Afrika Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Afrika Unio
angle: African Union, arabe: الاتحاد الأفريقي, france: Union africaine, hispane: Unión Africana, portugale: União Africana, svahile: Umoja wa Afrika
unio
African Union (orthographic projection).svg
Landoj enkadre de Afrika Unio
Ŝtatoj 54
Politikaj ĉefurboj Etiopio Adis-Abebo, Sud-Afriko Midrand
Areo 29 757 900 km² (2 975 790 000 ha)
Loĝantaro 967 810 000 (2011)
Denseco 32,52 loĝ./km²
Horzono (UTC-1 al +4)
Lingvoj De jure ĉiuj lingvoj de Afriko;

de facto Angla, Araba, Franca, Hispana, Portugala, Svahila

Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: African Union
Retpaĝo: au.int
Portal.svg Portalo pri Afriko

Afrika Unio estas organizaĵo de ŝtatoj en Afriko, kiu havas nuntempe 53 membroŝtatojn. Ĝi estiĝis la 9-an de julio 2002[1], anstataŭante la ĝistiaman Organizaĵon por Afrika Unueco kiel la plej alta tutkontinenta politika estaĵo de Afriko.

Ĝi celas disvastigi demokratiecon, homajn rajtojn, kaj ekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi intencas la kreadon de pactena armita fortaro, internacia kortumo, kaj centra banko kun fina celo krei komunan monunuon.

La nuna prezidanto de la Unio estas (2010) Bingu wa Mutharika, el Malavio. Li enoficiĝis la 31-an de januaro 2010.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La celoj de AU estas la jenaj:

  1. Atingi pli grandan unuigon kaj solidarecon inter la afrikaj landoj kaj la afrikanoj.
  2. Defendi la suverenecon, la teritorian integrecon kaj la sendependon de ties Membroj Ŝtatoj.
  3. Akceli la politikan kaj soci-ekonomian integradon de la kontinento.
  4. Helpi kaj defendi la afrikajn komunajn sintenojn pri temoj de intereso por la kontinento kaj ties popoloj.
  5. Kuraĝigi internacian kunlaboradon, sekvante la enhavon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
  6. Helpi al paco, sekureco, kaj stabileco en la kontinento.
  7. Helpi al demokratiaj principoj kaj institucioj, popola partoprenemo kaj bona regadeco.
  8. Helpi kaj protekti homajn kaj popolajn rajtojn kongrue kun la Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj kaj aliaj elstaraj iloj por Homaj Rajtoj.
  9. Establi la necesajn kondiĉojn kiuj ebligu la kontinenton ludi sian plenrajtan rolon en la tutmonda ekonomio kaj en internacia negocado.
  10. Helpi al daŭripova disvolviĝo je ekonomia, socia kaj kultura niveloj same kiel al la integrigo de afrikaj ekonomioj.
  11. Helpi al kunlaborado en ĉiuj kampoj de homa aktiveco por plialtigi la vivnivelojn de afrikaj popoloj.
  12. Kunordigi kaj harmoniigi la politikojn inter la ekzistantaj kaj futuraj Regionaj Ekonomiaj Komunumoj por la laŭgrada atingo de la celoj de la Unio.
  13. Antaŭenigi la disvolvigon de la kontinento per la apogo al la esplorado en ĉiuj kampoj, partikulare en scienco kaj teknologio.
  14. Labori kun elstaraj internaciaj partneroj en la elradikigo de eviteblaj malsanoj kaj la helpo al la bona sano en la kontinento.

La Afrika Unio estas formata de kaj politikaj kaj administraciaj organismoj. La plej alta decido-fara organismo estas la Asembleo de la Afrika Unio, formata de ĝis ĉiuj estroj de ŝtato aŭ registaro de membroj ŝtatoj de la AU. La Asembleo estas prezidata de Idriss Déby, Prezidento de Ĉado. La AU ankaŭ havas reprezentan organismon, nome la Tutafrika Parlamento, kiu konsistas el 265 membroj elektitaj de la landaj leĝofaraj organismoj de la membroj ŝtatoj de AU. Ties prezidento estas Roger Nkodo Dang.

