Genocido de la grekoj de la Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La sintagmo genocido de la grekoj de la Ponto[1][2][3] estas pridiskutata esprimo utiligita reference al la historio de la grekoj de la Ponto dum kaj post la unua mondmilito, inter 1914 kaj 1923. Iuj ŝtatoj de Usono jam starigis rezoluciojn orientitajn al la agnosko.[4][5]

Aŭstralio: ŝildo memoriga pri la greka genocido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Ligue Internationale pour les Droits et la Libération des Peuples, inter 1916 kaj 1923, preskaŭ 9.350.000 grekoj estis mortigitaj. [6]. Merrill D. Peterson indikas 9.360.000 viktimojn [7]. GK Valavanis taksas 5.238.000 la viktimojn de mortigoj, pendigoj, malsato kaj malsanoj. [8]. Laŭ Ismail Enver, konsiisto por la germana armeo, la turka pormilta ministro rakontis en 1915 ke oni volis "solvi la grekan problemon... sammaniere laŭ kiu li opiniis ke oni solvis la armenan problemon"[9].

Atestaĵoj[redakti | redakti fonton]

Skribaj atestaĵoj pri la greka genocido troviĝas en la libro de George Horton, usona ĝenerala konsulo en Izmiro en la 1922[10], kaj en la libro de Henri Morgentaw, usona ambasadoro en Konstantinopolo[11]. Krome la literatura verko de Elia Venezis La nombro 31328 (1931), prezentita kiel la aŭtoro kiel "la libro de la sklaveco", kie priskribas siajn spertojn kiam mem estis kaptita kiel ostaĝo en Turkujo. De la 3000 ostaĝoj kaptitaj kun li, nur 33 pluvivis. Aiaj konata verkoj pri tiuj detaloj estas La minorazia katastrofo (Ateno 1970) kaj Sangaj teroj de Dido Sotiríou, kaj Eĉ ne mia nomo de Thea Halo.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ grekaj fontoj la genocido kaj la sinsekva interŝanĝo de popoloj inter Grekio kaj Turkio alkondukis al Grekio, en 1928, nur 1.221.849 forfuĝintoj[12] de la sumo de 6.204.684 [13] (la 20% ĉirkaŭ de la tuta popolo). Al tiu nombro oni devas aldoni la forpasojn de forfuĝantoj pro penoj kaj la migrantan fluon el la Grekio al Usono de 1922 al 1928, la viktimojn en la etna purigo kaj la grekoj forfuĝintaj al aliaj landoj de la Nigra Maro kaj Mediteraneo.

Agnosko pri la greka genocido[redakti | redakti fonton]

La zonoj loĝitaj kaj loĝataj de grekoj de la Ponto.

Grekio, same kiel Kipro[14] estis oficiale rekonintaj la genocidon kaj en 1994 deklaris la 19-an de majo memoriga tago. En Usono la Suda Karolino[15], la Nov-Ĵerzejo[16], la Florido[17], la Masaĉuseco[18], la Pensilvanio[19] kaj la Ilinojso[20] estis rezoluciis favore al la agnosko pri la greka genocido. Tamen tiuj rezolucioj ne estas akceptita nivele de ĉiuj usonaj ŝtatoj. Dome movis la unuajn paŝojn la rekono pri la armenia genocido.

En decembro 2007 la internacia asocio International Association of Genocide Scholars (IAGS), aprobis preskaŭ unuanime, rezolucion en kiu estas asertate, ke la kampanjo de 1914-1923 kontraŭ la grekoj flanke de la turka Imperio konstituis veran genocidon.[21][22]

Siaflanke Turkio reĵetas la terminon “genocido”, opiniiante krome ke la memoriga tago de la 9-a de majo estas provoko, ĉar tiu dato koincidas kun nacia turka festo.[23][24].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Colin Tatz, With Intent to Destroy: Reflections on Genocide, Verso, Essex, 2003 ISBN 1-85984-550-9.
  2. angle Samuel Totten et Steven L. Jacobs, Pioneers of Genocide Studies (Clt), Transaction Publishers, New Brunswick, 2002 ISBN 0-7658-0151-5.
  3. angle R. J. Rummel, Statistics of Democide, 2006.
  4. angle Reconnaissance du Génocide par le New Jersey
  5. angle Reconnaissance du Génocide par la Floride : HR 9161 – le génocide des Pontiques 1914-1922
  6. angledocument des Nations Unies, rechercher « Pontian Genocide » si le lien ne fonctionne pas.
  7. angle Merrill D. Peterson, Starving Armenians: America and the Armenian Genocide, 1915-1930 and After
  8. angle G.K. Valavanis, Contemporary General History of Pontos, 1925, 1-a eldono.
  9. angle Ferguson, Niall. The War of the World: Twentieth-Century Conflict and the Descent of the West. New York: Penguin Press, 2006 p. 180. ISBN 1-59420-100-5
  10. George Horton, The blight of Asia.
  11. Henri Morgentaw, I secreti del Bosforo.
  12. (GR) AA.VV. I Mikrasiatikì Katastrofì (La Catastrofe dell’Asia Minore), Lambrakis Foundation, Atene, 2010 ISBN 978-960-469-871-4 p.110, (da Ath. Petsalis, 1930)
  13. ^(GR) Kiochos Petros, I exelixi tou ellinikoù plithysmoù kai i provlepsi aftoù mechri to 2000http://digilib.lib.unipi.gr/spoudai/bitstream/spoudai/642/1/t32_n1_141to155.pdf
  14. Cyprus Press Office, New York City
  15. angle Reconnaissance du Génocide par la Caroline du Sud
  16. angle Reconnaissance du Génocide par le New Jersey
  17. angle Reconnaissance du Génocide par la Floride : HR 9161 – le génocide des Pontiques 1914-1922
  18. angle Reconnaissance du génocide par le Massachusetts
  19. angle Reconnaissance du Génocide par la Pennsylvanie
  20. angle Reconnaissance du Génocide par l’Illinois
  21. Genocide Scholars Association Officially Recognizes Assyrian, Greek Genocides.
  22. Greek Genocide 1914-23.
  23. angle Erdoğan fait pression sur Karamanlis à propos de la commémoration du Génocide Pontique
  24. angle Turkish Weekly

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Totten, Steven L. Jacobs, Pioneers of Genocide Studies, Transaction Publishers, 2002. ISBN 0-7658-0151-5.
  • George Horton, The Blight of Asia, Bobbs-Merrill Company, Indianapolis, 1926.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]