Otomana Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Otomana aŭ Osmanida imperio
Origina nomo دولت عالیه عثمانیه
Devlet-i Âliyye-i Osmâniyye
 Bizanca imperio
 Ruma sultanlando
12991922 Turkio 

Ottoman flag.svg

Osmanli-nisani.svg

Geografio
Osmanida imperio en sia plej granda teritoria amplekso en la jaro 1683
Osmanida imperio en sia plej granda teritoria amplekso en la jaro 1683
Ĉefurbo:
Söğüt (1299-1326)
Bursa (1326-1365)
Edirne (1365-1453)
Istanbulo (1453-1922)
Areo:
5 000 000 km² (en la jaro 1680)
La plej alta punkto:
Ağrı (5137 m)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
35 350 000 (en la jaro 1856)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
1299 (Osman la 1-a proklamis sin suverena reganto)
Pereo:
1922 (nuligo de la sultanlando fare de Mustafa Kemal Atatürk)
Antaŭaj ŝtatoj:
Bizanca imperio Bizanca imperio
Ruma sultanlando Ruma sultanlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Turkio Turkio
Historio
Information icon.svg
vdr

La Otomana ImperioOsmanida Imperio (en Otomana turka: دولت عليه عثمانيه Devlet-i ʿAlīye-i ʿOsmānīye, laŭvorte: 'La Sublima Otomana Ŝtato'; en turka: Osmanlı İmparatorluğu aŭ Osmanlı Devleti; diplomatie en franca: Empire ottoman)[1][2] estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj ĉe la Mediteraneo.[3] Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ "La Sublima Pordo".

La imperio ekzistis ekde la jaro 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkanio, Nigra maro, Mezoriento kaj Nordafriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam dekomence regis sultanoj de la dinastio de la Otomanoj. Danke al sia situo la Otomana Imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.

Ĝi estis fondita fine de la 13-a jarcento en nordokcidenta Anatolio en la urbo Söğüt (en la nuntempa Provinco Bilecik fare de la turkmena[4][5] tribestro Osman la 1-a.[6] Post 1354, la Otomanoj trapasis la Bosporon al Eŭropo kaj per la konkero de Balkanio, la Otomana bejlik estis transformita en transkontinenta imperio. La Otomanoj finigis la jarmilan ekzistadon de la Bizanca Imperio per la konkero de Konstantinopolo en 1453 fare de Mehmedo la Konkeranto.[7]

Dum la regado de Sulejmano la 1-a, la Otomana Imperio markis la pinton de sia povo kaj prospero, same kiel la plej altan disvolvigon de sia registara, socia, kaj ekonomia sistemoj.[8] Komence de la 17-a jarcento, la imperio enhavis 32 provincojn kaj nombrajn vasalajn ŝtatojn. Kelkaj el tiuj estis poste absorbitaj en la Otomana Imperio, dum aliaj ricevis variajn tipojn de aŭtonomeco laŭlonge de la jarcentoj. Kun Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo) kiel sia ĉefurbo kaj la kontrolo de landoj ĉirkaŭ la Mediteranea Baseno, la Otomana Imperio estis centro de interagado inter Mezoriento kaj Eŭropo dum ses jarcentoj.

Kvankam foje oni asertis, ke la imperio eniris en periodon de dekadenco post la morto de Sulejmano, tiu konsidero jam ne plu estas subtenita de majoritato de fakaj historiistoj.[9] La plej ĵusa akademia konsento asertas, ke la imperio pluis ĝis reteni flekseblajn kaj fortajn ekonomion, socion kaj militistaron laŭlonge de la 17-a kaj dum multo de la 18-a jarcentoj.[10] Tamen, dum longa periodo de paco el 1740 ĝis 1768, la Otomana militsistemo estis superita de siaj eŭropaj rivaloj, nome la Habsburga kaj Rusiaj imperioj.[11] La Otomanoj sekve suferis fortajn militajn malvenkojn fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj. La sukcesa Greka milito de sendependiĝo finiĝis per dekoloniigo de Grekio post la Londona Protokolo (1830) kaj la Traktato de Konstantinopolo (1832). Tiu kaj aliaj malvenkoj pelis la Otomanan ŝtaton iniciati kompletan procezon de reformo kaj modernigo konata kiel Tanzimat. Tiel, laŭlonge de la 19-a jarcento, la Otomana ŝtato iĝis vaste pli pova kaj organizita interne, spite suferadon de pluaj teritoriaj perdoj, speciale en Balkanio, kie nombraj novaj ŝtatoj sendependiĝis for el la otomana povo.[12]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

La imperio estis fondita en la jaro 1281 de la tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia propra nomo.[13]

Orhan deklaris sin mem sultano.

La Otomana dinastio estis formata de la membroj de la imperio Domo de Osmano (osmanide |خاندان آل عثمان, Ḫānedān-ı Āl-ı ʿOsmān; turke Osmanlı Hanedanı). Laŭ la Otomana tradicio, la familio originiĝis el la tribo Kayı, nome branĉo de Oguzaj Turkoj, sub Osman la 1-a en nordokcidenta Anatolio kaj regis en la Otomana Imperio el 1299 al 1922 komence per patriarko kaj nomiginto Osman la 1-a (nekalkulinte lian patron Ertuğrul), kvankam la dinastio ne estis proklamita ĝis la filo de Osman, nome Orhan deklaris sin mem sultano kaj, kiel oftis kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento tiame, nomis la dinastion kaj regnon laŭ sia patro, nome Osmanidoj.

En 1299, Osman la 1-a konkeris la bizancan urbon Mokadeno, la nuntempa Bilecik. Tiu dato estas la komenciĝo de la otomana imperio kaj de la unua vera otomana armeo. Ĝis sia morto en la jaro 1326 Osman la 1-a estis konkerinta plurajn aliajn urbojn kaj fortikaĵojn bizancajn, same kiel iujn najbarajn turkajn princlandojn. En tempo de Orhan la Osmanidoj jam kontrolis nordokcidentan Anatolion kaj eĉ havis bastionon en la eŭropa parto de Bosporo.

Grandiĝo[redakti | redakti fonton]

La posteuloj de Osman daŭrigis lian politikon. La otomana imperio konkeris Galipoli-n, turkan urbon ĉe la Dardaneloj en 1347. La imperio pligrandiĝis al la Balkanoj. En 1389 venko en la batalo de la merlokampo en Serbio, la nuntempa Kosovo, markis la finon de la serbaj reĝlandoj.[14] Serbio estis oficiale aneksita post la falo de Smederevo en 1459.

En 1402 la plifortiĝantaj otomanoj tamen estis venkitaj de la mongola Timur, kiu eĉ kaptis la sultanon Bajezid la 1-a, kiu mortis en militkaptiteco. Al tio sekvis enlanda milito de otomanoj, ankaŭ konata kiel la Fetret Devri, kaj tempo de disordo el 1402 ĝis 1413. Mehmed la 1-a restarigis la povon de Otomanoj.[15] Murad la 2-a rekuperis perditajn teritoriojn inter la 1430-aj kaj 1450-aj jaroj.

En 1453 sub komando de la sultano Mehmet la 2-a, la otomanaj armeoj kaŭzis la falon de Konstantinopolo kaj venkis la bizancan imperion, kaj fakte ties loĝantaro facile akceptis la novan povon, kiu iom respektis ilian rajtojn.[16] Tiel la orienta parto de la Mediteraneo, ĉefe katolika, estis estrita de la otomana imperio. Pluraj krucmilitoj estis subpremitaj ĉe Nikopolo kaj Varna fare de la nova otomana potenco. Mehmed la 2-a igis Konstantinopolon sia ĉefurbo kun la nomo Kostantiniyye, iomete pli poste ‏Istanbul (Istanbulo).

