Aĥemenida dinastio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
la Aĥemenida Imperio ĉirkaŭ la jaro 500 a.K..
Persa taŭro el la 5-a antaŭkrista jarcento, nun en la Orienta instituto de Ĉikago
sfinkso el la palaco de Dario la Granda en Suzo, nun en la muzeo Luvro de Parizo

La aĥemenida dinastio estas la dinastio de persdevenaj regantoj, la aĥemenidoj, kiuj konstruigis la plej vastan imperion ĝis tiam estintan sur la tero: la Persan Imperion. La dinastion finis atakoj de la armeo de Aleksandro la Granda, kiu inter la jaroj 336 kaj 330 konkeris la imperion kaj en 330 okupis Babilonon.
- Kambizo la 1-a, filo de Ciro la 1-a.
- Arsamo de Persio, filo de Ariaramnes kaj kunreganto de Kambizo la 1-a (la malfalsa ekzisto de tiu-ĉi estas dubinda, multaj sciencistoj opiniias, ke la personaĵo estas inventita de Dario la 1-a)
- Ciro la 2-a "la Granda", filo de Kambizo la 1-a, regis inter -550 kaj -530.

- Kambizo la 2-a, lia filo, regis inter -530 kaj -521.
- Smerdis, laŭdire lia frato, regis en -521
- Dario la 1-a, lia bofrato kaj nepo de Arsames, regis inter -521 kaj -486
- Kserkso la 1-a, lia filo, regis inter -486 kaj -465
- Artakserkso (Artakserkso la 1-a), lia filo, regis -464 – -424.
- Kserkso la 2-a, lia filo, regis -424 – -423.
- Sogdiano, lia duon-frato kaj konkurinto, regis -424 – -423.
- Dario la 2-a, lia duon-frato kaj konkurinto, regis -424 – -404.
- Artakserkso la 2-a, lia filo, regis -404 – -358 (vidu ankaŭ sub Ksenofono).

- Artakserkso la 3-a, lia filo, regis -358 – -338
- Artakserkso la 4-a, lia filo, regis -338 – -336
- Dario la 3-a Kodomano, pranepo de Dario la 2-a, regis -336 – -330