Milito en Darfuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Milito en Darfuro (aŭ Darfuro-konflikto) estas sanga batalo, kiu disvolviĝis en Darfuro, la regiono en okcidenta parto de Sudano, inter unuflanke la registaro de la lando kaj araba-sudananoj (nomadoj) kaj aliflanke darfuraj nigruloj (kamparanoj).

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La konflikto inter nomadoj (ĝaluloj) kaj kamparanoj (furoj) en Darfuro komenciĝis pro diversaj kaŭzoj. Ĝalul ĉiam pendolis kun kameloj inter la stepo sude de la dezerto kaj la monteta regiono en la centra Darfur, kie la furoj akceptis ilin gastame. Ili interŝanĝis la reciprokajn produktojn kun la kamparanoj. Se ilia grego perdiĝis, do nomadoj mem iĝis kamparanoj.

La klimata ŝanĝiĝo kaŭzis ampleksiĝon de la dezerto en la nordo kaj devigis la nomadojn orientiĝi pli al la sudo. Ekde 1980 la dezerto etendiĝis suden kaj la kamparanoj bezonis pli grandajn areojn, kio kaŭzis malampleksiĝon de la paŝtejoj. La kamparanoj kvazaŭ tranĉis la kamel-vojojn pere de kamparoj kaj ne permesis uzi bonkvalitajn kampojn al tiuj ĝaluloj kiuj perdis sian gregon. La 21-an de junio 2007 la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri naturo raportis, ke en kelkaj regionoj de Sudano fariĝas daŭra loka ŝanĝado de klimato, kiu montriĝas en plimalgrandigo de precipitaĵo - speciale en darfuraj kaj kordofanaj ŝtatoj.

Krome furoj kaj aliaj lokaj popoloj celas ricevi pli da postenoj en loka potenco kaj pli da eblecoj por disvolviĝo de afero. Tamen en tiuj sferoj tradicie dominas araba-sudananoj. Fine de la 1960-aj jaroj unue riveliĝis la protestaj humoroj de nigrula loĝantaro.

Disvolviĝo de eventoj[redakti | redakti fonton]

Viro el ĜanĜavid. Darfuro. 2004

Bataloj inter sudana armeo kaj SPLA komenciĝis en 1983 post rompo de Adis-Abeba interkonsento de 1972.

Okaze de la granda sekeco kaj sekva malsatmizero en la jaroj 1984 kaj 1985 komenciĝis bataloj inter nomadoj kaj kamparanoj. Libio kaj sudana registaro apogis la nomadojn kaj uzis kontraŭ kamparanoj la taĉmentojn de beduena milicio – Ĝanĝavid (Diabloj sur ĉevaloj). Tiuj agis kiel rabistoj: torturi la homojn, amase perfortigi virinojn, forpeli ilin de la loĝlokoj, bruligi la vilaĝojn, detrui fruktarbojn kaj akvumo-kanaletoj[1]. Responde la ribeluloj komencis ataki araba-sudananojn.

En julio 2002 en Maĉakos (Kenjo) post intertrakto reprezentantoj de la sudana registaro kaj ribeluloj subskribis la unuan protokolon.

2003[redakti | redakti fonton]

En februaro 2003 la gerilon kontraŭ la sudanan registaron kaj subtenantaj ĝin araba-sudananojn komencis Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA). La sudana prezidento Omar al-Baŝir okupas severan pozicion, deklarinte ke li malkonfesi eblecon de intertrakto kun ribeluloj. Tamen somere 2003 skalo de militaj agadoj plimultiĝis kaj registaro konsentis pri intertrakto.

La 6-an de septembro 2003 pere de Ĉado la registaro kaj Sudana Liberiga Movado (SLM — la nova nomo de SPLA) subskribis la interkonsenton pri pafĉesigo. Baldaŭe ribeluloj akuzis la registaron pri ŝiro de la interkonsento.

En decembro 2003 la interkonsento estis ĉesigita, ĉar la registaro deklaris pri neplenumebleco de postuloj de la ribeluloj: konservado de armitaj grupoj dum transira periodo, eligado de fiksa parto de naftaj enspezoj por evoluo de Darfuro ktp[2]. Post tio denove komenciĝis la milita agado. La registaro aplikis amasajn bombardadojn per aviado kaj artilerio. Kvanto de viktimoj kaj rifuĝintoj akre plimultiĝis. Multaj darfuranoj rifuĝis al najbara Ĉado. Malgraŭ tio sudana potenco ne sukcesis subpremi la ribelon.

