La Aĥemenida Imperio; en la malnovpersa lingvo: Pārsa;[1][2] en la novpersa: شاهنشاهی هخامنشی, aŭ Unua Persa Imperio,[3] estis imperio bazita en Okcidenta Azio nome en Irano, fondita en la 6-a jarcento a.K.: fare de Ciro la Granda,[3] kiu regis grandan parton de okcidenta Azio (kaj dumtempe ankaŭ partojn de Eŭropo kaj Afriko) de la jaroj 550 ĝis 330 antaŭ nia erao. La dinastio ŝuldas sian nomon el la reĝo Aĥemeno, kiu regis en Persis inter 705 a.K. kaj 675 a.K. La imperio etendiĝis por eventuale regadi super gravaj partoj de la antikva mondo, kiuj ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. etendis el partoj de Balkanio (Bulgario-Panonio) kaj Trakio-Makedonio okcidente, al Indusa Valo oriente, kio faris ĝin la plej granda imperio el la ĝistiama mondo.[4] La Aĥemenida Imperio eventuale kontrolis ankaŭ Egiption. Ĝi estis regata de serio de monarkoj kiuj unuigis ties separatajn tribojn kaj naciecojn per konstruado de kompleksa vojreto.
↑ 3,03,1Sampson, Gareth C.. (2008) The Defeat of Rome: Crassus, Carrhae and the Invasion of the East. Pen & Sword Books Limited. ISBN 9781844156764. “Cyrus the Great, founder of the First Persian Empire (c. 550–330 BC).”.
Schlerath, Bernfried (1973). Die Indogermanen. Inst. f. Vergl. Sprachwiss. ISBN 3-85124-516-4.
Tavernier, Jan (2007). Iranica in the Achaemenid Period (ca. 550-330 B.C.): Linguistic Study of Old Iranian Proper Names and Loanwords, Attested in Non-Iranian Texts. Peeters Publishers. ISBN 90-429-1833-0.
Stronach, David "Darius at Pasargadae: A Neglected Source for the History of Early Persia," Topoi
Stronach, David "Anshan and Parsa: Early Achaemenid History, Art and Architecture on the Iranian Plateau". In: John Curtis, ed., Mesopotamia and Iran in the Persian Period: Conquest and Imperialism 539–331, 35–53. Londono: British Museum Press 1997.
Wiesehöfer, Josef. "History in pre-Islamic period". Encyclopaedia Iranica. [4]