Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Nikeforo la 1-a de Konstantinopolo
Persona informo
Πατριάρχης Νικηφόρος
Naskiĝo ĉ. 758
en Konstantinopolo,  Bizanca imperio
Morto 5-an de aprilo 828 (0828-04-05)
en Konstantinopolo
Tombo Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • pastro • skribistoŝtata funkciulo vd
Laborkampo church‘s ministry • publika servo • historio • monastic life vd
Aktiva en KalcedonoBizanca imperio • Kadıköy vd
Verkado
Verkoj Chronographikon syntomon ❦
Short history vd
Sanktulo
Festotago 2-a de junio en Oriento
13-a de marto en Okcidento
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikeforo la 1-a de KonstantinopoloNikeforo la Konfesprenanto (Nikephoros) estis bizanca teologo, historiisto kaj patriarko de Konstantinopolo de la 12-a de aprilo 806 ĝis la 13-a de marto 815[1]. Tiu sanktulo estas celebrata la 2-an de junio en Oriento kaj la 13-an de marto en Okcidento.

Naskiĝinta ĉirkaŭ 758 en Konstantinopolo, li apartenis al eminenta familio kaj estis la filo de imperia sekretario (asekretis) nomita Théodore, kiu servis la ikonoklasman imperiestron Konstanteno la 5-a. Nikeforo siavice fariĝis asekretis, verŝajne ekde la regado de Leono la 4-a la Ĥazara.

Post la morto de la antaŭa patriarko Tarasio de Konstantinopolo la 18-an de februaro 806, la imperiestro Nikeforo elektis sian homonimon, kvankam li estis simpla laiko.

Nikeforo cetere aŭtoris ampleksan literaturan verkaron, kiu ĉefe konsistas el teologiaj traktatoj, kiujn li redaktis pri la adorado de ikonoj, ekde 813. Ili estas :

  • la Apologeticus minor, mallonga traktato skribita en 813/814 ;
  • la Apologeticus major ;
  • la Antirrhetici 1-a, 2-a kaj 3-a kontraŭ ikonoklasma traktato verkita de Konstanteno la 5-a ;
  • du traktatoj nomitaj Epikrisis kaj Antirrhêsis ;
  • la Antirrhetici adversus iconomachos ;
  • alia teksto konata latine kiel Refutatio et eversio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Venance Grumel, Traité d'études byzantines, vol. I : La chronologie, Paris, Presses universitaires de France, coll. « Bibliothèque byzantine », 1958.
  • angle Ignacio la Diakono, « La Vivo de Nicéphore  de Konstantinopolo », Byzantine Defenders of Images: Eight Saints’ Lives in English Translation, (Byzantine saints’ lives in translation, 2), (éd.) A.-M. Talbot, Washington, D.C, 1998.