Ekde fino 2003 en konflikto partoprenis ankaŭ Justico kaj Egaleco (JEM). Pli malfrue aperis tria ribela grupo sub nomo Nacia movado por reformo kaj evoluo (NMRE).

En septembro 2003 reprezentantoj de la sudana registaro kaj ribeluloj subskribis la protokolon pri agadoj por sekurigado.

2004[redakti | redakti fonton]

En januaro 2004 reprezentantoj de la sudana registaro kaj ribeluloj subskribis la protokolon pri komuna uzado de nacia riĉaĵo.

En februaro 2004 la registara armeo prenis la urbon Teni kaj deklaris la venkon super la ribelintoj[3].

La 8-an de aprilo 2004 la sudana registaro kaj reprezentantoj de ribeluloj kontraktis en Nĵameno (Ĉado) pri pafĉesigo. Tamen tion oni ofte rompis el ĉiuj flankoj.

La 5-an de junio 2004 en Najrobo (Kenjo) la sudana registaro kaj ribeluloj subskribis la deklaracion pri konsento pri la ses pli frue subskribitaj protokoloj kaj konfirmis siajn intencojn pri sekvaj intertraktoj.

La 11-an de junio 2004 Konsilio de Sekureco de UN akceptis rezolucion n. 1547 pri kreo de Avangarda misio de UN en Sudano por preparado de internaciaj meĥanismoj de observado (komence por tri monatoj)[4].

La 3-an de julio 2004 UN kaj la sudana registaro subskribis la komunikaĵon, laŭ kiu Ĥartum devigis sin senarmiligi Ĝandavid, retrakti kun ribeluloj, direkti al Darfuro armeon kaj policon por starigi ordon kaj defendi civilulojn[5].

La 30-an de julio 2004 Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1556, kiu postulis de la registaro de Sudano ĉesigi perforton en la regiono. Se la sudana registaro ne plenumus tion, al ĝi minacus sankcioj. Ankaŭ Konsilio postulis de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj pri ĉiumonataj raportoj pri situacio en Darfuro por kontroli plenumadon de rezolucio. Ĉe voĉdonado detenis sin Alĝerio, Ĉinio, Pakistano kaj Rusio[2][6].

La 19-an aŭgusto 2004 la prezidento de Sudano konfirmis la leĝon pri administrado de darfuraj provincoj[7].

La 23-an de aŭgusto 2004 en Abuĝo (Nigerio) komenciĝis la intertrakto de la sudana registaro kun reprezentantoj de SLA kaj JEM ĉeeste la prezidento de la Afrika Unio kaj tiutempe la prezidento de Niĝerio Olusegun Obasanjo. Rezulte Ĥartumo permesis la ĉeeston en regiono de 120 observantoj de Afrika Unio. Por ŝirmado de tiuj al Darfuro venis 300 pacigistoj el Niĝerio kaj Ruando. Komence de marto 2005 en Sudano troviĝis 3 000 pacigistoj el Niĝerio, Ruando, Gambio, Kenjo, Senegalo kaj Sud-Afriko. Plimulton da elspezoj ekprenis al si Eŭropa Unio[2][3].

La 26-an de aŭgusto 2004 helikopteroj de sudana armeo donis la baton, kaj Ĝandavid atakis vilaĝojn Jasin (estis mortigitaj pli da 50 homoj), Haŝaba kaj Galab en Darfuro[8].

La 18-an de septembro 2004 Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1564, kiu postulis de la registaro de Sudano disponigi al la Misio de Afrika Unio la informon pri kulpuloj de amasrompoj de homaj rajtoj en Darfuro. Ankaŭ la Konsilio petis la Ĝeneralan Sekretarion de UN krei la Enketan komisionon pri la amasrompoj de homaj rajtoj en Darfuro. La komisiono devos difini, ĉu estis en Darfuro genocido. Se la sudana registaro ne plenumus tiujn postulojn, UN aplikos sankciojn kontraŭ la nafta industrio kaj iuj registaranoj de Sudano[8].

La 7-an de oktobro 2004 la Ĝenerala Sekretario de UN deklaris kreon de la Enketa komisiono pri la amasrompoj de homaj rajtoj en Darfuro.

La 7-an de oktobro 2004 en Tripolo (Libio) okazis la pintkunveno, kiun partoprenis delegitaroj de Libio, Ĉado, Egiptio, Niĝerio kaj reprezentantoj de ribeluloj. La sudana registaro proponis krei en Darfuro organojn de loka memregado kaj plimultiĝos milita kontingento de la Afrika Unio en regiono ekde 465 ĝis 4,500 homoj[3].

