Leono la 4-a (Bizancio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 4-a la Ĥazara
Leono la 4-a (maldekstre) kune kun sia filo Konstanteno la 6-a (dekstre), laŭ tiuepoka monero.
Regado 14-a de septembro 775 - 8-a de septembro 780
(4 jaroj, 11 monatoj, 25 tagoj)
Antaŭulo Konstanteno la 5-a
Sekvanto Konstanteno la 6-a
Persona informo
Naskiĝo 25-a de januaro 750
en Konstantinopolo
Morto 8-a de septembro 780 (30-jara)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Religio Orienta Kristanismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Isaŭridoj
Patro Konstanteno la 5-a
Patrino Irena la Ĥazara
Gefratoj Nikephoros vd
Edz(in)o Irena de Ateno
Infanoj Konstanteno la 6-a
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leono la 4-a, kromnomita Leono la Ĥazara (antikve-greke Λέων Δʹ) estis bizanca imperiestro de la isaŭra dinastio naskiĝinta la 25-an de januaro 750 kaj mortinta la 8-an de septembro 780. Li regis de la jaro 775 ĝis sia morto. Li estis la unua filo de Konstanteno la 5-a, imperiestro de 740 ĝis 775, kaj de ties unua edzino Irena de ĥazara deveno. Li junaĝe asistis sian regantan patron kaj senkonteste heredis la tronon en 775. Leono jam havis filon antaŭ ol edziĝi kun Irena de Ateno, estontan imperiestron Konstantenon la 6-an. Lin li rapide dumvive agnoskis kiel sian naturan posteulon, cele al la plifortigo kaj sekurigo de ilia dinastio. Li samtempe prizorgis sian popularecon ĉe la variaj partoj de la bizancia socio.

Lia mallonga regado restas malbone konata. Ĝi ŝajne estis periodo de stabileco, dum kiu Leono klopodis daŭrigi la agadon de sia patro. Sufiĉe malagema en religiaj aferoj, li tamen daŭre subtenis la ikonoklasmon de siaj antaŭuloj, sen ekscesa subpremo. Li cetere ĝuis kvietan situacion okcidente, danke al la agado de siaj patro kaj avo. Oriente pludaŭris la senĉesa konflikto kontraŭ la nova abasida kaliflando. Leono spertis kelkajn venkojn kontraŭ la islamanoj, sed ne sukcesis haltigi iliajn raziojn.

Verŝajne afliktita de tuberkulozo jam komence de sia regado, Leono la 4-a mortis en 780 pro tiu malsano, je la aĝo de 30 jaroj. Li cedis la tronon al sia juna filo sed ankaŭ al sia edzino Irena, kiu fariĝis regentino. Tiel komenciĝis la unua periodo de virina potenco en la historio de la Bizanca imperio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La fontoj pri la regado de Leono la 4-a estas precipe malmultaj[1]. Ili ĉefe konsistas el la Kronografio de Teofano la Konfesprenanto, samtempulo al kiu la imperiestro donis rangon de strator. Teofano estis tre kritikema pri la plej ikonoklasmaj regantoj de tiu periodo, sed montriĝis pli indulgema pri Leono[2]. Lia verko raportas la okazaĵojn de tiu epoko laŭ kronologia maniero. Ĝi sekve estis uzita kiel fonto de plejmultaj postaj kronikoj pri la fino de la 8-a jarcento en la Bizanca imperio[3]. La kronologio de la patriarko Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo, alia fama fonto, finiĝis iom antaŭ la alveno de Leono. Ĝi do ne uzeblas[4]. Tiu manko de informoj malfaciligas la komprenadon de lia mallonga regado. Tamen ekzistas kelkaj uzeblaj tekstoj, kiel tiuj de Georgios Kedrenos, kiuj donas pliajn detalojn pri la komenco kaj la fino de la regado. Kedrenos ne estis samtempulo, sed verŝajne disponis antaŭajn, nun malaperintajn tekstojn, ekzemple tiun de Simeono Metafrasto[5].

Junaĝo kaj surtronigo[redakti | redakti fonton]

Solido de Leono la 4-a. La imperiestro aperas dorsaflanke kune kun sia filo Konstanteno la 6-a. Antaŭflanke aperas Konstanteno la 5-a kaj Leono la 3-a, la du antaŭuloj de Leono, tiel simbolante dinastian kontinuecon. Ĉiuj surhavas la imperiestran skarpon, aŭ « loros ».
Portreto de Irena de Ateno, edzino de Leono la 4-a, fare de William Bouguereau en 1897.

Leono la 4-a la Ĥazara estis la filo de Konstanteno la 5-a, bizanca imperiestro de 741 ĝis 775 kaj de ties unua edzino Cicek (baptita kiel Irena post ŝia edziniĝo). Cicek devenis de la ĥazara imperio norde de la Nigra maro : la Ĥazaroj estis tradiciaj aliancanoj de Bizancio kontraŭ islamaj teritorioj sude kaj oriente[6]. Leono naskiĝis en 750. Lia fratino, princino kaj estonta sanktulino Antusa de Konstantinopolo, eble estis ĝemelino. La infaneto tuj ĝuis la prestiĝan statuson « purpurnaskitan » (porfirogenetos). Tio signifas, ke lia patro estis la reganta imperiestro kiam li naskiĝis. Leono cetere estis la unua ido, kiu naskiĝis en la porfira, speciala ĉambro de la imperia palaco kreita de Konstanteno la 5-a. Tio despli legitimis la knabon[7]. Konforme la tiama kutimo cele al la plifortigo de la dinastia principo en Bizancio, Leono la 4-a tre junaĝe kunlaboris kun sia patro. Li fariĝis kunimperiestro ekde la 6-a de junio 751, kiam li estis nur 1-jaraĝa. Tio celis faciligi lian heredon de la trono post la morto de sia patro. Li tamen ne vere partoprenis la imperiajn aferojn antaŭ la 14-a de septembro 775, kiam li oficiale fariĝis imperiestro[8].

