Tadjidine Ben Said Massounde
Aspekto
| Tadjidine Ben Said Massounde | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 25-an de decembro 1933 en Domoni | ||||
| Morto | 1-an de marto 2004 (70-jaraĝa) en 4-a arondismento de Parizo | ||||
| Ŝtataneco | Komoroj | ||||
| Alma mater | National Treasury School (en) | ||||
| Partio | Comorian Union for Progress (en) | ||||
| Familio | |||||
| Parencoj | Ahmed Abdallah (bofrato) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tadjidine Ben Said Massounde (naskiĝis en 1933, mortis la 1-an de marto 2004) estas eksa komora politikisto. Li estis la ĉefministro de la Komoroj de la 27-a de marto ĝis la 27-a de decembro 1996. La politikisto en tiu pozicio anstataŭis la antaŭan ĉefministron Caabi el-Yachroutu Mohamed, kiu samtempe al sia ĉefministra posteno de 11 monatoj ankaŭ iĝis oficanta prezidanto de la Komoroj. Post la morto de la diktatora prezidanto Mohammed Taki Abdoulkarim la 6-an de novembro 1998, Tadjidine Ben Said Massounde denove estis provizora prezidanto. Lia registaro estis renversita la 30-an de aprilo 1999 fare de militista puĉo fare de Kolonelo Azali Assoumani.