La 19-an de novembro 2004 Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1574, kiu plilongigis mandaton de Avangarda misio de UN en Sudano ĝis la 10-a de marto 2005 kaj subtenis la decidon de Afrika Unio pri plilarĝigo de kvanto de ĝia misio en Darfuro ĝis 3 320 homoj. Ankaŭ la Konsilio aprobis Deklaron pri finiĝo de intertrakto pri paco en Sudano sub egido de Interregistara organo pri demandoj de evoluado, subskribita en Najrobo de reprezentantoj de la sudana registaro kaj SPLA. En tiu ambaŭ flankoj promesis fini la intertrakton kaj subskribi Ĝeneralan pacan interkonsenton ĝis la 31-a de decembro 2004[9].

En decembro 2004 la sudana registaro konsentis pri pafĉesigo, se ribeluloj subtenus ĝin.

2005[redakti | redakti fonton]

La 9-an de januaro 2005 la sudana registaro kaj ribeluloj subskribis la Ĝeneralan pacan interkonsenton.

La 16-an de februaro 2005 en Nĵameno okazis pintkunveno pri darfura problemo. Potencoj de Sudano promesis tuj elkonduki trupojn el Labado, Karifa kaj Marla, ankaŭ forigi aviadilojn Antonov el Darfuro.

La 24-an de marto 2005 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1590 pri kreo de Misio de UN en Sudano (komence por 6 monatoj). Misio konsistos el ĝis 10,000 militservantoj kaj ĝis 715 civiluloj[10].

La 29-an de marto 2005 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1591, proponitan de Usono, kiu lanĉis la sankciojn kontraŭ Sudano: frostigado de kontoj de personoj, kiuj malhelpis al paciga procezo, kaj enkonduko de malpermeso por provizado de armiloj al sudana registaro kaj ribeluloj. Alĝerio, Ĉinio kaj Rusio ĉe voĉdonado detenis sin. Potencoj de Rusio estis dubintaj, ke ĉi tiuj sankcioj helpos al paciga reguligado kaj ankaŭ pri efikeco de la embargo pri armilprovizado[2][11].

2006[redakti | redakti fonton]

La 5-an de majo 2006 rezulte intertraktoj sub egido de Afrika Unio kaj UN en Abuĝo (Niĝerio) la sudana registaro kaj SPL subskribis la Pacifan interkonsenton pri Darfuro[3].

La 29-an de marto 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1665 pri plilongigo de mandato de Grupo de ekspertizistoj, kreita laŭ rezolucio n. 1591, ĝis la 29-a de septembro 2006[12].

La 25-an de aprilo 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1672 pri enkonduko de sankcioj kontraŭ jenaj personoj, kiuj malhelpis la pacigan procezon: major-generalo Gafar Moĥamed el-Hasan (la komandanto de Okcidenta milita distrikto — Armeo de Sudano), ŝejko Musa Hilal (supra tribestro de ĝaluloj en Norda Darfuro, Adam Jakub Ŝant (la komandanto de SPLA), Gabril Abdul Karim Badri (la kampa komandanto de NMRE)[13].

La 20-an de septembro 2006 la prezidento Omar al-Baŝir en sia oratoraĵo en 61-a sesio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj diris, ke propono pri sendado al Darfuro de UN-pacigistoj signifas provon reveni al koloniado de lando. Li alvokis subteni la pacigistojn de Afrika Unio en Sudano kaj realigi la pacan interkonsenton pri Darfuro subskribitan en majo[14][15].

La 16-an de novembro 2006 en Adis-Abebo okazis konsultado, dum kiu estis interkonsentigita la koncepto de Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro.

La 30-an de novembro 2006 en Abuĝo (Nigerio) dum kunsido de la Konsilio pri paco kaj sekureco de Afrika Unio la koncepto de Misio estis aprobita.

La 16-an de decembro 2006 en Adis-Abebo okazis konsultado, kiun partoprenis Ĝenerala Sekretario de la UN, kvin konstantaj membroj, reprezentantoj de la registaro de Sudano, tiuj de la Afrika Unio kaj aliaj landoj kaj organizaĵoj. Rezulte komenciĝis antaŭpreparo de la unua komuna paciga misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro (Sudano).

2007[redakti | redakti fonton]

La 19-an de januaro 2007 en Njala (Suda Darfuro) estis kaptitaj reprezentantoj de UN, Misio de Afrika Unio en Sudano kaj neregistaraj organizaĵoj.