Aliaj politikaj institucioj de AU estas la jenaj:

La Afrikunia Komisiono, nome sekretariaro de politikaj strukturoj, estas prezidita de Nkosazana Dlamini-Zuma de Sudafriko. La 15an de Julio 2012, Ms. Dlamini-Zuma venkis per tre disputita voĉdonado kaj iĝis la unua virino estro de la Afrikunia Komisio, anstataŭante Jean Ping de Gabono.

La sidejoj de Afrika Unio en Adis-Abebo.

La ĉefa administracia ĉefurbo de la Afrika Unio estas en Adis-Abebo, Etiopio, kie havas sidejon la Afrikunia Komisiono. Nova sidejaro, nome Kongresejo kaj Oficejaro de AU, estis inaŭgurita la 28an de Januaro 2012, dum la 18a pintokunveno de AU.[2] La sideja komplekso estis konstruita de la Ĉinaŝtata Konstruinĝeniera Korporacio kiel donaco de la ĉina registaro, kaj estas hejmo de, inter aliaj utilaĵoj, 2,500-sidloka kunvenejo kaj 20-etaĝa oficeja turo. La turo estas 99.9 metrojn alta por aludi al la dato de 9a de Septembro 1999, kiam la Organizaĵo por Afrika Unueco voĉdonis por iĝis la Afrika Unio.[3]

Aliaj strukturoj de AU estas hejmigitaj de diversaj membraj ŝtatoj:

La AU kovras la tutan kontinenton escepte por Maroko kaj de kelkaj teritorioj de Hispanio (Kanarioj), Francio (Majoto, Reunio, Disaj Insuloj en la Hinda Oceano), Portugalio (Madejro, Sovaĝaj insuloj) kaj de Unuiĝinta Reĝlando (Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha). Maroko ne estas membro ĉar ties registaro kontraŭas la membrecon de Okcidenta Saharo kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko. Tamen, Maroko havas specialan statuson ene de AU kaj profitas el la servoj disponeblas al ĉiuj ŝtatoj de AU el la institucioj de AU, kiaj la Banko por Afrika Disvolviĝo. Marokaj delegatoj ankaŭ partoprenas en gravaj funkcioj de AU, kaj pluas negocado por klopodi solvi la konflikton kun la Fronto Polisario en Tinduf, Alĝerio kaj en la Okcidentsaharaj regionoj liberigitaj.

La unua milita interveno de la AU en membro ŝtato estis en Majo 2003 deplojo de pactena forto de soldatoj el Sudafriko, Etiopio, kaj Mozambiko en Burundio por superrigardi la plenumon de variaj interkonsentoj. La trupoj de la AU estis deplojitaj ankaŭ en Sudano por pacteni en la konflikto de Darfur, antaŭ la misio estis transpasata el la Unuiĝintaj Nacioj la 1an de Januaro 2008 zorge de UNAMID. La AU ankaŭ sendis pactenantan mision al Somalio, el kiu la pactenantaj trupoj estas el Ugando kaj Burundio.

La AU adoptis nombrajn gravajn novajn dokumentojn establantajn normojn je kontinenta nivelo, por suplementi tiuj jam validigitaj kiam ĝi estis kreata. Tiuj estas la Konvencio de AU por Eviti kaj Lukti kontraŭ Korupto (2003), la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regeco (2007), la Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NEPAD) kaj ties asocia Deklaro pri Demokrata, Politika, Ekonomia kaj Korporacia Regeco.[4]

Anoj[redakti | redakti fonton]

En la Afrika Unio nuntempe (nun en 2010) estas 53 membroŝtatoj[5], ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivas ĉiujn afrikajn landojn krom Maroko, kiu eliĝis el la OAU en 1984 okaze de la aliĝo de Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio.

Krome, la anecoj de kelkaj landoj estas nuntempe (nun en 2010) suspenditaj, pro ŝtatrenversoj aŭ pro decido de la koncernitaj landoj:

Organismoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Afrika Unio.

La Afrika Unio havas nombrajn oficialajn organismojn:

Historio[redakti | redakti fonton]

La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urbo Durbano, en Sud-Afriko, la 9-an de julio 2002. En tiu okazo, la sudafrika prezidanto Thabo Mbeki enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan.

