Ummao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Umma)
La islama loĝantaro de la mondo laŭ procento de ĉiu lando

La Umma, UmmaoUmmaho (en araba: أمة‎) estas araba vorto kun signifo de "nacio" aŭ "komunumo". Ĝi estu distingita de Sha'b (araba: شعب‎) kiu signifas nacion kun komuna deveno aŭ geografio. Tiel, ĝi povas esti tradukita kiel supernacia komunumo kun komuna historio.

Ĝi estas sinonimo por umat al-Islamiyah (araba: الأمة الإسلامية‎) (la islama nacio), kaj kutime ofte intencas aludi la kolektivan komunumon de islamaj popoloj. En la Kurano la Umma tipe rilatas al ununura grupo kiu kunhavas komunajn religiajn kredojn, specife tiuj kiuj estas la objektoj de dia plano de savo.[1][2] En la kunteksto de tutislamismo kaj politiko, la vorto Umma povas esti uzita por signifi la koncepton de konfederacio de la Kredantoj (اأمة المؤمنين umat al-mu'minīn ).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Houtsma, M. Th. (1987) E.J. Brill's First Encyclopaedia of Islam, 1913-1936. BRILL, p. 125–126. ISBN 9004082654.
  2. Houtsma, M. Th.. (1987) E. J. Brill's First Encyclopedia of Islam, 1913-1936. E. J. Brill.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]