La 18-an de majo 2007 oficisto de la speciala delegacio de Afrika Unio en Sudano diris, ke en la sama tago Afrika Unio atingis koncernan interkonsenton kun la armita sekto Minni Minnawi de SLM por mildigi la streĉan situacion en la vilaĝo Um Barro, nordokcidente de la Darfuro. Afrika Unio, la ribeluloj kaj loĝantoj de la vilaĝo konsentis meti la feliĉon kaj sekurecon de la loĝantoj de tiu regiono en la unuan lokon. Samtempe ili konsentis fondi sendependan enketan komitaton pri la ataka evento okazinta en la komenco de aprilo en Um Barro[16].

La 21-an de majo 2007 prezidanto de la Komitato de Afrika Unio Alpha Oumar Konare deklaris en Kairo, ke internacia puno kontraŭ sudana registaro nur kaŭzos komplikigon de la darfura problemo[17].

La 9-an de junio 2007 la speciala sendito de Ĝenerala Sekretario de la UN pri Darfuro Yan Eliasson kaj tiu de Afrika Unio Salim Ahmed Salim prezentis al la Konsilio de Sekureco de UN "vojan mapon" por atingo de paco en Darfuro. Ili proponis tri etapon: 1. Kunigo de ĉiuj realigitaj pacaj iniciatoj; 2. Naveda diplomatio inter sudana registaro kaj flankoj, kiuj ne subskribis la pacan interkonsenton de 2006; 3. Pacaj intertraktoj.

La 12-an de junio 2007 en Adis-Abebo okazis konsultado inter unuflanke la Afrika Unio kaj UN kaj aliflanke la registaro de Sudano. Ĥartum aprobis la Mision de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro.

La 15-an de julio 2007 en Tripolo (Libio) komenciĝis la internacia konferenco pri darfura problemo[18].

La 31-an de julio 2007 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1769 pri kreo por unua periodo por 12 monatoj de miksita misio de la Afrika Unio kaj UN. Misio konsistos el militservantoj (ĝis 19 555 homoj, inkluzive 360 militaj observantoj kaj oficiroj de telekomunikado) kaj civiluloj (ĝis 3 772 policistoj kaj 19 policaj formacioj po 140 homoj ĉiu) [19].

Ekde la 3-a ĝis la 5-a de aŭgusto 2007 reprezentantoj de movadoj, kiuj ne subskribis la pacan interkonsenton de 2006, renkontis en Arusha (Tanzanio) por intertraktoj sub prezidado de la specialaj senditoj de Ĝenerala Sekretario de la UN kaj tiu de Afrika Unio.

La 28-an de septembro 2007 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1779 pri plilongigo de mandato de Grupo de ekspertizistoj, kreita laŭ rezolucio n. 1591, ĝis la 15-a de oktobro 2008[20].

2008[redakti | redakti fonton]

En februaro 2008 en orientan Ĉadon kaj Centr-Afrikan Respublikon komencis deplojiĝi la Forto de la Eŭropa Unio, konsistinta el pli ol 3 700 francaj soldatoj, por protekti rifuĝintojn de Darfur kaj internajn delokigitojn. La 4-an de marto okazis incidento: sudanaj fortoj interbatalis kun trupoj de la Forto de la Eŭropa Unio en Ĉado, post kiam ili transiris la landlimon en Darfur. Rezulte estis mortigitaj kaj vunditaj ambaŭflanke, kaj malaperis franca soldato[21]. En misio sub la aŭspicioj de la Eŭropa Unio partoprenis 11 eŭropaj landoj. Dua plej granda nacia kontingento post la franca estis la pola, kiu nombris 400 soldatojn[22].

La 22-an de aprilo 2008 en Sudano komenciĝis la nacia popolnombrado, kiu prezentis vican etapon de paca procezo.

En majo 2008 en Oslo okazis la konferenco pri darfura problemo[23].

La 18-an de julio 2008 Sudano kaj Ĉado subskribis la interkonsenton pri restarigo de diplomataj rilatoj.

La 15-an de oktobro 2008 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1841 pri plilongigo de mandato de Grupo de ekspertizistoj ĝis la 15-a de oktobro 2009[24].