La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en 1999 en Sirto, en Libio; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.

En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la 26-an de majo 2001, monaton post la subskribo fare de Niĝerio kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Bingu wa Mutharika, prezidanto de la Afrika Unio en 2010.
Idriss Déby, prezidanto de la Afrika Unio en 2016.
Oficperiodo Lando
Thabo Mbeki 9-a de julio 200210-a de julio 2003 Sud-Afriko Sud-Afriko
Joaquim Chissano 10-a de julio 20036-a de julio 2004 Mozambiko Mozambiko
Olusegun Obasanjo 6-a de julio 200424-a de januaro 2006 Niĝerio Niĝerio
Denis Sassou-Nguesso 24-a de januaro 200629-a de januaro 2007 Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Kongo Brazavila
John Kufuor 29-a de januaro 200731-a de januaro 2008 Ganao Ganao
Jakaya Kikwete 31-a de januaro 20082-a de februaro 2009 Tanzanio Tanzanio
Muamar Kadafi 2-a de februaro 200931-a de januaro 2010 Libio Libio
Bingu wa Mutharika 31-a de januaro 201031-a de januaro 2011 Malavio Malavio
Teodoro Obiang Nguema Mbasogo 31-a de januaro 201129-a de januaro 2012 Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo
Yayi Boni 29-a de januaro 201227-a de januaro 2013 Benino Benino
Hailemariam Desalegn 27-a de januaro 201330-a de januaro 2014 Etiopio Etiopio
Mohamed Ould Abdel Aziz 30-a de januaro 201430-a de januaro 2015 Maŭritanio Maŭritanio
Robert Mugabe 30-a de januaro 201530-a de januaro 2016 Zimbabvo Zimbabvo
Idriss Déby 30-a de januaro 2016nun Ĉado Ĉado

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La membroŝtatoj de la Afrika Unio kune konsistigas la 17-an plej grandan ekonomion de la mondo laŭ malneta enlanda produkto, tuj post Nederlando. La MEP de la Afrika Unio (en 2009) estas proksima al 500 miliardoj da usonaj dolaroj.

La Unio klopodas estigi komunan ekonomian zonon, centran bankon kaj komunan monunuon antaŭ 2023.[7]

La Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NoPAD) estas programo de ekonomia disvolviĝo de la Afrika Unio.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Konsistiga Akto de la Afrika Unio, ĝiaj laborlingvoj estas la angla, la araba, la franca kaj la portugala, kaj ĉiuj afrikaj lingvoj "se eble".[8] Laŭ dokumento kiu celas modifi la Akton kaj proponiĝis en 2003, sed ankoraŭ ne aprobiĝis (2007), oni aldonas al la liston ankaŭ la hispanan, la sŭahilan kaj "ĉiujn aliajn afrikajn lingvojn", kaj anstataŭigas la vorton "laborlingvo" per "oficiala lingvo".[9]

Praktike, tradukado de afrikuniaj dokumentoj eĉ en la kvar nuntempe oficialajn laborlingvojn ofte okazas malfrue kaj malfaciligas la funkciadon de la organizaĵo.

En 2001, la Afrika Unio estigis la Afrikan Akademion de Lingvoj por antaŭenpuŝi la pluan uzadon de afrikaj lingvoj inter afrikanoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Pasporto de Afrika Unio estas komuna pasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.

Rolo de la diasporo[redakti | redakti fonton]

La Konstitua Proklamo de AU deklaras ke ĝi "invitu kaj kuraĝigu la plenan partoprenon de la afrika diasporo kiel grava parto de nia kontinento, en la konstruo de la Afrika Unio". La Registaro de la Afrika Unio difinis la afrikan diasporon kiel "konsistanta el popolo de afrika origino kiu loĝas ekster la kontinenton, sendepende de ties civitaneco kaj nacieco kaj kiu volas kontribui al la disvolvigo de la kontinento kaj konstruo de la Afrika Unio".[10]

Nunaj aferoj[redakti | redakti fonton]

La AU frontas multajn defiojn, kiaj la sanaferoj kiaj lukti kontraŭ malario kaj la epidemio de AIDS/HIV; la politikaj aferoj kiaj kontraŭi nedemokratiajn reĝimojn kaj peri en multaj enlandaj militoj; ekonomiaj aferoj kiaj la plibonigo de la averaĝa vivkondiĉarto de milionoj de malriĉaj, needukitaj afrikanoj; ekologiaj aferoj kiaj trakti kun konstantaj malsategoj, dezertiĝo, kaj manko de ekologia elteneblo; same kiel la juraj aferoj koncerne al la Okcidenta Saharo.