Apogeo[redakti | redakti fonton]

Etendo de la Otomana Imperio.

Iom post iom la imperio sternis sian suverencon super la tuta islama mediteranea mondo. La komunumoj estis organizitaj laŭ la sistemo de miletoj, kiu adaptis la novan imperion al la lokaj tradicioj kaj necesoj. La sultanoj otomanoj portis ekde la 15-a jarcento ankaŭ la turkan titolon ĥano, la iranan padiŝaho kaj ekde la 16-a jarcento, nome ekde la jaro 1517 tiun de kalifo, tio estas sukcesinto de Mohamedo kaj ĉefo de la umma, nome la komunumo de la islamanoj.

La kontrolo sur iliajn terojn variis; foraj provincoj kiel Tunizo kaj Alĝero aŭ la krimea ĥanlando ĝuis grandan aŭtonomion. Iuj teritorioj, plimulte kristanaj, kiel la malnovaj princlandoj rumanaj de Valaĥio kaj Moldavio kaj por ioma tempo ankaŭ Transilvanio pagis tributon al la sultanoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, sed ne iĝis otomanaj provincoj, kiel ofte erare prezentas ilin okcidentaj verkoj. Fine en Afriko, Egiptio kaj ties ĥedivo, teorie submetitaj al la otomana sultano, oni faris fakte sendependan politikon, foje ĝis militon kontraŭ la sultano. Dominante tiom ampleksaj teritorioj kaj la praktikan tuton de Orienta Mediteraneo, la Otomana Imperio kontrolis la komercvojojn inter Eŭropo kaj Azio dum jarcentoj, kio rezultis en la ekonomia prospero de la imperio.[17]

La Otoman–Mameluka Milito de 1516–1517 kondukis al la faligo de la Mameluka Sultanlando kaj al la aligo de Levantenio, Egiptio kaj la Arabia Duoninsulo kiel provincoj de la Otomana Imperio. Per tio alvenis la otomanoj al la regiono de la Ruĝa Maro en kiu ili konkurencis kun alia markomerca potenco, nome portugaloj.[18]

Edukado, tekniko kaj universitatoj otomanaj estis admiritaj fine de la mezepoko. Tiuj universitatoj interkonatigis unu al la aliaj la malkovrojn okcidentajn. La admiralo Piri Reis tiel povis fari kopion de mapo de Ameriko kreita de Kristoforo Kolumbo. La originalo estis poste perdita, kaj la kopio iĝis la plej malnova mapo de la kontinento. Grandaj potencoj, kaj intelektaj kaj financaj subtenis la grandan pordon. Citindas la migradoj kaj instaloj de judoj sefardaj, pli kaj pli suferante pro la inkvizicio ĝis la forpelo de la judoj el Hispanio, fuĝintaj el Hispanio kaj poste de la andaluzaj moriskoj.

Selim la 1-a estis Sultano de la Otomana Imperio de 1512 ĝis 1520. Lia regado estas notinda pro la grandega ekspansio de la Imperio, precipe per sia konkero inter 1516 kaj 1517 de la tuta Mamluka Sultanlando de Egiptio, kiu inkluzivis Ŝam, Heĝazon, Tihamaho kaj Egiption. En la 16-a jarcento, sub la regno de Sulejmano la 1-a la otomanaj armeoj atingis Vienon en Aŭstrio en 1529 kaj 1532, sed ili sieĝis ĝin vane. Vieno iĝis tiel la limo de la plej granda disvastiĝo de la otomana imperio en la okcidento, kiel la suda limo estis Adeno.[19][20][21]

De 1533 ĝis 1536 la imperio alprenis la orienton de Anatolio, Azerbajĝanon kaj Jemenon. Turkaj ŝipoj venkis la hafsidojn en Tunizo en 1534, sed perdis ĝin sekve al Karlo la 5-a. Kairuano estis venkita en 1557 kaj Tunizio denove kaj definitive en 1569.

La Otomana Imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 2 273 720 km2 fine de la regado de Sulejmano la 1-a kun teritorioj en tri kontinentoj,[22] kaj estante marpotenco kontrolanta la orientan Mediteraneon.[23] Kompare kun eŭropaj regnoj la Otomana Imperio estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita ioma libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo.

Ahmed la 1-a regadis kiel sultano de la Otomana Imperio ekde 1603 ĝis sia morto.

Falo[redakti | redakti fonton]

Otomana miniaturo pri la sieĝo al Szigetvár montranta Otomanajn trupojn kaj Tatarojn kiel avangardon.

Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana Imperio militis oriente kontraŭ Persio, ekzemple dum la Otomana-safavida milito (1635–1636), norde kontraŭ Rusia Imperio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo de Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute evidenta. La kostoj de milito malbonigis la ekonomian situacion, kaj krome la malkovro fare de portugaloj de alternativa komercvojo al Sudorienta Azio jam dum la 16-a jarcento estis rompinta la monopolon kiun ĝis tiam havis la Otomana Imperio.[24]

Dum la 16-a jarcento estis okazintaj militoj kontraŭ Venecio, Aŭstrio kaj Persio. Murado la 4-a rekuperis Irakon en 1639.[25] La Sultanlando de Virinoj (1533–1656) estis periodo en kiu la patrinoj de la junaj sultanoj plenumis la povon je la konto de siaj filoj. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn, sed jam estis rivala povo kiu bremsis la kapablojn de la sultanoj.

Post la Batalo de Vieno en 1683 kaj de Senta en 1697 la imperio perdis teritoriojn en Balkanio kaj tio markis ties ekdekadencon.[26] Sekvis perdoj dum la 18-a jarcento en Balkanio kaj Nordafriko, dum en la kerno de la imperio okazis gravaj modernigaj reformoj. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ (respektive en Eŭropo) komencis definitive disfali. La Serba revolucio (1804–1815) markis la komencon de erao de nacia stariĝo en Balkanio; sekvis milito en Grekio, la perdo de Alĝerio, kiun akiris francoj, kiuj krome pliigis sian influon en Egipto. La Krimea milito (1853–1856) estis parto de longdaŭra disputo inter la ĉefaj eŭropaj potencoj por gajni influon super teritorioj de la dekadenca Otomana Imperio. La Rusa-turka milito (1877–1878) finis per rusa venko, kio rezultis en gravaj otomanaj perdoj en Balkanio.

Malfermo de la Otomana parlamento, 1876.

Respubliken[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mustafa Kemal Atatürk.

Komence de la 20-a jarcento la imperio estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana Imperio partoprenis en la Unua Mondmilito flanke de la Centraj potencoj. La milita malvenko kaj armistico de Mudros ne tuj kaŭzis la falon de la Otomana Imperio, kies sultano Mehmed la 5-a dum pluaj kvar jaroj restis entroniĝinta dum la imperio estis okupita de aliancanoj kaj la neturkaj popoloj premis por sendependiĝo. Kiam la aliancanoj prezentis al la turka delegitaro la kondiĉojn de la Traktato de Sèvres (aŭgusto de 1920), tiuj jam estis plenumitaj fakte: maje de 1919 grekoj okupis Smirnon kaj grandan parton de la egea marbordo de Turkio, kie loĝis nombraj grekoj, kaj ĉefe inter ili la grekoj de la Ponta Montaro; armenoj fidis promeson de usona prezidento Wilson havi propran teritorion por propra respubliko tie kie ili loĝadis dum jarcentoj kaj konsistigis la etna plimulto; kaj sude britoj kaj francoj distribuis al si la teritoriojn de la arabaj landoj (traktato de Sykes-Picot 1916): la otomana delegitaro subskribis la traktaton, sed en Turkio eksplodis naci-liberiga movado ĉefe ĉirkaŭ Mustafa Kemal Atatürk, kiu jam en 1919 faris alvokon al rezistado.