En novembro 2008 la sudana prezidento Omar al-Baŝir anoncis tujan batalĉesigon en Darfur kaj diris, ke la registaro komencos senarmigi miliciojn kaj restrikti la uzon de armiloj inter armitaj bandoj. Li faris tion post sciigo de la finaj rekomendoj de la "Iniciato de Sudana Popolo" (angle SPI), registarsubtenata grupo kiu intencas trovi pacosolvon en Darfur, kiu ne implikas iun ajn grupon de ribeluloj. "Mi per ĉi tiu anonco deklaras nian tujan senkondiĉan batalhalton inter la armitaj fortoj kaj la interbatalantaj frakcioj, kondiĉe, ke efika kontrolmekanismo estu starigita kaj observita de ĉiuj implikataj partioj," diris Bashir. JEM kaj aliaj grupoj da ribeluloj ne partoprenis intertrakton[25].

2009[redakti | redakti fonton]

La 17-an de februaro 2009 la reprezentantoj de la registaro de Sudano kaj JEM subskribis deklaron de bonaj intencoj post tagoj de intertraktadoj en Kataro. La interkonsento alvokas al ĉesigo de atakoj kontraŭ rifuĝintejoj kaj interŝanĝo de kaptitoj. Aliaj grupoj de ribeluloj en Darfuro ne partoprenis la diskutojn kun la registaro[26].

La Unuiĝintaj Nacioj (UN) taksas, ke 300.000 homoj estis mortigitaj en la konflikto kaj 2,5 milionoj estis devigitaj fuĝi de iliaj hejmoj[27]. Pli ol 1.000.000 rifuĝis kaj vivas en rifuĝejoj en Ĉado. La registaro de Sudano asertas, ke nur 10.000 homoj mortis kaj okcidentaj landoj intence misformas la informon pri kvanto de viktimoj.

Rifuĝejo. Ĉado. 29-an de marto 2005

Demando pri genocido kaj militkrimoj[redakti | redakti fonton]

La 18-an de septembro 2004 Konsilio de Sekureco de UN petis la Ĝeneralan Sekretarion de UN krei la Enketan komisionon pri la amasrompoj de homaj rajtoj en Darfuro. La komisiono devos difini, ĉu estis en Darfuro genocido. Se sudana registaro ne plenumus tiujn postulojn, UN aplikos sankciojn kontraŭ la nafta industrio kaj iuj registaranoj de Sudano[8]. La 7-an de oktobro 2004 la Ĝenerala Sekretario de UN deklaris kreon de la Enketa komisiono pri la amasrompoj de homaj rajtoj en Darfuro. Komence de 2005 la komisiono konkludis, ke la registaro de Sudano ne aranĝis genocidon, sed estis faritaj krimoj kontraŭ humaneco, kiuj "eble estis ne malpli seriozaj kaj teruraj ol genocido". Komisiono substrekis, ke kontraŭ civiluloj krimis ĉiuj flankoj, sed sudana registaro kaj Ĝandavid "portis respondecon pri absoluta plimulto da murdoj de civila loĝantaro dum konflikto en Darfuro"[2]. Oficiale Ĥartumo malakceptis la konkludojn de la komisiono.

Printempe 2004 misio de Ligo de Arabaj Ŝtatoj deklaris, ke ekspertizistoj "ne trovis atestojn de etnaj purigadoj[28]. Tamen multaj rajtdefendantoj asertas, ke potencoj de diversaj landoj evitas la vorton "genocido", ĉar agnosko de tiu ĉi fakto postulos de ili aktivajn agadojn. Tutmonde agas la Koalicio por savo de Darfuro.

En februaro 2005 Kofi Annan, Ĝenerala Sekretario de la UN, raportis al la Konsilio de Sekureco de UN, ke la sudana registaro restigas kulpulojn de "monstraj kaj amasaj krimuloj" en Darfuro senpunigitaj kaj la potencoj ne plenumis la ĉefajn postulojn de rezolucioj de Konsilio — "senarmigo kaj arestado de kulpuloj de tiuj ĉi kruelaĵoj"[2].

La 28-an de marto 2005 reprezentanto de potencoj unue informis, ke 164 civiluloj, ankaŭ 15 militservantoj kaj sekurecistoj, respondecos pri militkrimoj fare de ili en Darfuro[2].

La 31-an de marto 2005 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1593, decidinte transdoni situacion en Darfuro ekde la 1-an de julio 2002 al prokuroro de Internacia puna kortumo (IPK)[29].

La 2-an de majo 2007 la IPK eldonis akton pri aresto de sudana eksministro pri la internaj aferoj kaj nuna ministro pri humanaj demandoj Ahmed Haroun kaj komandanto de Ĝandavid Ali Muhammad Ali Abd-Al-Rahman (pli fama kiel Ali Kushayb) pro krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj.

