Galipolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galipolo
distrikto de Turkio • urbeto
Administrado
Poŝtkodo 17500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 44 809  (2018) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 26° 40′ O (mapo)40.41388888888926.670277777778Koordinatoj: 40° 25′ N, 26° 40′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 825 km² (82 500 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Galipolo (Turkio)
Galipolo (Turkio)
DEC
Galipolo
Galipolo
Situo de Galipolo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gelibolu [+]
vdr

Galipolo (turke Gelibolu, antikva greka nomo Kallipolis) estas urbo kaj mara haveno en eŭropa parto de Turkio, sur la Galipolo-duoninsulo, ĉe Marmor-mara eniro de la Dardaneloj, 200 km sudokcidente de Istanbulo. La urbo havas ĉ. 20.000 loĝantojn.

Ĝi estis grava bizanca fortikaĵo, poste en 1356 ĝi iĝis la unua eŭropa konkero de la otomanoj. Pro strategia defendo de Istanbulo, la turkoj konstruis la militan apogpunkton. Ĝi estis grava komerca tranzita stacio inter Rumelio kaj Anatolio. Dum la Unua mondmilito, plimulto de la urbo detruiĝis pro la batalo de Galipolo. Restis deponejo de bizanca imperiestro Justiniano la 1-a (6-a jc.), kvadratforma fortikaĵo el la 14-a jarcento kaj holmoj de trakaj tribaj gvidantoj.