Malagasa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
malagasa
Malagasy
Parolata en Madagaskaro
Denaskaj parolantoj >12 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mg
  ISO 639-2 mlg
  ISO 639-3 mlg
  SIL MLG
Angla nomo Malagasy language
Franca nomo malgache
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Malagasa lingvo estas parolata en Madagaskaro, kie ĝi estas ankaŭ la ŝtata lingvo uzata apud la franca. Diference de la aliaj eksaj francaj kolonioj en Afriko, la malagasa havas realan uzon en sia lando.

Ekde la 18-a jarcento la fakto estas konata, ke la malagasa lingvo surprize similas al la lingvoj de la aŭstronezia lingvaro, disvastiĝintaj en la modernaj Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Speciale proksimas al la malagasa lingvoj de la insulo Borneo. Tial nuntempe oni grupigas la lingvon kiel membro de tiu lingvaro kaj ties subgrupo de malajopolineziaj lingvoj. La malagasan influis ankaŭ la lingvoj araba, svahila, angla kaj franca.

Ekde la jaro 1823 la lingvo havas skribsistemon bazitan sur la latina alfabeto. Ĝis tiu tempo por nemultaj magiaj kaj astrologiaj skribaĵoj estis uzata la araba skribo. Moderna ortografio sin bazas ĉefe sur la fonologiaj principoj kun negravaj esceptoj (litero i fine de vortoj estas skribata ĉiam kiel y kaj la litero o estas legata kiel [u]).

En la alfabeto estas 21 literoj: a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, r, s, t, v, y, z. Ekzistas ankaŭ neoficiala uzado de diakritiko.

La akcento de la vortoj kutime estas sur la antaŭlasta silabo (kiel en Esperanto). Sed se la vortfinaĵo estas "ka", "tra" aŭ "na", la akcento estas sur la antaŭantaŭlasta silabo. Senakcentataj vokaloj ofte estas malelbuŝataj. Ekzemple fanorona estas do prononcata "fanurn".

Malagasa lingvo en Rusio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Rusio estas 26 homoj konantaj malagasan lingvon[1].

Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro "Мадагаскар и Я" en Moskvo kelkaj ekinteresiĝis pri malagasa lingvo post Moskva Festivalo de Junularo kaj Studentaro okazinta en 1957 kaj vizitita ankaŭ de malagasoj prezentintaj sian lingvon kaj kulturon. Dum iom da tempo en Moskvo estis radio-programo en malagasa lingvo. Ekde 1961 en Instituto de Afriko (en Moskvo, tiam Sovetunio) Kartaŝova mem studis la lingvon. Ekde 1974 ŝi instruis la lingvon por studentoj de Instituto de Azio kaj Afriko (ĉe Moskva Ŝtata Universitato), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde 1990-aj jaroj regula studado de malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezultoj de popolnombrado de 2010 (ruse)