Rumelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumelio, mapo de 1801.

Rumelio (turke kaj albane: Rumeli, bosne: Rumelija; serbe: Rumelija; makedone: Румелија, bulgare: Румелия, greke: Ρωμυλία) estas turka nomo, uzita ekde la 15-a jarcento, por la sudaj balkanaj regionoj de la Otomana Imperio. "Rumeli" laŭlitere tradukeblas kiel "tero de la romianoj", reference al la Orientromia imperio (la esprimo "bizancanoj" estas moderna ĉar ili mem neniam uzis ĝin, sed "romianoj"), la antaŭa domina povo en la areo.

Dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, ĝi estis vaste uzita por Anatolio dum ĝi iom post iom estis konkerita de la bizancanoj. Rumelio inkludis la antikvajn regionojn de Konstantinopolo, Tesaloniko, Trakio, Makedonio kaj Moezio, la hodiaŭa Bulgario kaj turka Trakio, norde ĝi limas kun la Danubo, okcidente proksime de Albanio kaj sude de Morea duininsulo. La nomo Rumelio estis fine uzita por provinco kunmetita el centra Albanio kaj nordokcidenta Makedonio, kun Bitola por ĝia ĉefurbo.

Pro administraj ŝanĝoj realigita inter 1870 kaj 1875, la nomo ĉesis por tiu politika dividado. Orienta Rumelio estis konsistigita kiel aŭtonoma provinco de la Otomana Imperio per la Berlina Traktato de 1878, se la 6-an de septembro 1885, post senperforta revolucio, ĝi estis unuigita kun Bulgario. La Kosova Vilajato estis kreita en 1877.

Hodiaŭ, en Turkio, la vorto Trakio plejparte anstataŭigis Rumeliion kiam temas pri la parto de Turkio kiu estas en Eŭropo (regionoj Edirne, Kırklareli, Tekirdağ, la norda parto de provinco Çanakkale kaj la okcidenta parto de la provinco İstanbul. En Grekio, la esprimo ρούμελη (Rumeli) estis uzita ekde otomanaj tempoj rilate al Centra Grekio, aparte sen la Morea duoninsulo. La vorto "rumeli" ankaŭ estas uzita en kelkaj kazoj (plejparte fare de istanbulanoj) ekskluzive por la eŭropa parto de Istanbulo, situanta okcidento de la Bosporo.