Atatürk en 1918, Komandanto de la Yıldırım Armegrupo kaj Honora Adjunkto de la Sultano.

Kiam februare de 1920 la aliancanoj nuligis la parlamenton de Istanbulo, Kemal Atatürk alvokis en Ankaro nacian asembleon, kiu malakceptis la Traktaton de Sèvres kaj dum du jaroj deklaris militon en diversaj frontoj. Kontraŭ Francio en Kilikio ĝis la traktato de Ankaro de oktobro de 1921, per kiu turkoj reprenis la regionon kaj agnoskis la francan regadon de Sirio kaj Libano. Kontraŭ armenoj, kie rekuperis eĉ la teritoriojn perditajn en 1878 (traktato de Kars, oktobro de 1921) kaj dispartigis kun Sovetunio la areon. Kontraŭ grekoj, el kiuj rekuperis la areon de Smirno (el kiu la grekoj estis forpelitaj) post terura milito finita en septembro de 1922. La konferenco de Lausanne (novembro de 1922) nuligis la decidojn de la Traktato de Sèvres kaj per nova traktato (julio de 1923) oni agnoskis la teritoriojn rekuperitajn de Turkio, kiu agnoskis la novajn reĝimojn de Sirio kaj Irako kaj akceptis senmilitistigon de la markoloj.[27]

En la jaro 1923 estis proklamita la Turka respubliko. La falo de la imperio vekis la nacian turkan senton. Eksaj militistoj kuniĝis ĉirkaŭ la marŝalo Kemal Atatürk, kiu forpelis eŭropanojn el Anatolio kaj fariĝis la estro de la registaro, igante la sultanecon simplan honoran rolon. En 1922, li aboliciis la otomanan imperion kaj fondis en 1923 sur la restanta teritorio de Anatolio kaj orienta Trakio) la modernan Turkion aŭ respublikon Turkio, sukcesinto de la otomana imperio. En la 3a de Marto 1924 li neniigis la kalifecon, lastan restaĵon de imperiaj institucioj.[28]

Historiografia debato pri la Otomana ŝtato[redakti | redakti fonton]

Etendo de la Bizanca Imperio en 1180, sur kiu estos la kerno de la posta Otomana Imperio.

Kelkaj historiistoj kiel la brita historiisto Edward Gibbon kaj la greka historiisto Dimitri Kicikis argumentis, ke post la falo de Konstantinopolo, la Otomana ŝtato ekhavis kaj uzis la maŝinaron de la ĝistiama Bizanca (Romia) ŝtato kaj ke esence, la Otomana Imperio estis pluigo de la Orienta Romia Imperio sub turka islama masko.[29] La grek-devena usona historiisto Speros Vryonis verkis, ke la Otomana ŝtato estis centrita al "Bizanca-Balkana bazo kun tegado de Turka lingvo kaj Islama religio".[30] La usona historiisto Heath Lowry kaj Kicikis asertas, ke la frua Otomana ŝtato estis predanta konfederacio malferma kaj al Bizancaj kristanoj kaj al Turkaj islamanoj, kies ĉefa celo estis atingi kaj militakiron kaj sklavojn, pli ol etendi Islamon, kaj ke nur poste Islamo iĝis la ĉefa karaktero de la imperio.[31][32][33] Aliaj historiistoj sekvis la vojon de la aŭstria historiisto Paul Wittek kiu emfazis la islaman karakteron de la frua Otomana ŝtato, konsiderante la Otomanan ŝtaton kiel "ĝihada ŝtato" dediĉita al la etendo de la Islama mondo.[30] Multaj historiistoj estritaj en 1937 de la turka historiisto Mehmet Fuat Köprülü ĉampionis la Ghazi-tezon laŭ kiu ili rigardis la fruan Otomanan ŝtaton kiel pluigo de la vivostilo de la nomadaj Tjurkaj triboj kiuj estis venintaj el Orienta Azio ĝis Anatolio tra Centra Azio kaj Mezoriento je multe pli granda skalo. Ili argumentis, ke la plej gravaj kulturaj influoj al la Otomana ŝtato venis el Persio.[34]

La brita historiisto Norman Stone sugestis multajn pluigojn inter la Orienta Romia Imperio kaj la Otomana Imperio kiel ekzemple la imposto zeugarion de Bizanco konvertita en la Otomana imposto Resm-i çift, la terposeda sistemo pronoia kiu ligis la kvanton de posedita tero kun la persona kapablo elteni kavalerion laŭ la Otomana sistemo timar, kaj la Otomana mezursistemo de tero nome dönüm kiel la sama kiel la Bizanca stremma. Stone indikis ankaŭ, ke spite la fakton ke la Sunaisma Islamo estis la ŝtata religio, la Orienta Ortodoksa Eklezio estis subtenita kaj kontrolita de la Otomana ŝtato, kaj akceptita kiel la plej granda terposedanto en la Otomana Imperio. Spite la similaĵojn, Stone argumentis, ke ŝlosila diferenco estis ke la tero garantiita laŭ la sistemo timar ne estis hereda dekomence. Eĉ post la tero garantiita laŭ la sistemo timar ekestis heredebla, la terposedo en la Otomana Imperio restis tre nesekura, kaj la sultano povis fari kaj certe faris reprenon de teroj ĉiam kiam li deziris. Stone argumentis ke tiu necerteco en la terposeda rajto tre malkuraĝigis timar-ulojn serĉi longdaŭran disvolvigon de siaj ricevitaj teroj, kaj anstatataŭe ili adoptis strategion de mallongdaŭra ekspluatado, kio finfine havis damaĝajn efikojn sur la Otomana ekonomio.[35]

Plej el la Otomanaj Sultanoj aliĝis al Sufiismo kaj sekvis Sufiismajn ordenojn, kaj kredis, ke Sufiismo estas la ĝusta vojo por atingi Dion.[36] Ĉar la aferoj de jurisprudenco kaj ŝario estis ŝtataj aferoj, la ŝtat-sponsorita Sufiisma religia dominado enpoviĝis. Ne-sufiismaj islamanoj kaj araboj estis neglektitaj kaj ne ricevis pozicion en la Hejaz.[37]

Regado[redakti | redakti fonton]

Ambasadoroj en la Palaco de Topkapi.