AIDS en Afriko[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej gravaj aferoj kiujn frontas Afriko ne estas disputo inter landoj, sed la rapida disvastiĝo de la pandemio de HIV kaj Aidoso. Sub-Sahara Afriko, ĉefe Suda Afriko, estas pro multo la plej tuŝita areo en la mondo, kaj la infekcio estas nune startante la perdon de vivoj laŭ milionoj. Kvankam la mezuro de HIV hegemoniaj indicoj montriĝis metodologie defia, pli ol 20% el la sekse aktiva loĝantaro de multaj landoj de Suda Afriko povus esti infektita, el kiuj Sudafriko, Bocvano, Kenjo, Namibio, kaj Zimbabvo ĉiuj atendis malpliiĝon de vivespero averaĝe de 6.5 jaroj. La efiko de Suda Afriko, kiu konstituas 30% el la ekonomio de AU, minacas grave malhelpi la kreskon de MEP, kaj tiele la internan kaj eksternan komercojn por la tuta kontinento.

Libio[redakti | redakti fonton]

La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlandan militon de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentojn (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon.[11] Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi.[12] Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito,[13] kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano,[14] Gabono,[15] Zambio,[16] kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.

Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoskis la kontraŭ-kadafia Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[17] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[18][19] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ falnkoj de la enlanda milito.[20] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio,[21][22] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[23][24] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[25] kaj Zimbabvo[26] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[27]

La 20an de Septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.[28]

Intervenoj por subteno de konstitucieco[redakti | redakti fonton]

Togolando[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Gnassingbé Eyadéma, Prezidento de Togolando, la 5an de Februaro 2005, la estroj de AU priskribis la nomon de lia filo Faure Gnassingbé nome la sukcedanto kiel puĉo.[29] La konstitucio de Togolando nomumas la parolanto de la parlamento por sukcedi la prezidenton en okazo de lia morto. Laŭleĝe, la parolanto de la parlamento devas alvoki al naciaj elektoj por elekti novan prezidenton post sesdek tagoj. La protesto de AU devigis Gnassingbé alvoki al elektoj. Post akraj protestoj pro elektofraŭdo, li estis oficiale elektita Prezidento la 4an de Majo 2005.

Maŭritanio[redakti | redakti fonton]

La 3an de Aŭgusto 2005, puĉo en Maŭritanio kondukis al la Afrika Unio eligi tiun landon el ĉiuj organizaj aktivaĵoj. La Milita Konsilio kiu ekkontrolis Maŭritanion promesis alvoki al elektoj post du juaroj. Tiuj okazis komence de 2007, por la unua fojo kiam la lando havis elektojn kiuj estis ĝenerale interkonsentitaj kiel akceptebla normigado. Post la elektoj, la membreco de Maŭritanio en la AU estis restarigitaj. Tamen, la 6an de Aŭgusto 2008, nova puĉo elpostenigis la registaron elektitan en 2007. La AU denove eligis Maŭritanion el la kontinenta organismo.[30]

Malio[redakti | redakti fonton]