La 14-an de julio 2008 prokuroro de la IPK Luis Moreno-Ocampo akuzis la sudanan prezidenton Omar Hassan al-Bashir pri genocido, kontraŭhomaraj kaj militkrimoj en Darfuro faritaj dum la lastaj kvin jaroj. La sudana ministerio pri Eksterlandaj Aferoj siaflanke deklaris, ke ĝi ne agnoskas la Internacian Tribunalon nek ĝiajn decidojn[30].

Arabaj ministroj pri Eksterlandaj Aferoj urĝe kunvenis en Kairo por diskuti decidon fare de IPK. Rezulte estis la rezolucio, kiu diris: "La konsilio decidas solidarecon kun la Respubliko de Sudano kontraŭ tiuj decidoj kiuj malfortigas ties suverenecon, unuecon kaj stabilecon kaj ĝi malkonsentas pri la malekvilibrigo, ne objektiva pozicio de la Ĝenerala Prokuroro de la Interna Kriminala Tribunalo"[31].

La 4-an de marto 2009 la IPK verdiktis pri la aresto de Omar al-Baŝir pro akuzoj de militkrimoj en Darfuro. Malgraŭ tio Omar al-Baŝir dum marto vojaĝis al Eritreo, Egiptio kaj Libio. Krome li elpelis el Darfur de 13 internaciajn helpagentejojn.

Muamar Kadafi, prezidento de la Afrika Unio, deklaris, ke tiu la decido naskas "gravan precedencon kontraŭ la sendependeco de malpli potencaj ŝtatoj, ilia suvereneco kaj iliaj politikaj elektoj". Li diris al Ban Ki-moon, la Ĝenerala Sekretario de la UN, ke la Kortumo "utiligas politikon de duobla normo kiam ĝi akuzas afrikajn kaj triamondajn ŝtatojn"[32]. Kamal Obaid, sudana ministro pri informoj kaj komunikadoj, nomis la Internacian kortumon "kortumon de blankuloj" kaj la arestomandaton "insulton"[27].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alex de Waal. Pri la genocido en Darfur - Sudano
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Юрченко В.П. Конфликт в Дарфуре: истоки, состояние и перспективы
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 История конфликта в Дарфуре ruse
  4. Rezolucio n. 1547 (ru)
  5. Представитель ООН посетил южный Дарфур (ru)
  6. Rezolucio n. 1556 (ru)
  7. La raporto de la Ĝenerala Sekretario de UN. 30.08.2004(ru)
  8. 8,0 8,1 8,2 Rezolucio n. 1564 (ru)
  9. Rezolucio n. 1574 kaj Deklaro pri finiĝo de intertrakto pri paco en Sudano sub egido de Interregistara organo pri demandoj de evoluado (ru)
  10. Rezolucio n. 1590 (ru)
  11. Rezolucio n. 1591 (ru)
  12. Rezolucio n. 1665 (ru)
  13. Rezolucio n. 1672 (ru)
  14. Президент Судана назвал предложение о направлении ооновских миротворцев в Дарфур попыткой вернуться к политике колониализма (ru)
  15. Oratoraĵo de Omar Hassan al-Bashir en 61-a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN (pdf) (ar)
  16. Afrika Unio atingis interkonsenton kun sudana armita organizo
  17. Prezidanto de la Komitato de Afrika Unio oponas kontraŭ puno al Sudano pro darfura problemo
  18. Inaŭguriĝis internacia konferenco pri darfura problemo de Sudano
  19. Rezolucio n. 1769 (ru)
  20. Rezolucio n. 1779 (ru)
  21. Sudanaj trupoj batalas kontraŭ Eufor
  22. Polaj soldatoj en Ĉado
  23. Ĉinio esprimis daŭre subteni solvon de darfura problemo
  24. Rezolucio n. 1841 (ru)
  25. Sudano deklaras batalĉesigon en Darfur
  26. Interkonsento inter sudana registaro kaj Darfur-ribeluloj
  27. 27,0 27,1 Sudana prezidento akuzita pri militkrimoj
  28. Иваницкий А. Зачем Западу Судан? Конфликт в Дарфуре занял первое место по смертоносности и пятое по цитируемости
  29. Rezolucio n. 1593 (ru)
  30. Sudana prezidento akuzita pro militkrimoj
  31. Arabaj nacioj subtenas Sudanon
  32. Sudana prezidento spitas Internacian Tribunalon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]