Antaŭ la reformoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, la ŝtata organizado de la Otomana Imperio estis sistemo kun du ĉefaj dimensioj, nome la militista administracio, kaj la civila administracio. La Sultano estis en la plej alta pozicio en la sistemo. La civila sistemo estis bazita sur lokaj administraciaj unuoj bazitaj sur la regionaj karakteroj. La ŝtato havis kontrolon super la pastraro. Kelkaj antaŭ-islamaj tjurkaj tradicioj kiuj estis survivintaj al la adoptado de administraciaj kaj juraj praktikoj el Islama Irano restis gravaj en la Otomanaj administraciaj etosoj.[38] Laŭ la Otomana kompreno, la ŝtata ĉefa respondeco estis defendi kaj etendi la landon de islamanoj kaj certigi sekurecon kaj harmonion ene de ties limoj en la dominanta kuntekston de ortodoksa islama praktiko kaj dinastia suvereneco.[39]

La Otomana Imperio, aŭ kiel dinastia institucio, nome Dinastio de Osmanidoj, estis senprecedenca kaj senegala en la Islama mondo pro sia grando kaj daŭrado.[40] En Eŭropo, nur la Dinastio de Habsburgoj havis similan nerompitan linion de suverenoj (reĝoj/imperiestroj) el la sama familio kiu regis tiom dumlonge, kaj dum la sama periodo, inter la 13-a kaj komenco de la 20a jarcentoj. La Otomana dinastio estis de tjurka deveno. En dek unu okazoj, la sultano estis elpostenigita (anstataŭita de alia sultano de la Osmanida dinastio, kiu estis frato, filo aŭ nevo de la ĝistiama sultano) ĉar li estis perceptita de siaj malamikoj kiel minaco al la ŝtato. Estis nur du klopodoj en la Otomana historio por renversi la regadon de la Osmanida dinastio, ambaŭ malsukcesaj, kio sugestas politikan sistemon kiu dum etenda periodo kapablis kontroli siajn revoluciojn sen nenecesa nestabileco.[39] Tiel, la lasta Otomana sultano Mehmed la 6-a (r. 1918–1922) estis rekta patrolinia (maskla-linia) descendanto de la unua Otomana sultano Osman la 1-a (m. 1323/4), kio estis senparalela kaj en Eŭropo (ekz., la maskla linio de la Dinastio de Habsburgoj malaperis en 1740) kaj en la Islama mondo. La unuaranga celo de la Imperia "Harem" estis sekurigi la naskon de masklaj heredontoj por la Otomana trono kaj sekurigi la pluigon de la rekta patralinia (maskla-linia) povo de la Otomanaj sultanoj en la estontaj generacioj.

Ene de Harem, la privata rezidejo de la sultano en la Palaco de Topkapi.

La plej alta pozicio en Islamo, nome kalifeco, estis postulita de sultanoj starte ĉe Murad la 1-a,[41] kio estis establita kiel Otomana Kaliflando. La Otomana sultano, nome pâdişâh aŭ "senjoro de reĝoj", servis kiel la nura reganto de la Imperio kaj estis konsiderata kiel la personigo de ties regado, kvankam li mem ne ĉiam plenumis la kompletan kontrolon. La Imperia Haremo estis unu el la plej gravaj povoj de la Otomana kortego. Ĝi estis regata de la Valida Sultanino. Foje, la Valida Sultanino engaĝiĝis en ŝtata politiko. Foje, la virinoj de la Haremo efektive kontrolis la ŝtaton en tio kio estis terminigtita kiel "Sultanlando de la Virinoj". Novaj sultanoj estis elektitaj plej ofte inter la filoj de la antaŭa sultano. La forta eduksistemo de la palaca lernejo estis direktita al la eliminado de netaŭgaj eblaj heredantoj establante apogon inter la reg-elito por specifa sukcedanto. La palacaj lernejoj, kiuj edukis ankaŭ la estontajn administraciantojn de la ŝtato, ne estis unusola vojo. Unuarange, la Madrasa (Medrese) estis destinita por la islamanoj, kaj kleraj fakuloj kaj ŝtatfunkciuloj laŭ la islama tradicio. La financa pezo de la Medrese estis subtenita per vakifoj, kio permesis, ke la infanoj de malriĉaj familioj povu veni al pli altaj sociaj niveloj kaj enspezoj.[42] La dua vojo estis senpaga internulejo por kristanoj, nome Enderûn,[43] kiu rekrutigis 3 000 studentojn jare el kristanaj knaboj inter ok kaj du dek jaroj el ĉiu kvardeka familio inter la komunumoj setlitaj en Rumelio aŭ Balkanio, procezo konata kiel Devŝirme (Devşirme).[44]

Kvankam la sultano estis la suprema monarko, la politika kaj plenuma aŭtoritato de la sultano estis delegita. La politiko de la ŝtato havis nombrajn konsilistojn kaj ministrojn arigitajn ĉirkaŭ konsilantaro konata kiel Divano. La Divano, en ka jaroj kiam la Otomana ŝtato estis ankoraŭ bejlik, estis komponita de la plejaĝuloj de la tribo. Ties kompono estis poste modifita por inkludi militoficirojn kaj lokelitulojn (kiel religiaj kaj politikaj konsilistoj). Pli post, starte en 1320, Granda Veziro estis nomumita por ricevi kelkajn el la respondecoj de la sultano. La Granda Veziro havis konsiderindan sendependecon el la sultano kaj preskaŭ senlimajn povojn por nomumado, demiziado, kaj superrigardo. Dekomence ĉe la fino de la 16-a jarcento, sultanoj retiriĝis el politiko kaj la Granda Veziro iĝis de facto la ŝtatestro.[45]

Jusuf Zija Paŝao, Otomana ambasadoro en Usono, en Vaŝingtono, 1913.

Laŭlonge de la Otomana historio, estis multaj okazoj en kiuj lokaj guberniestroj agadis sendepende, kaj eĉ opozicie al la reganto. Post la Revolucio de la Junaj Turkoj de 1908, la Otomana ŝtato iĝis konstitucia monarkio. La sultano ne plu havis plenumajn povojn. Oni formis parlamenton, kun reprezentantoj elektitaj el la provincoj. Tiuj reprezentantoj formis la Imperian Registaron de la Otomana Imperio. Tiu eklektikisma administracio estis evidenta eĉ en la diplomatia korespondado de la Imperio, kiu estis dekomence redaktata en la Greka lingvo okcidenten.[46]

Tughra estis kaligrafiaj monogramoj, aŭ subskriboj, de la Otomanaj Sultanoj, el kiuj estis 35. Ĉizitaj sur la sultanaj sigeloj, ili portis la nomojn de la Sultano kaj de lia patro. La aserto kaj preĝo, "ĉiam venka", estis preskaŭ ĉiam inkludita. La plej frua apartenis al Orhan Gazi. La ornata stiligita Tughra konsistis el fako de la Otoman-Turka kaligrafio.

Juro[redakti | redakti fonton]

La Otomana jura sistemo akceptis la religian juron super siaj subuloj. Samtempe la Kanun, dinastia juro, kunekzistis kun la religia juro aŭ Ŝario.[47][48] La Otomana Imperio estis ĉiam organizita ĉirkaŭ sistemo de loka jurisprudenco. Laŭleĝa administracio en la Otomana Imperio estis parto de pli granda skemo de ekvilibro inter centra kaj loka aŭtoritatoj.[49] Otomana povo elturniĝis baze sur la administrado de la terposedo, kio lasis spacon por ke la loka aŭtoritato disvolvigu la necesojn de la loka millet.[49] La jurisdikcia komplekseco de la Otomana Imperio celis permesi la integradon de kulture kaj religie diferencaj grupoj.[49] La Otomana sistemo havis tri tribunalajn sistemojn: unua por islamanoj, dua por ne-islamanoj, kiu konsistis en nomumado de judoj kaj kristanoj por regadi super siaj respektivaj religiaj komunumoj, kaj tria la "komerca tribunalo". La tuta sistemo estis regulita el supre pere de la administracia Kanun, t.e., leĝoj, sistemo bazita sur la Tjurkaj Zassa kaj Töre, kiuj disvolviĝis en antaŭislama epoko.

Otomana juĝo, 1877.