Dum sia junaĝo, Leono aperis sur moneroj ĉe sia patro, dum lia avo Leono la 3-a la Isaŭra aperis dorsaflanke, tiel simbolante kontinuecon de la reganta imperia familio[9]. En 768 li edziĝis kun Irena, kiu devenis de aristokrata familio de Ateno. Ŝi estis eble elektita post beleco-konkurso[10][11] : tiu procedo fariĝis sufiĉe komuna en la posta historio de Bizancio. Tamen ekzistas neniu dokumenta fonto en la kazo de Irena[12]. Iom pli juna ol Leono, Irena de Ateno alvenis al Konstantinopolo en septembro kaj la edziĝo estis celebrita la 17-an de decembro. La geedzoj naskis nur unu filon en la jaro 770, estontan Konstantenon la 6-an. La infano estis nomita tiel omaĝe al sia avo[13].

La Bizanca imperio en la 8-a jarcento. Dum la regado de Leono la 4-a, la regionoj ĉirkaŭ Romo kaj Raveno ne plu estis bizancaj. La haĉita areo estis disputata kontraŭ la Bulgaroj kaj la Slavoj.

Kiam Leono surtroniĝis, la situacio de la Bizanca imperio estis malfirma. Liaj patro kaj avo sukcese haltigis la progreson de la islamanoj oriente kaj de la Bulgaroj okcidente : ili iom post iom plifortigis la novajn landlimojn de la imperio. La du antaŭuloj de Leono tamen ne sukcesis rekonkeri la perditajn teritoriojn, inkluzive de la plej granda parto de Italio. Pluraj internaj reformoj de Konstanteno, kiel la kreado de la imperiaj regimentoj aŭ « tagmata », cetere plifortigis la administracion kaj armeon de Bizancio[14].

Malgraŭ tiuj progresoj restis multaj defioj por Leono. Pli okcidente, la Bizanca imperio nun devis agnoski la novan potencon de la Karolidoj, kiuj fariĝis la ĉefaj protektantoj kaj aliancanoj de la papo. Interne, la imperio cetere estis malstabiligita de la ikonoklasma movado, kiu fariĝis ties oficiala doktrino post la koncilio de Hiereia organizita de Konstanteno la 5-a en 754. Ikonoklasmo rifuzis ĉian religian bildon kaj estis malakceptita de multaj partoj de la bizanca socio. Tamen restas malklara, ĉu Konstanteno violente subpremis tiujn kontraŭulojn[15]. La lastaj jaroj de Konstanteno, ĵus antaŭ Leono, ankaŭ estis la plej radikalaj rilate al religiaj aferoj[16].

Kompare kun la katastrofa stato de Bizancio en 717, Leono tamen heredis sufiĉe stabilan imperion. La kontinueco de la isaŭra dinastio kontribuis al la firmigo de la imperia politika sistemo[17].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazhdan 1991, p. 1229.
  2. Pablo Ubierna, « L’apocalyptique byzantine au début du ixe siècle », en Monastères, images, pouvoirs et société à Byzance, Publications de la Sorbonne, 2006 ((ISBN 9782859445560), arkivo), paragrafo 31
  3. Humphreys 2021, p. 195-198
  4. Brubaker kaj Haldon 2001, p. 171-172.
  5. angle Warren Treadgold, « An Indirectly Preserved Source For The Reign Of Leo IV », JOB, vol. 34,‎ 1984, p. 69-77
  6. angle, Constantin Zuckerman, « The khazars and Byzantium—The first encounter », en The World of the Khazars, Brill, 2007 ((ISBN 9789047421450)), p. 399-400.
  7. Auzépy 2008 , p. 274.
  8. Bury 2015 , p. 478.
  9. Brubaker kaj Haldon 2021 , p. 122-123.
  10. Garland 1999 2021 , p. 73.
  11. Speck 1978 , p. 203-208.
  12. Pri la bizancaj beleco-konkursoj, kiuj plejmalfrue aperis iom post la morto de Leono la 4-a, vidu : angle Warren Treadgold, « The Bride-Shows of the Byzantine Emperors », Byzantion, vol. 49,‎ 1979, p. 395-419.
  13. Garland 1999 , p. 74.
  14. Cheynet 2006 , p. 15-16.
  15. Brubaker kaj Haldon 2015, p. 239-240.
  16. angle Stephen Gero, Byzantine Iconoclasm during the reign of Constantine V, with Particular Attention to the Oriental Sources, Corpussco, 1977, 192 p. ((ISBN 9789042904255)), p. 159.
  17. Michel Kaplan, Pourquoi Byzance ? Un empire de onze siècles, Parizo, Gallimard, coll. « Folio Histoire », 2016, 490 p. ((ISBN 978-2-07-034100-9)), p. 145.