Piri Reis
Piri Reis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | احمد مُحییالدین پیری |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1470 en Galipolo, Rumelia Eyalet, Otomana Imperio |
Morto | 1-an de januaro 1554 (84-jaraĝa) en Kairo, Otomana Provinco Egiptio, Otomana Imperio |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | Osmanida turka • araba |
Ŝtataneco | Otomana Imperio |
Okupo | |
Okupo | geografo oficiro kartografo admiralo |
Verkoj | Mapo de Piri Reis Kitab-ı Bahriye |
Ahmed Muhiddin Piri (1465/70–1553[1]), pli bone konata kiel Piri Reis (turke Pîrî Reis aŭ Hacı Ahmed Muhiddin Pîrî Bej), estis otomana admiralo, geografo, kaj kartografo.
Li estas konata nuntempe pro siaj mapoj kolektitaj en sia Kitab-ı Bahriye (Libro de Navigado), nome libro kiu enhavas detalan informaron pri navigado, same kiel tre akuratajn mapojn (por tiu tempo) kiuj priskribas la gravajn havenojn kaj urbojn de la Mediteranea Maro. Li akiris famon kiel kartografo kiam malgranda parto de la lia unua mondomapo (preparita en 1513) estis malkovrita en 1929 ĉe la Palaco de Topkapi en Istanbulo. Lia mondomapo estas la plej antikva konata Turkia atlaso kiu montras la Novan Mondon, kaj unu el la plej antikvaj mapoj de Ameriko ankoraŭ ekzistantaj ie ajn (la plej antikva konata mapo de Ameriko ankoraŭ ekzistanta estas la mapo desegnita de Juan de la Cosa en 1500). La mapo de Piri Reis centriĝas en Saharo ĉe latitudo de Tropiko de Kankro.[2]
En 1528, Piri Reis desegnis duan mondomapon, el kiu malgranda fragmento (montranta Gronlandon kaj Nordamerikon el Labradoro kaj Novlando norde al Florido, Kubo, Hispaniolo, Jamajko kaj partoj de Centrameriko sude) ankoraŭ survivas. Laŭ sia presita teksto, li estis desegnanta siajn mapojn uzante ĉirkaŭ 20 fremdajn mapojn kaj mondan mapon (arabaj, hispanaj, portugalaj, ĉinaj, hindiaj kaj grekaj) inklude unu el Kristoforo Kolumbo.[3] Li estis ekzekutita en 1553.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-06. Alirita 2017-03-05.
- ↑ Soucek, S. “Islamic Charting in the Mediterranean,” In J. B. Harley kaj D. Woodward, eld.[I] Cartography in the Traditional Islamic and South Asian Societies[/I]. Vol. 2, book 1, 263–272. 1992. Chicago: University of Chicago Press.
- ↑ Trading Territories: Mapping the Early Modern World, Jerry Brotton, Reaktion Books, ISBN 978-1-86189-011-5, p.108
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Soucek, Svat: Piri Reis and Turkish Mapmaking After Columbus: The Khalili Portolan Atlas. Vol. 2 of Studies in the Khalili Collection. London: The Nour Foundation and Azimuth Editions, 1992; New York: The Nour Foundation, Azimuth Editions, and Oxford University Press, 1996.
Eldonoj de Kitab-ı Bahriye
- 1926: Piri Re'îs. Bahrîje. Das türkische Segelhandbuch für das Mittelländische Meer vom Jahre 1521, eld. Paul Kahle, Berlin.
- 1935: Piri Reis Kitabi Bahriye: eser ve yazean hakkinda bir onsozle bir endeks katilmistir, Fevzi Kordoglu, Haydar Alpagot, Fehmi Pekol, (Turk Tarihi Arastirma Korumu yayinlarindan; 2), Istanbul.
- 1988: Piri Reis. Kitab-i bahriye, eld. Ertugrul Zekai Oktel, The Historical research foundation, Istanbul, 1988.
- 2002: Piri Reis. Kitab-i bahriye, T.C. Basbakanlik Denizcilik Mustesarligi. Arastirma, Planlama ve koordinasyon dairesi baskanligi, Ankara. ISBN 9755070966
Mapo de 1513:
- McIntosh, Gregory C.: The Piri Reis Map of 1513. Athens and London: University of Georgia Press, 2000.
- İnan, Afet, The Oldest Map of America, 1954, pp. 28–34 ( reta eldono ĉe .sacred-texts.com); represita kiel: Life and works of Pirî Reis: the oldest map of America, Ankara 1975.
- Kahle, Paul: Die verschollene Kolumbuskarte von 1498 in einer türkischen Weltkarte von 1513. Berlin/Leipzig 1933. germane
- Mesenburg, Peter: Kartometrische Untersuchung und Rekonstruktion der Weltkarte des Piri Re`is (1513). In: Cartographica Helvetica, No. 24 (2001), 3–7. germane
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Piri Reis map Arkivigite je 2013-08-13 per la retarkivo Wayback Machine (Steven Dutch)
- Paul Lunde, 1992, A Muslim History Of The New World Arkivigite je 2013-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Saudi Aramco World
- Piri Reis: A Genius 16th-Century Ottoman Cartographer and Navigator Arkivigite je 2013-09-17 per la retarkivo Wayback Machine - MuslimHeritage.com
- The Maps of Piri Reis, The Public Domain Review