Kalcedono (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por la samnoma mineralo, vidu la artikolon Kalcedono.
Mapo kiu montras la relativan situon inter Bizancio kaj Kalcedono.

Kalcedono[1]Kalcedonio (antikve-greke Χᾰλκηδών, Ĥalkēdōn [kʰalkɛːdɔ̌ːn]; fenice 𐤒𐤓𐤕𐤇𐤃𐤔𐤕‎ Qrt-ḥdšt; latine Chalcēdōn [kʰalˈkeːdoːn]) estis greka urbo de Bitinio (nune en Turkio), situa en la orienta enirejo de la Ponto Eŭksino, antaŭ Bizanca Imperio kaj sude de Krizopolo (Skutaro, la nuna Üsküdar).

Historio[redakti | redakti fonton]

Grekio kaj Persio[redakti | redakti fonton]

La urbo Kalcedono estis fondita en 685 a.K. kiel kolonio de Megara. En la 6-a jarcento a.K., la urbon konkeris la Aĥemenida Imperio.

Post la dekadenco de la Aĥemenida Imperio, la urbo kuŝis inter la influsferoj de Sparto kaj Ateno. La urbo estiĝis parto de la regno Bitinio.

Romio[redakti | redakti fonton]

La lasta reĝo de Bitinio, Nikomedo la 4-a, fordonis sian regnon al Romio en 74 a.K. Tiu ago kaŭzis la Trian Mitridatan Militon inter Romio kaj Ponto; la Ponta reĝo, Mitridato la 6-a de Ponto, parte detruis la urbon dum la Batalo de Kalcedono (74 a.K.). Malgraŭ ke Mitridato gajnis la batalon, li tamen malgajnis la militon; poste, Ponto kaj Bitinio fariĝis Romiaj provincoj.

Dum Romia regado, Kalcedono estis rekonstruita, kaj akiris la statuson de libera urbo.

Post la kristaniĝo de Romio, la grava Koncilio de Kalcedono okazis en Kalcedono en la jaro 451. En tiu urbo okazis la unua disiĝo de naciaj kristanaj komunumoj. Ankaŭ ĉi tie estis aprobata la Kalcedona difino.

Post Romio[redakti | redakti fonton]

Post la disfalo de la Okcienta Romia Imperio, la urbo restis kiel parto de la Orienta Romia Imperio, alinome la Bizanca Imperio, ĝis la 14-a jarcento; Orhano la sultano de la Otomana Imperio konkeris ĝin en la 14-a jarcento. (La Bizanca Imperio mem disfalis post la Sieĝo de Konstantinopolo en 1453.)

Hodiaŭ, en Turkio, la urbo Kadıköy troviĝas en la origina setlejo de Kalcedono, en la plilongigo de Üsküdar.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]