Genocido
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Genocido estas la sistema kaj planita ekstermado de popolo, de etna grupo aŭ de difinita homa grupo. Ĉi tiun fakvorton ekuzis en 1944 la poldevena juda advokato Raphael Lemkin prenante kiel ekzemplon la planitan amasmortigon de la Junaj Turkoj kontraŭ la Armenoj.
Genocidoj okazis multfoje dum Historio, unu genocido povas esti kaŭzo de morto de kelkaj milionoj da homoj.
Kiel regulo en la historio, indiĝenaj popoloj ŝajne estas ĉiam celitaj esti viktimoj de tutetna-kontraŭaj klopodoj de centrala registaro fare de armeo.
Parta listo de la plu elstaraj genocidoj[redakti | redakti fonton]
- La Biblia genocido en Kanaano, en kiu malaperis la kanaanaj gentoj post la invado de Hebreoj, kiel rakontita en la libro de Josuo kaj en Readmono.
- Genocido de la Adigoj, oni taksas, ke pli ol miliono da adigoj pereis inter 1864-1860.
- Konga genocido
- Germana genocido de hereroj kaj namoj
- Armena genocido
- Asiria genocido
- Genocido de la grekoj de la Ponto
- Holodomoro
- Genocido de la ingriaj finnoj
- Genocido de Josif Stalin en Sovetunio, konata kiel la Granda purigo. Laŭ la konkludoj de la komisiono instalita de Boris Jelcin, en la jaro 1937 estis arestitaj 136.000 ekleziuloj kaj je ili 85.000 estis mortigitaj; en la sekvanta jaro estis arestitaj kaj deportitaj 28.000 ekleziuloj kaj je ili 21.500 estis mortigitaj... vidu Gulago.
- Masakro de Katin
- Holokaŭsto, la tuteŭropa genocido de la judoj fare de la Nazioj
- "Porajmos", la tuteŭropa genocido de la ciganoj fare de la Nazioj
- Volinia masakro
- Dispartigo de Hindio
- Genocido de Mao Zedong en Ĉinio, fare de la Kultura Revolucio
- Bangladeŝa genocido
- Kamboĝa Genocido
- Operaco Anfal, en Irako kontraŭ la kurdoj
- Ruanda genocido
- Genocido en la Balkano, Kosovo[1] Masakro de Srebrenico
- Palestinanoj taksas sian Napha (mortigo, forfuĝigo kaj diasporigo) kiel genocido
- Milito en Darfuro
- La etna purigo de la Jezidoj fare de la Islama Ŝtato
- Birmo akuziĝas ĉe la Internacia Kortumo pri genocido kontraŭ la rohinĝoj
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Krimoj kontraŭ la homaro
- Rasismo
- Socia darvinismo
- Etna purigado
- Internacia Krima Kortumo
- Sven Lindqvist
- Koncentrejo
- Ekstermejo
- Holokaŭsto
- Kultura genocido
- Koro de Mallumo
Viktimoj de la Ruanda genocido.
Foto Sascha GrabowViktimoj de la Ruanda genocido en 1994
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|
- ↑ Fatbardha Demi, Genodico dum du jarcentoj, Bulteno de la albana Esperanto-Asocio, nro 113, junio 2014, p. 23, la 31-an de januaro 2014, alirita la 31-an de januaro 2017.