Tiuj tribunalaj kategorioj ne estis tamen tute ekskludaj; por ekzemplo, la islaman tribunaloj, kiuj estis la unuarangaj tribunaloj de la Imperio, povis esti uzataj ankaŭ por peri komercan konflikton aŭ disputojn inter plendantoj de diferencaj religioj, kaj judoj kaj kristanoj ofte turnis sin al ili por klopodi ricevi pli favoran traktadon pri difinita afero. La Otomana ŝtato tendencis ne interveni ĉe la religiaj juraj sistemoj de neislamanoj, spite la fakton laŭleĝe havi voĉon pere de la lokaj guberniestroj. La Islama jura sistemo de la Ŝario estis disvolvigitaj el kombino de Korano; Hadīth, aŭ parolo de la profeto Muhammad; iĥma, aŭ konsento de la membroj de la islama komunumo; kiĝa, sistemo de analogia raciigo el pli fruaj antaŭaĵoj; kaj lokaj kutimoj. Ambaŭ sistemoj estis instruitaj en la jurlenejoj de la Imperio, kiuj estis en Istanbulo kaj Bursa.

Malfeliĉa edzino plendas antaŭ la Kadio pro la impotenteco de sia edzo priskribita en Otomana miniaturo.

La Otomana Islama jursistemo estis diference formita el tradiciaj eŭropaj tribunaloj. Prezide super islamaj tribunaloj estis Qadi [kadio]], aŭ juĝisto. Ekde la fermo de la ijtihad, aŭ Pordo de Interpretado, la kadioj tra la tuta Otomana Imperio fokusis malpli al juraj precedencoj, kaj plie al lokaj kutimoj kaj tradicioj en la areoj kiujn ili administris.[49] Tamen, al la Otomana juĝsistemo mankis apelacia strukturo, konduke al jurisdikciaj kazostrategioj en kiuj plendantoj povis porti siajn disputojn el unu tribunalo al alia ĝis oni atingus decidon en sia favoro.

Fine de la 19-a jarcento, la Otomana jursistemo trapasis gravan reformon. Tiu procezo de jura modernigo startis per la Edikto de Gülhane de 1839.[50] Tiuj reformoj estis la "justaj kaj publikaj juĝoj de ĉiuj akuzitoj senkonsidere al religio", la kreado de sistemo de "separataj kompetencoj, religia kaj civila", kaj la validigo de atestoj al neislamanoj.[51] Oni aprobis ankaŭ specifajn terposedajn kodojn (1858), civilajn kodojn (1869–1876), kaj kodon de civila proceduro.[51]

Tiu reformoj estis klare bazitaj sur la francaj modeloj, kiel indikis la adoptado de tri-nivela juĝsistemo. Referencata kiel Nizamiye, tiu sistemo estis etendita al la loka magistra nivelo per la fina promulgado de la Mecelle, nome civila kodo kiu regulis geedzecon, divorcon, alimenton, testamenton, kaj aliajn aferojn de persona statuso.[51] Kiel klopodo klarigi la dividon de juĝaj kompetencoj, administracia konsilio establis, ke religiaj aferoj devas esti traktitaj de religiaj tribunaloj, kaj statutaj aferoj devas esti traktitaj de "Nizamiye" tribunaloj.[51]

Armeo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Otomana armeo.
Otomanaj sipajoj batale, svingante la duonlunan standardon (fare de Józef Brandt).
Selim la 3-a prezidanta la paradon de sia nova armeo, nome Nizam-i Djedid (trupoj de la Nova Ordo), en 1793.
Otomanaj pilotoj komence de 1912.

La unua militista unuo de la Otomana Ŝtato estis armeo kiu estis organizita de Osman la 1-a el la tribanoj kiuj loĝis ĉe la montetoj de nordokcidenta Anatolio fine de la 13-a jarcento. La militista sistemo iĝis pli kompleksa organizaĵo dum la antaŭeniro de la imperio. La Otomana armeo estis kompleksa sistemo de rekrutado kaj feŭdo-donado. La ĉefa kerno de la Otomana armeo estis komponita de Janiĉaroj, Sipajoj, Akıncı kaj militista bando "Mehterân". La Otomana armeo estis iam inter la plej antaŭenigitaj batalfortoj en la mondo, estante unu el la unuaj kiuj uzis amplekse muskedojn kaj kanonojn. La Otomanaj Turkoj ekuzis falkonetojn, kiuj estis mallongaj sed larĝaj kanonoj, dum la Sieĝo de Konstantinopolo de 1422. La Otomana kavalerio dependis el la rapideco kaj movokapablo pli ol el la pezaj armuroj, kaj uzis pafarkojn kaj mallongajn glavojn rajdante sur rapidaj Turkmenaj kaj Arabaj ĉevaloj (prauloj de pursangulaj kurĉevaloj),[52][53] kaj ofte aplikis taktikojn similajn al tiuj de la Mongola Imperio, kiel ŝajnigante retiriĝon dum fakte ĉirkaŭis la malamikajn fortojn ene de duonlun-forma formacio kaj poste farante la realan atakon. La Otomana armeo plue estis efika batalforto laŭlonge de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj,[54] kaj falis antaŭ la eŭropaj rivaloj de la imperio dum longa pacperiodo el 1740 ĝis 1768.[11]

La modernigo de la Otomana Imperio en la 19-a jarcento startis ĉe la armeo. En 1826 Sultano Mahmudo la 2-a abolis la korpuson de Janiĉaroj kaj establis la modernan Otomanan armeon. Li nomis ilin Nizam-ı Cedid (Nova Ordo). La Otomana armeo estis ankaŭ la unua institucio kiu dungis eksterlandajn fakulojn kaj sendis siajn oficirojn por trejnado en okcidentaj eŭropaj landoj. Tiukadre, la movado de la Junaj Turkoj startis kiam tiuj relative junaj kaj ĵus trejnita homoj revenis kun sia edukado.

La Otomana Ŝiparo vaste kontribuis al la etendo de la imperiaj teritorioj en la eŭropa kontinento. Ĝi iniciatis la konkeron de Nordafriko, per la aldono de Alĝerio kaj Egipto al la Otomana Imperio en 1517. Starte per la perdo de Grekio en 1821 kaj de Alĝerio en 1830, Otomana ŝiparpovo kaj kontrolo super la imperiaj distantaj transmaraj teritorioj ekmalpliiĝis. Sultano Abdulaziz (regis en 1861–1876) klopodis reestabli fortan Otomanan ŝiparon, konstruante la plej grandan floton post tiuj de Britio kaj Francio. La ŝipkonstruejo de Barrow, Anglio, konstruis sian unuan submarŝipon en 1886 por la Otomana Imperio.[55]

Germana poŝtkarto priskribanta la Otomanan Ŝiparon ĉe la Ora Korno en la fruaj stadioj de la Unua Mondmilito. Supre maldekstre estas portreto de Sultano Mehmed la 5-a.

Tamen, la malforta otomana ekonomio ne povis elteni la forton de la floto dumlonge. Sultano Abdulhamid la 2-a malfidis el la admiraloj kiuj estis ĉe la reformisto Midhat Paŝa kaj plendis, ke la granda kaj multekosta ŝiparo estis neutila kontraŭ la rusoj en la Rus-Turka Milito. Li lasis plej el la floto ene de la Ora Korno, kie la ŝipoj dekadencis dum la venontaj 30 jaroj. Post la revolucio de la Junaj Turkoj en 1908, la Komitato de Unueco kaj Progreso klopodis disvolvigi fortan Otomanan ŝiparforton. La "Otomana Ŝiparmea Fondaĵo" estis establita en 1910 por aĉeti novajn ŝipojn pere de publikaj donacoj.

