Flavio Arkadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ROMIAJ IMPERIESTROJ
Flavio Arkadio
Busto de imperiestro Arkadio.
nomo = Flavio Arkadio
nomo kompleta = Flavius Arcadius (greke: Αρκάδιος)
titolo = Aŭgusto de la Romia Imperio
aŭgusto = Januaro 383408 (Aŭgusto kun la patro)
395 – 1-a de majo 408 (Aŭgusto de Oriento)
edzino = Elia Eudoksia
Filoj = Flaccilla (397)
Pulkeria (399)
Arkadia (400)
Teodozo la 2-a (401)
Marina (403)
dinastio = Teodozida
patro = Teodozo la 1-a
patrino = Elia Flakcilla
antaŭulo =Teodozo la 1-a
posteulo = Teodozo la 2-a
Naskiĝdato = 337
naskiĝloko = Hispanio
mortodato = 1-a de majo 408
Mortoloko = Konstantinopolo
regno = 395408

Flavio Arkadio aŭ simple Arkadio estis la plej aĝa filo de romia imperiestro Teodozo la 1-a kaj ties sukcedanto en la Orienta Romia Imperio, kiu poste estos Bizanca imperio.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Arkadio prezentita sur la “Misorio de Teodesio”.

Arkadio estis la plej aĝa filo de imperiestro Teodozo la 1-a kaj Elia Flakcilla kaj frato de Flavio Honorio. Lia governisto estis Arseno la Granda kiu estis sendita al Konstantinopolo en 391 ordone de Teodozo la 1-a kiu celis edukigi la gefilojn per la saĝo kaj scienco de la plej esltaraj tiutempaj homoj. Kontraŭ Arseno, Arkadio organizis komploton, kiu estis tamen vanigita.

Arkadio, aĝante la sesjariĝon, estis proklamita “Aŭgusto” (383) iniciate de la patro kaj estis asociita al regado. La patro Teodozo la 1-a decidis ankaŭ ke la filo naŭjaraĝanta komencis praktikiĝi en la milita arto: lin li kondukis kun si en batalkampo kontraŭ Grutungi. Aĝante la 17-an jariĝon Arkadio ekgvidis la orientajn zonojn de la imperio sub la gvidado de prefekto Flavio Rufino dum la patro marŝadis kontraŭ la uzurpanton Flavio Eŭgenio.

Regno[redakti | redakti fonton]

Ora multoblo de Arkadio.

Post la morto de Teodozo la 1-a (395), la Romia Imperio estis dividita en Romia Imperio de Oriento kaj Okcident-Romia Imperio. Arkadio obtenis la regadon de la Orienta Imperio[1] (ĉar la parton pli riĉan de la du), dum la dua parto restis al la duenaskito Honorio (kiu regis ankaŭ en Afriko). Tiu divido de la heredaĵo de Teodozo la 1-a ne celis veran dividon de la Romia Imperio, sed la kontrastojn tuj naskiĝintajn pro teritoriaj problemoj, dum la pliiĝanta malsameco de la spiritoj ĉesigis ĉiun celatan unuiĝon.

Honorio regadis sub la kontrolo de magister militum (ĉefo de la armeo) Stiliko, [2] dum Arkadio estis gvidata kaj “regata” de magister militum Rufino. Stiliko celis kontroli la du imperiojn kaj pro tio murdis Rufinon en 395, sed Eŭtropio, nova konsilisto de Arkadio, okupis la postenon de Rufino.

Arkadio estis ankaŭ dominita de la edzino Elia Eŭdoksia, kiu en 399 konvinkigis la edzon liberiĝi de Eŭtropio. Al Eŭdoksia oponis Johano Krizostomo, patriarko de Konstantinopolo, kiu akuzis la imperiestrinon pri nelaŭleĝa uzo de la ŝtata trezoro por kontroli kaj domini la imperiestron. Eŭdoksia, tamen, sukcesis ekziligi Krizostomon, sed ŝi forpasis la sekvan jaron.

Arkadio finiĝis sub alia dominanto, Antemio, prefekto de la pretora gvardio, kiu alianciĝis kun la okcidenta Stiliko. Li ĝenerale estis pli priokupita por ŝajni “bona kristano” ol sperta pri militaj kaj ŝtataj aferoj. Morto lin kaptis post longa malsano la 1-an de majo (408).

Psikologia portreto de Arkadio[redakti | redakti fonton]

Arkadio estas kutime juĝata imperiestro febla kaj karaktermanka. Fakte, malmulte li faris por esti ŝatata de sia popolo, spite de la granda konsidero pri li de la samo. Laŭ historiisto Sokrato Skolastiko, malofte li eniris antaŭ la publiko; la samon ripetas historiistoj Filostorgio, aldonante ke li estis magra kaj statute malalta, aspekte sensignifa kaj aspeke ĉiam kaptema de la dormo. Tamen, ĉar okaze de lia morto la posteulo – la filo – povis heredis la tronon senkontraste, oni inklinas pensi ke Arkadio efike, kaj ne senruze, antaŭdisponis por la savon de la dinastio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ostrogorsky, p. 47.
  2. Ostrogorsky, p. 48.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Charles Diehl, La civiltà bizantina, 1962, Garzanti, Milano.
  • Georg Ostrogorsky, Storia dell'Impero bizantino, 1968, Einaudi, Milano, isbn= 88-06-17362-6
  • Gerhard Herm, I bizantini, 1985, Garzanti, Milano.
  • John Julius Norwich, Bisanzio, 2000, Mondadori, Milano, isbn= 88-04-48185-4.
  • Silvia Ronchey, Lo stato bizantino, 2002, Einaudi, Torino, isbn=88-06-16255-1.
  • Charles Diehl, Figure bizantine, 2007 (1927 originale), Einaudi, ISBN 978-88-06-19077-4
  • Giorgio Ravegnani, Imperatori di Bisanzio, 2008, Il Mulino-Bologna. isbn= 978-88-15-12174-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA gastigas informojn pri Arkadio [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]