Azali Assoumani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Azali Assoumani
Azali Assoumani 2018.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1959 (1959-01-01) (60-jara)
en Mitsoudjé
Ŝtataneco Komoroj
Profesio politikisto, militisto
v  d  r
Information icon.svg

Azali Assoumani (naskiĝis la 1-an de januaro 1959 en Mitsoudjé, Komoroj) de 1999 ĝis 2006 estis la ŝtata prezidento de la Komoroj. Ekde 2016 li plenumis la oficon denove.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Assoumani, kolonelo de la komora armeo, ekde la 30-a de aprilo 1999 fukciis kiel la landa prezidanto post kiam li puĉe renversis la antaŭan prezidanton Tadjidine Ben Said Massounde, ĉar tiu ŝajnis subteni sendependiĝon de la komora insulo Anjouan. La ofico de prezidanto Assoumani restis ĝis la 21-a de januaro 2002, sed tiam li venkis la 26-an de majo 2002 la multpartian prezidantan baloton. En majo 2006, li estis venkita en la prezidanta elekto de la islamisto Ahmed Abdallah Mohamed Sambi. La 15an de aprilo 2016 li venkis en la prezidanta balotado kaj la 26-an de de majo de tiu jaro li enoficiĝis. [1]

Assoumani estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 artikolo Comores - le nouveau Président mem présente en rassembleur en la retejo tempsreel.nouvelobs.com la 26-a de majo 2016 (france)