La establado de Otomana Aerforto datas reen el inter Junio 1909 kaj Julio 1911.[56][57] La Otomana Imperio ekpreparis siajn unuajn pilotojn kaj aviadilojn, kaj per la fondo de la Aviadlernejo (Tayyare Mektebi) en Yeşilköy, distrikto Bakırköy, la 3an de Julio 1912, la imperio ekpreparis siajn proprajn flugoficirojn. La fondo de la Aviadlernejo akcelis la progreson de la militaviada programo, pliigis la nombron de enlistigitaj personoj ene de ĝi, kaj havigis al la novaj pilotoj aktivan rolon en la Otomanaj Armeo kaj Ŝiparmeo. En Majo 1913, la unua specializita Rekognoska Trejnprogramo en la mondo estis startigita de la Aviadlernejo, kaj la unua aparta rekognoska divizio estis establita. En Junio 1914 nova militakademio, nome Ŝipaviadlernejo (Bahriye Tayyare Mektebi) estis fondita. Je la eksplodo de la Unua Mondmilito, la moderniga procezo abrupte haltiĝis. La Otomanaj aviadrotoj luktis je multaj frontoj dum la Unua Mondmilito, el Galicio okcidente ĝis Kaŭkazo orienten kaj Jemeno suden.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Priskribo de nargileejo en Libano, Otomana Imperio.

La Otomanoj absorbis kelkajn el la tradicioj, arto, kaj institucioj de kulturoj de la regionoj kiujn ili konkeris kaj aldonis novajn dimensiojn al ili. Nombraj tradicioj kaj kulturaj trajton de antaŭaj imperioj (en kampoj kiel arkitekturo, kuirarto, muziko, distrado, kaj registaro) estis adoptitaj de la Otomanaj Turkoj, kiuj disvolvigis ilin en novaj formoj, rezulte en nova kaj distinga Otomana kultura identeco. Kvankam la hegemonia literatura lingvo de la Otomana Imperio estis la turka, la persa estis la preferita vehiklo por la projekcio de imperia bildo.[58]

Sklaveco estis parto de la Otomana socio,[59] kaj plej sklavoj estis uzitaj kiel hejmaj servistoj. Agrikultura sklaveco, kiel tiu kiu estis disvastigita en Ameriko, estis relative rara. Malkiel ĉe la sistemoj de personposeda sklaveco, sklavoj sub Islama juro ne estis konsiderata kiel movebla propraĵo, kaj la infanoj de sklavinoj naskiĝis laŭleĝe liberaj. Sklavinoj estis ankoraŭ vendataj en la imperio tiom malfrue kiom ĝis 1908.[60] Dum la 19-a jarcento la Imperio sunferis premojn el landoj de Okcidenta Eŭropo por eksterleĝigi tiun praktikon. Politikoj disvolvigitaj de kelkaj sultanoj laŭlonge de la 19-a jarcento klopodis limigi la Otomanan sklavkomercon, sed sklaveco havis jarcentojn de religiaj subteno kaj sankcioj kaj tial sklaveco neniam estis abolita en la Imperio.[61]

Ornama kahelo, ĉirkaŭ 1578, ceramiko de Iznik, en la kolekto de la Metropolitan Museum of Art.[62]

Pestoj restis tre grava malfacilaĵo por la Otomana socio ĝis la dua kvarono de la 19-a jarcento. "Inter 1701 kaj 1750, 37 grandaj kaj pli malgrandaj pestaj epidemioj estis registritaj en Istanbulo, kaj 31 inter 1751 kaj 1801."[63]

Otomanoj adoptis la persajn burokratajn tradiciojn kaj kulturon. La sultanoj faris ankaŭ gravan kontribuon al la disvolvigo de Persa literaturo.[64]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

LA du ĉefaj branĉoj de Otomana verkita literaturo estas poezio kaj prozo. Poezio estis pro multo la hegemonia tendenco. Ĝis la 19-a jarcento, la Otomana prozo ne enhavis ekzemplojn de fikcio: ne estis similaĵojn ekzemple de la eŭropaj kavaliraj libroj, romanoj aŭ novelon. Analogaj ĝenroj ja ekzistis, tamen, kaj en turka popolliteraturo kaj en Divana poezio.

La poetoj de la literatura Divano ne adoptis sendependajn filozofiojn, sed pli bone klopodis esprimi la samajn ideojn, sed per diferencaj manieroj. La grandeco de la poeto eliras el sia majstreco malkaŝante originalajn kaj belegajn formojn de la skribita esprimo. Dekomence bazita sur du fremdaj literaturaj tradicioj, nome la araba kaj la persa, la literaturo laŭgrade ekĉesis esti simpla imitanta, kaj ekatingis naciajn karakterojn proprajn de la Otomana Imperio.

Ĝis iu punkto, la ĝenrisma turka literaturo kiu survivis ĝis nuntempe respegulas la influon de Islamo kaj de la nova vivstilo kaj la strukturon de la tradicia literaturo de Centrazio post la adopto de Islamo. La ĝenrisma turka literaturo enhavas sennomajn verkojn de poetoj menestrelaj kaj minstrelaj kaj la literaturon de influo sufia de Tekke (ripozejoj mistiko-religiaj de la religiordenoj sufiaj). Yunus Emre, kiu vivis en la dua duono de la 13-a jarcento kaj komenco de la 14-a jarcento, estis aŭtoro kiu markis epokon, poeto kaj sufia majstro (mistika filozofo) fakulo en la tri tendencoj de la ĝenrisma turka literaturo kaj en la poezio de la Literaturo Divano. Gravuloj de tiu poezia literaturo de tiu periodo estis Karacaoğlan, Atik Ömer, Erzurumlu Emrah kaj Kayserili Seyrani.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Otomana kuirarto.