En Marto 2012, militista puĉo okazis en Malio, kiam alianco de Tuaregoj kaj Islamismaj fortoj konkeris la nordon, rezulte en enpovigo de Islamistoj. Post milita interveno kun helpo de francaj trupoj, la regiono estis sub kontrolo de la armeo de Malio. Por restarigi lokajn aŭtoritatojn, la AU helpis por formi provizoran registaron, subtenante ĝin kaj alvokante al prezidentaj elektoj en Malio en Julio 2013.[31]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thabo Mbeki (9-a de julio 2002)Launch of the African Union, 9 July 2002: Address by the chairperson of the AU, President Thabo Mbeki. africa-union.org. Alirita 2009-02-08.
  2. Press release No 13 / 18th AU Summit : Inauguration of the new African Union Conference Center. Directorate of Information and Communication. Afrikunia Komisiono (28a de Januaro 2012).
  3. . New headquarters shows partnership entering era of hope: Ethiopia PM. China Daily. Alirita 2a de Februaro 2012.
  4. Africa-union.org
  5. The Member States of the African Union
  6. South Sudan Becomes African Union's 54th Member. Voice of America News (28a de Julio 2011). Alirita 28a de Julio 2011.
  7. "Profile: African Union", BBC News, 2006-07-01. Kontrolita 2006-07-10.
  8. Artikolo 25, Konstitucia Leĝo de la Afrika Unio.
  9. Artikolo 11, Protokolo pri Ŝanĝoj al la Konstitucia Leĝo de la Afrika Unio [1]
  10. Pan-Africanism and the African Union, Dallas L. Browne. [2] Alirita la 10an de Septembro 2016.
  11. "African Union urges restraint on both sides". The Star. 21a de Marto 2011. [3] Alirita la 5an de Julio 2011.
  12. Mulondo, Emmanuel (21a de Marto 2011). "Kutesa, AU blocked from entering Libya". Daily Monitor. [4] Alirita la 21an de Marto 2011.
  13. "African Union demands end to military strikes on Libya, skips Paris meeting". Sudan Tribune. 19a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 21an de Marto 2011. [5] 21a de Marto 2011.
  14. Kayawe, Baboki (23a de Marto 2011). "Khama supports no-fly zone on Libya". Mmegi. [6] Alirita la 13an de Septembro 2016.
  15. "UN authorises no-fly zone over Libya". Al Jazeera. 18a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2011. [7] Alirita la 13an de Septembro 2016.
  16. "Rupiah backs action against Libya". The Post. 27a de Marto 2011. [8] Alirita la 5an de Aprilo 2011.
  17. "Arab League Recognizes Libyan Rebel Council". RTTNews. 25a de Aŭgusto 2011. [9] Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
  18. "Tunis recognizes Libyan rebels as country's rep". Seattle Post-Intelligencer. 20a de Aŭgusto 2011. [10] Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
  19. "Egypt recognises Libya rebel government". The New Age. South Africa. 22a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2012. [11] Alirita la 22an de Aŭgusto 2011.
  20. Malone, Barry (26a de Aŭgusto 2011). "AU won't recognise Libyan rebel council: diplomats". The Daily Star. [12] Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  21. "Ethiopia recognizes Libyan rebels". NOW Lebanon. 24a de aŭgusto 2011. [13] Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  22. "Libya-NTC: National Transitional Council in Libya". Afrique en ligne. 27a de Aŭgusto 2011. [14] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
  23. "Chad recognises rebel council as only legitimate authority in neighbouring Libya". Al Jazeera. 24a de aŭgusto 2011. [15] Alirita la 24an de Aŭgusto 2011.
  24. "Benin recognize Libyan rebels". Reuters. 27a de Aŭgusto 2011. [16] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
  25. "Algeria declines to recognize Libyan rebels". NOW Lebanon. 26a de Aŭgusto 2011. [17] Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  26. "Libyan envoy to Zimbabwe expelled for burning flag". The Zimbabwean. 26a de Aŭgusto 2011. [18] Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  27. "Libya: How SA stood firm on money for rebels". Mail & Globe Online. 26a de Aŭgusto 2011. [19] Alirita la 27an de Aŭgusto 2011.
  28. "African Union officially recognises Libya's new leadership". [20]
  29. "AU denounces Togo 'military coup'", BBC News, 6a de Februaro 2005. Kontrolita 10a de Julio 2006.
  30. "All is rather easily forgiven", The Economist, 23a de Julio 2009. Kontrolita 15a de Julio 2011.
  31. Bernadette Schulz, Ruth Langer, "Peace missions – The long haul", D+C, 27a de Aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]