Piri Reis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piri Reis
Persona informo
Naskonomo احمد مُحیی‌الدین پیری
Naskiĝo 1-an de januaro 1470 (1470-01-01)
en Karaman
Morto 1-an de januaro 1554 (1554-01-01) (84-jaraĝa)
en Kairo
Mortokialo senkapigo
Lingvoj Osmanida turkaaraba
Ŝtataneco Otomana Imperio
Okupo
Okupo geografokartografooficiroadmiralo
Verkoj Mapo de Piri Reis
Kitab-ı Bahriye
vdr
Busto de Piri Reis en la Istanbula Navigacia Muzeo.

Ahmed Muhiddin Piri (1465/70–1553[1]), pli bone konata kiel Piri Reis (turke Pîrî ReisHacı Ahmed Muhiddin Pîrî Bej), estis otomana admiralo, geografo, kaj kartografo.

Li estas konata nuntempe pro siaj mapoj kolektitaj en sia Kitab-ı Bahriye (Libro de Navigado), nome libro kiu enhavas detalan informaron pri navigado, same kiel tre akuratajn mapojn (por tiu tempo) kiuj priskribas la gravajn havenojn kaj urbojn de la Mediteranea Maro. Li akiris famon kiel kartografo kiam malgranda parto de la lia unua mondomapo (preparita en 1513) estis malkovrita en 1929 ĉe la Palaco de Topkapi en Istanbulo. Lia mondomapo estas la plej antikva konata Turkia atlaso kiu montras la Novan Mondon, kaj unu el la plej antikvaj mapoj de Ameriko ankoraŭ ekzistantaj ie ajn (la plej antikva konata mapo de Ameriko ankoraŭ ekzistanta estas la mapo desegnita de Juan de la Cosa en 1500). La mapo de Piri Reis centriĝas en Saharo ĉe latitudo de Tropiko de Kankro.[2]

En 1528, Piri Reis desegnis duan mondomapon, el kiu malgranda fragmento (montranta Gronlandon kaj Nordamerikon el Labradoro kaj Novlando norde al Florido, Kubo, Hispaniolo, Jamajko kaj partoj de Centrameriko sude) ankoraŭ survivas. Laŭ sia presita teksto, li estis desegnanta siajn mapojn uzante ĉirkaŭ 20 fremdajn mapojn kaj mondan mapon (arabaj, hispanaj, portugalaj, ĉinaj, hindiaj kaj grekaj) inklude unu el Kristoforo Kolumbo.[3] Li estis ekzekutita en 1553.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://dergiler.ankara.edu.tr/dergiler/19/821/10412.pdf
  2. Soucek, S. “Islamic Charting in the Mediterranean,” In J. B. Harley kaj D. Woodward, eld.[I] Cartography in the Traditional Islamic and South Asian Societies[/I]. Vol. 2, book 1, 263–272. 1992. Chicago: University of Chicago Press.
  3. Trading Territories: Mapping the Early Modern World, Jerry Brotton, Reaktion Books, ISBN 978-1-86189-011-5, p.108

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Soucek, Svat: Piri Reis and Turkish Mapmaking After Columbus: The Khalili Portolan Atlas. Vol. 2 of Studies in the Khalili Collection. London: The Nour Foundation and Azimuth Editions, 1992; New York: The Nour Foundation, Azimuth Editions, and Oxford University Press, 1996.

Eldonoj de Kitab-ı Bahriye

  • 1926: Piri Re'îs. Bahrîje. Das türkische Segelhandbuch für das Mittelländische Meer vom Jahre 1521, eld. Paul Kahle, Berlin.
  • 1935: Piri Reis Kitabi Bahriye: eser ve yazean hakkinda bir onsozle bir endeks katilmistir, Fevzi Kordoglu, Haydar Alpagot, Fehmi Pekol, (Turk Tarihi Arastirma Korumu yayinlarindan; 2), Istanbul.
  • 1988: Piri Reis. Kitab-i bahriye, eld. Ertugrul Zekai Oktel, The Historical research foundation, Istanbul, 1988.
  • 2002: Piri Reis. Kitab-i bahriye, T.C. Basbakanlik Denizcilik Mustesarligi. Arastirma, Planlama ve koordinasyon dairesi baskanligi, Ankara. ISBN 9755070966

Mapo de 1513:

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mapo de Piri Reis.
  • McIntosh, Gregory C.: The Piri Reis Map of 1513. Athens and London: University of Georgia Press, 2000.
  • İnan, Afet, The Oldest Map of America, 1954, pp. 28–34 ( reta eldono ĉe .sacred-texts.com); represita kiel: Life and works of Pirî Reis: the oldest map of America, Ankara 1975.
  • Kahle, Paul: Die verschollene Kolumbuskarte von 1498 in einer türkischen Weltkarte von 1513. Berlin/Leipzig 1933. germane
  • Mesenburg, Peter: Kartometrische Untersuchung und Rekonstruktion der Weltkarte des Piri Re`is (1513). In: Cartographica Helvetica, No. 24 (2001), 3–7. germane

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]