La kuirarto de la Otomana Imperio estas la tipa gastronomio de la Otomana Imperio, kiu ekde la 15-a jarcento disvastiĝis tra tri kontinentoj (Eŭropo, Azio kaj Afriko) kaj vivis plej bone dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la 1920-aj jaroj la Otomana Imperio malaperis kaj estis anstataŭita de la Respubliko Turkio. Oni konsideras, ke otomana kuirarto estas antaŭulo de la nuntempa kuirarto de Turkio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Empire ottoman (La otomana imperio), Yves Ternon (historiisto pri genocidoj), eldonejo du Félin.
  • Histoire de la Turquie (Historio de Turkio), Ibrahim Tabet, L'A.
  • Halil Inalcik kaj Donald Quataert, An economic and social history of the Ottoman empire: 1300-1914 (Ekonomia kaj socia historio de la otomana imperio), Kembriĝo, Cambridge University Press, 1994
  • Dimitri Kitsikis, L'Empire ottoman (La otomana imperio), Presses universitaires de France, 3-a eldono,1994
  • Robert Mantran, Histoire de l'empire ottoman (Historio de la otomana imperio), eld. Fayard, 1989
  • Jean-Paul Roŭ, Histoire des Turcs (Historio de la Turkoj), eld. Fayard, 2000
  • Stanford Jay Shaw, History of the Ottoman Empire and Modern Turkey (Historio de la otomana imperio kaj moderna Turkio), duvoluma, Cambridge University Press, 1976-1977.
  • Studies in Ottoman and Turkish History: A Life with the Ottomans (Studoj en la otomana kaj turka historioj: vivo ĉe la otomanoj), Istanbul, Isis Press, 2000
  • Paul Dumont kaj François Georgeon, Vivre ensemble dans l’Empire ottoman. Sociabilités et relations intercommunautaires. XVIIIe-XIXe siècles (Vivi kune en la otomana imperio. Sociaĵoj kaj rilatoj interkomunumaj. 18-a - 19-a jarcentoj), eld. L'Harmattan 1997
  • Edward J. Erickson (leŭtenanto-kolonelo), The Sultan's Army: A History of the Ottoman Military, 1300-1923 (La armeo de la sultano: historio de la otomana militistaro, 1300-1923), Londono, Routledge, 2006
  • Daniel Goffman, The Ottoman empire and early modern Europe (La otomana imperio kaj frua moderna Eŭropo), Cambridge University Press, 2002
  • Bernard Lewis, Istanbul et la civilisation ottomane (Istanbulo kaj la otomana civilizo), eld. Jean-Claude Lattès, 1990
  • Nicolas Vatin kaj Gilles Veinstein, Le Sérail ébranlé. Essai sur les morts, dépositions et avènements des sultans ottomans (XIVe-XIXe siècles), eldd. Fayard, 2003
  • Nicolas Vatin kaj Gilles Veinstein, Insularités ottomanes, Maisonneuve et Larose / Institut français d’études anatoliennes, 2004
  • Robert Mantran, Histoire d'Istanbul (Historio de Istanbulo)', éd. Fayard, 1996
  • Gilles Veinstein, Les Ottomans et la mort. Permanences & mutations (La otomanoj kaj la morto), Brill, Leyde, 1996

