Lingvoj de Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta la ses tradiciajn lingvajn familiojn de Afriko

Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 lingvoj parolataj denaske en Afriko[1][2], klasigitaj en pluraj gravaj lingvaj familioj:

Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj senparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn signolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.

En kelkaj Afrikaj lingvoj oni fajfastamtamas por komuniki longdistance.

Lingva diverseco en Afriko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ cento de la lingvoj de Afriko estas ĝenerale uzataj por interetna komunikado. berberan, igban, svahilan, haŭsan, amharan, oroman kaj joruban lingvojn parolas dekoj da milionoj da homoj. Se oni nombras la dialektkontinuaĵojn de ĝis cent simila lingvaro, dek du estas parolitaj de 75 procentoj, kaj dek kvin de 85 procentoj de Afrikanoj kiel unua aŭ suplementa lingvo.

Laŭ la Raporto pri Homa Evoluo 2004, "Kultura libereco en la diversa mondo de la nuntempo" originale eldonita de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UNDP), kaj esperantigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) [1]:

Kiom da lingvoj ekzistas en Afriko? 85% de la afrikanoj parolas 15 kernlingvojn.
La multeco de lingvoj en Afriko donas impreson de senĉesa fragmentiĝado. Pli deproksima ekzamenado rivelas konverĝojn kaj strukturajn similecojn por supraĵe malsamaj kulturoj, klanoj kaj lingvoj. Koloniaj administrantoj kaj misiistoj, foje pro administra konveno kaj foje pro prozelitaj kialoj (ĉe bibliaj tradukoj, specife), promociis malgrandajn dialektojn al la statuso de lingvoj, kaj malgrandajn lokajn grupoj al la statuso de triboj. Samkiel koloni-epokaj etnologoj avide “malkovris” tribojn kiuj ofte estus pli taŭge konsiderataj kiel partoj de multe pli grandaj grupoj, lingvoj en Afriko estas multe pli similaj inter si ol oni kutime kredas.
Plimulto el tio kion oni kalkulas kiel apartajn lingvojn en Afriko fakte estas dialektoj de kernlingvoj. Kiel parolantoj de unua, dua aŭ tria lingvo (plimultaj afrikanoj estas plurlingvaj), pli ol 75% de la afrikanoj parolas 12 kernlingvojn: la ngunan, sot-cvanan, svahilan, amharan, fulan, mandinkan, igban, haŭsan, joruban, luban, orientan interlakustrinan, kaj okcidentan interlakustrinan, (kitaran).
Proksimume 85% de la afrika loĝantaro parolas 15 kernlingvojn (la tri aldonaj lingvoj estas la somala-sambura-rendila, oroma-borana kaj gura). Kvankam leksike nesamaj, tiuj ĉi lingvoj estas similaj morfologie, sintakse kaj fonologie. Se lingvistoj trans naciaj landlimoj en la subsahara Afriko kunlaborus por normigi leksikojn, eblus uzi tiujn ĉi lingvojn por instrui ne nur en la unuaj tri klasoj de la bazlernejo, sed ankaŭ poste en pli altaj gradoj.

La alta lingva diverseco de multaj Afrikaj landoj (Niĝerio sola havas super 500 lingvoj, unu el la plej grandaj koncentriĝoj de lingva diverseco en la mondo) faris lingvopolitikon nemalhaveblan aferon en la postkolonia epoko.

Lingvo grupoj[redakti | redakti fonton]

Afrikazia lingvaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrikazia lingvaro.

Lingvoj de la afrikazia lingvaro estas parolita tra la tuta Mezoriento, Nord-Afriko, la Korno de Afriko, kaj partoj de la Sahelo. Estas proksimume 375 afrikaziaj lingvoj kun pli ol 350 milionoj da lingvanoj. La ĉefaj subfamilioj de la afrikazia estas la berberaj lingvoj, ŝemidaj lingvoj, ĉadaj lingvoj kaj la kuŝidaj lingvoj. La ŝemidaj lingvoj estas la solaj branĉo de la afrikazia lingvaro, kiu estas parolata ekster Afriko.

Kelkaj el la plej vaste parolataj Afrikazia lingvoj inkluzivas Araba (Ŝemida), Berbera (Berbera), Haŭsa (Ĉada), Amhara (Ŝemida), kaj Oroma (Kuŝida). La Afrikazia lingvaro havas la plej longan skribhistorion de la monda lingvo familioj, ĉar la Akada lingvo de Mezopotamio kaj Egipta lingvo estas membroj.

Nilo-sahara lingvaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nilo-sahara lingvaro.

Niĝerkonga lingvaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Niĝerkonga lingvaro.

Aliaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstronezia lingvaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj lingvoj parolaraj en Afriko apartenas al lingvo familioj devenaj de ekster la Afrika kontinento: ekzemple, Malagasa, la lingvo de Madagaskaro, estas Aŭstronezia lingvo.

Hindeŭropa lingvaro[redakti | redakti fonton]

La afrikansa estas Hindeŭropa, kiel ankaŭ la vortenhavoj de plej Afrika kreolaj lingvoj. La afrikansa estas la sola Hindeŭropa lingvo evoluiginta en Afriko.

La Afrika franca estas uzata en grandaj partoj de la kontinento, la portugala kaj la angla lingvoj en la diversaj iame koloniitaj areoj.

Malgrandaj familioj[redakti | redakti fonton]

Kreola lingvaro[redakti | redakti fonton]

Nesekretaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Signolingvoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Signolingvo.

