scias pri lia frua vivo antaŭ lia aklamo.

Ascendo al potenco

[redakti | redakti fonton]

En 235, post la murdo de imperiestro Aleksandro Severo en Moguntiacum, la ĉefurbo de la romia provinco Supra Ĝermanio, Maksimino la Trako estis aklamita imperiestro. En la sekvaj jaroj, kreskis opozicio kontraŭ Maksimino en la romia Senato kaj inter la plimulto de la loĝantaro de Romo.

En 238, ribelo eksplodis en la Afrika Provinco, kie la avo kaj onklo de Gordiano, Gordiano la 1-a kaj la 2-a, estis proklamitaj kunaj imperiestroj. Ĉi tiu ribelo estis subpremita en la daŭro de unu monato fare de Kapeliano, guberniestro de Numidio kaj lojala subtenanto de Maksimino la Trako.

La Senato, montrante sian malamikecon al Maksimino per subteno al la Gordianoj, elektis Pupienon kaj Balbinon kiel kunajn imperiestrojn. Ĉi tiuj senatanoj ne estis popularaj viroj, do la Senato decidis levi Marko Antonio Gordiano al la rango de Cezaro (heredanto).

Maksimino, rapide agante por ataki la nove elektitajn imperiestrojn de la Senato, trovis malfacilaĵojn marŝigante sian armeon tra la Alpa vintro. Alveninte en Akilej kaj mankante provizojn, Maksimino sieĝis la urbon. Post kvar semajnoj, la demoralizita armeo de Maksimino ribelis kaj la La 2-a Legio el Partio murdis lin.

La situacio por Pupieno kaj Balbino, malgraŭ la morto de Maksimino, estis kondamnita ekde la komenco pro popolaj tumultoj, milita malkontento kaj grandega incendio, kiu konsumis Romon. Baldaŭ poste, Pupieno kaj Balbino estis mortigitaj de la Pretora Gvardio kaj Gordiano proklamita sola imperiestro. La preciza kronologio de la eventoj estas disputata, sed ĝi verŝajne okazis ĉirkaŭ aŭgusto.

Pro la aĝo de Gordiano, la imperia registaro estis transdonita al la aristokrataj familioj, kiuj kontrolis la aferojn de Romo per la Senato. En 240, Sabiniano ribelis en la afrika provinco, sed li estis rapide venkita. En 241, Gordiano edziĝis al Furja Sabinja Trankvilina, filino de la nove nomumita pretora prefekto, Timeziteo (190-243). Kiel estro de la Pretoriana Gvardio kaj bopatro de la imperiestro, Timeziteo rapide fariĝis la fakta reganto de la Romia Imperio.

Dum la regado de Gordiano okazis severaj tertremoj, tiel severaj, ke urboj falis en la teron kune kun siaj loĝantoj. Responde al ĉi tiuj tertremoj, Gordiano konsultis la Sibilajn Librojn.

En la 3-a jarcento, la romiaj limoj malfortiĝis kontraŭ la ĝermanaj triboj trans la Rejno kaj Danubo, kaj la Sasanida Imperio trans la Eŭfrato pliigis siajn proprajn atakojn. Kiam la Sasanidoj sub Ŝapuro la 1-a invadis Mezopotamion, la juna imperiestro malfermis la pordojn de la Templo de Jano por la lasta fojo en la romia historio, kaj sendis grandan armeon orienten.

La Sasanidoj estis repelitaj trans la Eŭfraton kaj venkitaj en la Batalo de Rezena (243). La kampanjo estis bonsukcesa kaj Gordiano, kiu aliĝis al la armeo, planis invadon de la malamika teritorio, kiam lia bopatro mortis en neklaraj cirkonstancoj. Sen Timeziteo, la kampanjo kaj la sekureco de la imperiestro estis en danĝero. Pro la sukceso de la kampanjo, Gordiano fanfaronis pri siaj konkeroj antaŭ la Senato.

Gajo Julio Prisko kaj, poste, lia propra frato Marko Julio Filipo, ankaŭ konata kiel Filipo la araba, intervenis en ĉi tiu momento kiel la novaj Pretoraj Prefektoj. Gordiano tiam komencis duan kampanjon. Ĉirkaŭ februaro 244, la Sasanidoj furioze kontraŭbatalis por haltigi la romian avancon al Ktesifono.

La preciza sorto de Gordiano estas neklara, sed li plej verŝajne estis mortigita ĉe la Batalo de Misiĉe. Surskribo starigita de Ŝapuro asertas, ke batalo proksime de moderna Faluĝa (Irako) rezultigis gravan romian malvenkon kaj la morton de Gordiano la 3-a, post kio Filipo aĉetis pacon por 500 mil dinaroj.

Romiaj fontoj asertas, ke la soldatoj proklamis Filipon imperiestro, ke li faris pacon kun Ŝapuro laŭ "hontaj" kondiĉoj, kaj ke Gordiano mortis kiam la romiaj fortoj foriris okcidenten.

Johano Zonaras diras, ke Gordiano mortis post falo de sia ĉevalo dum batalo. Unu el la raportoj asertas, ke Gordiano mortis ĉe Zaitha, murdita de sia frustrita armeo, dum la rolo de Filipo estas nekonata.

Akademiaj analizoj sugestas, ke la sasanida raporto, "kvankam neperfekta, estas supera" al la romia, kiu ne donas klarigon pri kial la venka romia armeo devis fari pacon je malavantaĝaj kondiĉoj.

La enterigo de la korpo de Gordiano ankaŭ estas diskutita afero. Laŭ David Stone Potter, Filipo translokigis la korpon de la mortinta imperiestro al Romo kaj aranĝis lian diigon. Edwell, Michael H. Dodgeon kaj Lieu asertas, ke Filipo entombigis Gordianon ĉe Zaitha post kiam la kampanjo kontraŭ la sasanianoj finiĝis per fiasko.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.