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sublima Otomana Ŝtato" estis uzita nek en minoritataj lingvoj fare de kristanoj kaj judoj, nek en franca, sed en la plej oftaj okcidentaj lingvoj inter kleraj fine de la Otomana Imperio. Minoritataj lingvoj kiuj uzas la saman nomon kiel en franca estas jenaj:
    • En armena Օսմանյան տերութիւն (Osmanean Têrut´iwn, kun la signifo "Otomana Aŭtoritato/Registaro"), Օսմանյան պետութիւն (Osmanean Petut‘iwn, kun la signifo "Otomana Ŝtato"), kaj Օսմանյան կայսրություն (Osmanean Kaysrut, kun la signifo "Otomana Imperio")
    • bulgare Османска империя (Otomanskata Imperiya), kaj Отоманска империя estas arkaika versio. Gramatika artikolo formas: Османската империя kaj Османска империя were synonymous
    • greke Оθωμανική Επικράτεια (Othōmanikē Epikrateia) kaj Оθωμανική Αυτοκρατορία (Othōmanikē Avtokratoria)
    • En ladino "Imperio otomano"
  2. Strauss, Johann. (2010) “A Constitution for a Multilingual Empire: Translations of the Kanun-ı Esasi and Other Official Texts into Minority Languages”, The First Ottoman Experiment in Democracy. Würzburg: Orient-Institut Istanbul, p. 21–51. (info page on book en Marten-Lutera Universitato) // CITED: p. 36 (PDF p. 38/338).
  3. La Otomana dinastio tenis ankaŭ la titolon "kalifo" el la Otomana venko super la Mamluka Sultanlando de Kairo en la Batalo de Ridanija en 1517 ĝis la abolo de la Kaliflando fare de la Turka Respubliko en 1924.
  4. A ́goston, Ga ́bor; Masters, Bruce Alan (2008). Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing, NY. p. 444. ISBN 978-0-8160-6259-1. "Osman was simply one among a number Turkoman tribal leaders operating in the Sakarya region."
  5. "Osman I". Encyclopedia Britannica. Osman I, also called Osman Gazi, (born c. 1258—died 1324 or 1326), ruler of a Turkmen principality in northwestern Anatolia who is regarded as the founder of the Ottoman Turkish state.
  6. Finkel, Caroline (13a de Februaro 2006). Osman's Dream: The Story of the Ottoman Empire, 1300–1923. Basic Books. pp. 2, 7. ISBN 978-0-465-02396-7.
  7. Quataert, Donald (2005). The Ottoman Empire, 1700–1922 (2a eld.). Cambridge University Press. p. 4. ISBN 978-0-521-83910-5.
  8. "Ottoman Empire". Oxford Islamic Studies Online. 6a de Majo 2008. Alirita la 26an de Aŭgusto 2010.
  9. Hathaway, Jane. (2008) The Arab Lands under Ottoman Rule, 1516–1800. Pearson Education Ltd.. ISBN 978-0-582-41899-8. “historians of the Ottoman Empire have rejected the narrative of decline in favor of one of crisis and adaptation”.
    • Tezcan, Baki. (2010) The Second Ottoman Empire: Political and Social Transformation in the Early Modern Period. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-41144-9. “Ottomanist historians have produced several works in the last decades, revising the traditional understanding of this period from various angles, some of which were not even considered as topics of historical inquiry in the mid-twentieth century. Thanks to these works, the conventional narrative of Ottoman history – that in the late sixteenth century the Ottoman Empire entered a prolonged period of decline marked by steadily increasing military decay and institutional corruption – has been discarded.”.
    • Woodhead, Christine. (2011) “Introduction”, Christine Woodhead: The Ottoman World. ISBN 978-0-415-44492-7. “Ottomanist historians have largely jettisoned the notion of a post-1600 'decline'”.
  10. Ágoston, Gábor. (2009) “Introduction”, Encyclopedia of the Ottoman Empire.
    • Faroqhi, Suraiya. (1994) “Crisis and Change, 1590–1699”, An Economic and Social History of the Ottoman Empire, 1300–1914 2. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-57456-3. “In the past fifty years, scholars have frequently tended to view this decreasing participation of the sultan in political life as evidence for "Ottoman decadence", which supposedly began at some time during the second half of the sixteenth century. But recently, more note has been taken of the fact that the Ottoman Empire was still a formidable military and political power throughout the seventeenth century, and that noticeable though limited economic recovery followed the crisis of the years around 1600; after the crisis of the 1683–1699 war, there followed a longer and more decisive economic upswing. Major evidence of decline was not visible before the second half of the eighteenth century.”.
  11. 11,0 11,1 Aksan, Virginia. (2007) Ottoman Wars, 1700–1860: An Empire Besieged. Pearson Education Ltd., p. 130–135. ISBN 978-0-582-30807-7.
  12. Quataert, Donald. (1994) “The Age of Reforms, 1812–1914”, An Economic and Social History of the Ottoman Empire, 1300–1914 2. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-57456-3.
  13. Kermeli, Eugenia (2009) [2008]. "Osman I". En Ágoston, Gábor; Masters, Bruce (eld.). Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing. p. 444. ISBN 978-1-4381-1025-7.
  14. Elsie, Robert (2004). Historical Dictionary of Kosova. Scarecrow Press. pp. 95–96. ISBN 978-0-8108-5309-6.
  15. Ágoston, Gábor; Bruce Alan Masters (2009) [2008]. Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing. p. 363. ISBN 978-1-4381-1025-7.
  16. Stone, Norman (2005). "Turkey in the Russian Mirror". En Mark Erickson, Ljubica Erickson (eld.). Russia War, Peace And Diplomacy: Essays in Honour of John Erickson. Weidenfeld & Nicolson. p. 94. ISBN 978-0-297-84913-1.
  17. Karpat, Kemal H. (1974). The Ottoman state and its place in world history. Leiden: Brill. p. 111. ISBN 978-90-04-03945-2.
  18. Hess, Andrew C. (Januaro 1973). "The Ottoman Conquest of Egypt (1517) and the Beginning of the Sixteenth-Century World War". International Journal of Middle East Studies. 4 (1): 55–76. doi:10.1017/S0020743800027276. JSTOR 162225.
  19. Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650: The Structure of Power. Palgrave Macmillan. p. 50. ISBN 978-0-333-61386-3.
  20. Thompson, Bard (1996). Humanists and Reformers: A History of the Renaissance and Reformation. Wm. B. Eerdmans Publishing. p. 442. ISBN 978-0-8028-6348-5.
  21. Ágoston kaj Alan Masters, Gábor and Bruce (2009). Encyclopedia of the Ottoman Empire. Infobase Publishing. p. 583. ISBN 978-1-4381-1025-7.
  22. Ágoston, Gábor (2009). "Süleyman I". In Ágoston, Gábor; Bruce Masters (eds.). Encyclopedia of the Ottoman Empire. p. 545.
  23. Mansel, Philip (1997). Constantinople: City of the World's Desire, 1453–1924. London: Penguin Books. p. 61. ISBN 978-0-14-026246-9.
  24. Faroqhi, Suraiya (1994). "Crisis and Change, 1590–1699". En İnalcık, Halil; Donald Quataert (eld.). An Economic and Social History of the Ottoman Empire, 1300–1914. 2. Cambridge University Press. pp. 507–508. ISBN 978-0-521-57456-3.
  25. Itzkowitz, Norman (1980), Ottoman Empire and Islamic Tradition, ISBN 9780226388069. p. 73.
  26. Itzkowitz 1980, pp. 83–84.
  27. Julio Gil Pecharromán, “Sèvres. El tratado efímero” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 18.
  28. Hakan Özoğlu (2011). From Caliphate to Secular State: Power Struggle in the Early Turkish Republic. ABC-CLIO. p. 8. ISBN 978-0-313-37957-4.
  29. Norman Stone, "Turkey in the Russian Mirror" pp. 86–100 el Russia War, Peace and Diplomacy eldonita de Mark & Ljubica Erickson, Weidenfeld & Nicolson: London, 2004 pp. 92–93
  30. 30,0 30,1 Stone, pp. 86–100
  31. Heath W. Lowry, The nature of the early Ottoman state (SUNY Press, 2003).
  32. Dariusz Kołodziejczyk, "Khan, caliph, tsar and imperator: the multiple identities of the Ottoman sultan" en Peter Fibiger Bang, kaj Dariusz Kolodziejczyk, eld. Universal Empire: A Comparative Approach to Imperial Culture and Representation in Eurasian History (Cambridge University Press, 2012) pp. 175–193.
  33. Sinan Ed Kuneralp, eld. A Bridge Between Cultures (2006) p. 9.
  34. Ronald C. Jennings, "Some thoughts on the Gazi-thesis." Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 76 (1986): 151–161 online.
  35. Stone, pp. 94–95.
  36. Yılmaz, Hüseyin. (2018-01-08) Caliphate Redefined: The Mystical Turn in Ottoman Political Thought (angle). Princeton University Press. ISBN 978-1-4008-8804-7.
  37. The Uthmani State – Shaykh Nasir al-Fahd – E M A A N L I B R A R Y . C O M ............ ا لسلف ا لصا لح (en-US). Alirita 2020-04-07.
  38. Itzkowitz 1980, p. 38.
  39. 39,0 39,1 Naim Kapucu. (2008) Turkish Public Administration: From Tradition to the Modern Age. USAK Books. ISBN 978-605-4030-01-9.
  40. Black, Antony. (2001) The History of Islamic Political Thought: From the Prophet to the Present. Psychology Press. ISBN 978-0-415-93243-1.
  41. Lambton, Ann. (1995) The Cambridge History of Islam: The Indian sub-continent, South-East Asia, Africa and the Muslim west 2. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-22310-2.
  42. Lewis, Bernard. (1963) Istanbul and the Civilization of the Ottoman Empire. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-1060-8.
  43. (Marto 2010) “The Ottoman Palace School Enderun and the Man with Multiple Talents, Matrakçı Nasuh”, Journal of the Korea Society of Mathematical Education, Series D 14 (1), p. 19–31. 
  44. Karpat, Kemal H.. (1973) Social Change and Politics in Turkey: A Structural-Historical Analysis. Brill. ISBN 978-90-04-03817-2.
  45. Black, Antony (2001). The History of Islamic Political Thought: From the Prophet to the Present. Psychology Press. p. 197. ISBN 978-0-415-93243-1.
  46. Naim Kapucu. (2008) Turkish Public Administration: From Tradition to the Modern Age. USAK Books. ISBN 978-605-4030-01-9.
  47. Balancing Sharia: The Ottoman Kanun. BBC. Arkivita el la originalo je 9a de Oktobro 2013. Alirita 5a de Oktobro 2013.
  48. Washbrook, D. kaj Cohn, H., Law in the Ottoman Empire: Shari'a Law, Dynastic Law, Legal Institutions.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 Benton, Lauren. (3a de Decembro 2001) Law and Colonial Cultures: Legal Regimes in World History, 1400–1900. Cambridge University Press, p. 109–110. ISBN 978-0-521-00926-3.
  50. . Review of "Ottoman Nizamiye Courts. Law and Modernity". Sabancı Üniversitesi.
  51. 51,0 51,1 51,2 51,3 Middle East, p. 223–224. Greenwood Press. Arkivita el la originalo je 25a de Majo 2013.
  52. Milner, Mordaunt. (1990) The Godolphin Arabian: The Story of the Matchem Line. Robert Hale Limited, p. 3–6. ISBN 978-0-85131-476-1.
  53. Wall, John F. Famous Running Horses: Their Forebears and Descendants. ISBN 978-1-163-19167-5.
  54. Murphey, Rhoads. (1999) Ottoman Warfare, 1500–1700. UCL Press.
    • Ágoston, Gábor. (2005) Guns for the Sultan: Military Power and the Weapons Industry in the Ottoman Empire. Cambridge University Press, p. 200–02.
  55. Petition created for submarine name. Arkivita el la originalo je 23a de Aprilo 2008. Alirita 11a de Februaro 2013.
  56. Story of Turkish Aviation. Turkey in the First World War. Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2012. Alirita 6a de Novembro 2011.
  57. Founding. Turkish Air Force. Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro 2011. Alirita 6a de Novembro 2011.
  58. “HISTORIOGRAPHY xiv. THE OTTOMAN EMPIRE”, Iranica.
  59. . Servile Labor in the Ottoman Empire. Michigan State University. Arkivita el la originalo je 11a de Septembro 2009. Alirita 26a de Aŭgusto 2010.
  60. Islam and slavery: Sexual slavery. BBC. Alirita 26a de Aŭgusto 2010.
  61. Syed, Muzaffar Husain (2011). A Concise History of Islam. New Delhi: Vij Books India. p. 97. ISBN 978-93-81411-09-4.
  62. Tile with Floral and Cloud-band Design.
  63. (1998) “Migration into Eighteenth-century 'Greater Istanbul' as Reflected in the Kadi Registers of Eyüp”, Turcica 30, p. 165. doi:10.2143/TURC.30.0.2004296. [rompita ligilo]
  64. Halil İnalcık, "Has-bahçede 'Ayş u Tarab" Arkivigite je 2019-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, İş Bankası Kültür Yayınları (2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.