Lingvopolitiko en Afriko[redakti | redakti fonton]

Oficialaj lingvoj de Afriko
  •  afrikansa
  •  hispana
  •  angla
  •  portugala
  •  araba
  •  svahila
  •  franca
  •  alia
  • Post la akiro de sendependeco, multaj afrikaj landoj, en la serĉo por nacia unueco, elektis unu lingvon, ĝenerale la eksan kolonian lingvon, por esti uzata en registaro kaj edukado. Tamen, en la lastaj jaroj, afrikaj landoj fariĝis pli kaj pli emaj je konservado de lingva diverseco. Lingvopolitikoj hodiaŭ estas plejparte celantaj plurlingvismon.

    Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

    Krom la eksaj koloniaj lingvoj (angla, franca, portugala, kaj hispana), la sekvaj lingvoj estas oficialaj je nacia nivelo en Afriko:

    Demografio[redakti | redakti fonton]

    Lingvo Denaskaj parolantoj
    (milionoj)
    Dua lingvo por
    (milionoj)
    Arabaj dialektoj (Nord-Afriko) 116 30
    Svahila (Orientafriko) 10 80
    Berbera (North Africa and Okcidentafriko) 35–55 15
    Haŭsa (Okcidentafriko) 24 15
    Joruba (Okcidentafriko) 21 5
    Oroma (Korno de Afriko) 25
    Zulua (Sud-Afriko) 9 16
    Iboa (Okcidentafriko) 20 5
    Afrikansa (Sud-Afriko kaj Namibio) 6–7 16
    Amhara (Korno de Afriko) 18 3
    Malagasa (Madagaskaro) 21
    Somala (Korno de Afriko) 14[6] 3–4.5
    Fula (Okcidentafriko) 16–20
    Rwanda-Rundi (Ruando, Burundo) 18
    Ŝona (Zimbabvo, Zambio and Mozambiko) 15 2
    Lua (Sudano, Etiopio, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ugando, Tanzanio) 12–16
    Mandinka (Okcidentafriko) 5 9
    Bambara (Okcidentafriko) 3 10
    Ibibio-Efik (Nigerio) 8–12
    Lingala (Demokratia Respubliko Kongo) 2 10
    Akana (Ganao) 8 2
    Njanĝa (Zambio, Malavio, Mozambiko, Zimbabvo) 10
    Kosa (Sud-Afriko) 7
    Konga (Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, Angolo) 7
    Tigraja (Eritreo) 7
    Gbea (Okcidentafriko) 8
    Luba (Demokratia Respubliko Kongo) 6
    Volofa (Senegalo) 3 3
    Kikuja (Kenjo) 5
    Mosia (Okcidentafriko) 5
    Sota (Sud-Afriko) 5
    en:Luhya (Kenjo) 4
    Cvana (Bocvano, Sud-Afriko, Zimbabvo, Namibio) 4
    Kanura (Okcidentafriko) 4
    Umbunda (Angolo) 4
    Peda (Sud-Afriko) 4

    Anglalingva literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Childs, G. Tucker (2003). An Introduction to African Languages.
    • Chimhundu, Herbert (2002). Language Policies in Africa. (Final report of the Intergovernmental Conference on Language Policies in Africa.) UNESCO.
    • Robert Needham Cust (1883). Modern Languages of Africa.
    • Ellis, Stephen (ed.) (1996). Africa Now: People - Policies - Institutions. The Hague: Ministry of Foreign Affairs (DGIS).
    • Elugbe, Ben (1998) "Cross-border and major languages of Africa." In K. Legère (editor), Cross-border Languages: Reports and Studies, Regional Workshop on Cross-Border Languages, National Institute for Educational Development (NIED), Okahandja. Windhoek: Gamsberg Macmillan.
    • Africa: A listing of African languages and language families.
    • Greenberg, Joseph H. (1983). 'Some areal characteristics of African languages.' In Ivan R. Dihoff (editor), Current Approaches to African Linguistics, Vol. 1 (Publications in African Languages and Linguistics, Vol. 1), Dordrecht: Foris, 3-21.
    • Greenberg, Joseph H. (1966). The Languages of Africa (2nd edition). Bloomington: Indiana University.
    • Heine, Bernd and Derek Nurse (editors) (2000). African Languages: An Introduction. Cambridge University Press.
    • Webb, Vic and Kembo-Sure (editors) (1998). African Voices: An Introduction to the Languages and Linguistics of Africa. Cape Town: Oxford University Press Southern Africa.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. . African Languages: an Introduction - afrikaj Lingvoj: Enkonduko. Cambridge University Press - Cambridge University Press (2000).
    2. . The Language of African Literature - La Lingvo de afrika Literaturo ix. Africa World Press - Afriko Monda Gazetara. ISBN 0-86543-534-0 (1998). Kontrolita en 2011-06-23.“Africa is incredibly rich in language—over 3,000 indigenous languages by some counts, and many creoles, pidgins, and lingua francas. - Afriko estas nekredeble riĉa en lingvo—super 3.000 indiĝenaj lingvoj laŭ kelkaj kalkuloj kaj multaj kreolaj, piĝinaj kaj lingua francas.”
    3. CIA – The World Factbook Arkivigite je 2018-12-24 per la retarkivo Wayback Machine.
    4. According to article 7 of The Transitional Federal Charter of the Somali Republic Arkivigite je 2010-02-15 per la retarkivo Wayback Machine: “The official languages of the Somali Republic shall be Somali (Maay and Maxaatiri) and Arabic. The second languages of the Transitional Federal Government shall be English and Italian.”
    5. www.southafrica.info/about/people/language.htm Arkivigite je 2011-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
    6. Ethnologue – Somalia.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]