Sublima Pordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sublima Pordo

Sublima Pordo (turke باب عالی = Bab-ı Ali), ankaŭ Alta Pordo, estis kromnomo de la otomana registaro.

Ĝi deriviĝas de reala pordego tiunoma, kiu situas en Istanbulo proksime de la palaco Topkapi kaj de la rezidejo de la Granda Veziro (ĉefministro), kie laŭ malnova tradicio okazis bonvenigaj ceremonioj de la sultano por eksterlandaj ambasadoroj. Eble ĝi aludas ankaŭ la situon de Istanbulo inter Azio kaj Eŭropo.

La pordo nun utilas kiel administrejo (urbodomo). Ĝiaj koordinatoj estas 41° 0′ 32.3″ N 28° 58′ 24.9″ O / 41.008972 °N, 28.973583 °O / 41.008972; 28.973583 (mapo) Koordinatoj: Parametro: "dim=" estu "dim:"
Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"
Koordinatoj: Parametro: "dim=" estu "dim:"
Koordinatoj: Parametro: "type=" estu "type:"
.