Borneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Borneo (Kalimantan)
Mapo de Borneo (Kalimantan)
Politika mapo de Borneo
Politika mapo de Borneo
Situo Pacifika oceano
Insularo Malaja Insularo
Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 0° S, 114° O-0.17583333333333113.686388888894095Koordinatoj: 0° S, 114° O
Longo 1 366 km
Larĝo 1 026 km
Areo 751 936 km²
Plej alta loko Kinabalu-Monto
4 095 ID/MY/BN Ŝablono:Alto/nekonata rilato
Loĝantaro 16 196 924 (2000)
22 loĝ./km²
Ĉefa loko Kuching
Borneo topografie
Borneo topografie
v  d  r
Information icon.svg
Satelita foto de Borneo

Borneo (inkluzive la indoneziajn provincojn de Kalimantano, Sabaho kaj Saravako en Malajzio, kaj Brunejo) estas la tria plej granda insulo en la mondo. Ĝi estas unu el la Sundaj Insuloj kaj situas en la centro de la Malaja Insularo kaj de Indonezio en Sudorienta Azio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ Borneo situas la Sud-ĉina Maro okcidente kaj nordokcidente, la Sulua Maro nordoriente, la Sulavesa Maro kaj la Makasara Markolo oriente, kaj la Java Maro kaj la Karimata Markolo sude.

La Malaja Duoninsulo kaj Sumatro situas al okcidento, Javo al sudo, Sulaveso kaj la Molukoj al oriento, kaj la Filipinoj al nordoriento.

Rego[redakti | redakti fonton]

Borneo estas politike dividita inter tri ŝtatoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Britia Borneo aŭ Brita Borneo enhavis la kvar nordajn partojn de la insulo Borneo, kio estas nuntempe la ŝtato Brunejo, la du malajziaj subŝtatoj Sabaho kaj Saravako, kaj la malajzia teritorio Labuano.

Dum plej parto de la Dua Mondmilito la insulo estis okupita de la Japana Imperio. La Kampanjo de Borneo de 1945 estis la lasta kampanjo de Aliancanoj en la Sudokcidenta Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. En serio de amfibiaj atakoj inter la 1a de majo kaj la 21a de julio, la aŭstralia 1a Korpuso, sub estreco de la Leŭtenanta Generalo Leslie Morshead, atakis la fortojn de la Japana imperia armeo kiuj estis okupintaj la insulon. La planoj por la atakoj de la Aliancanoj estis konataj kolektive kiel Operaco Hobojo. La invado de Borneo estis la dua etapo de la Operaco Montclair, kiu celis detrui la fortojn de la Japana Imperio ene, kaj re-okupi Nederlandan Hindion, la Regnon Saravakon, Brunejon, Labuanon, Britan Nord-Borneon kaj sudajn Filipinojn. Borneo partikulare estis konsiderata samtempe strategia loko pro sia grava natura rimedo; nafto.

Inter 1962 kaj 1966 okazis milito inter Indonezio kaj Malajzio pri la estonteco de Borneo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Originale pluvarbaroj kovris la plejparton de la insulo, sed ili rapide malgrandiĝis pro la arbofaligo kiun necesigas la malajzia krucplakaĵa industrio kaj pro internaciaj kompanioj kiel Mitsubishi.

Duono de la ĉiujara tutmonda tropika arbaĵo riskoltata elvenas el Borneo. Palma plantejoj rapide kreskas al la daŭrantaj pluvarbaraj lokoj sur la insulo, kiu estas la sola natura loĝloko de orangutangoj, specio kiu preskaŭ malaperas. Ĝi ankaŭ estas grava rifuĝejo por multaj endemiaj arbaraj specioj, interalie aziaj elefantoj, sumatraj rinoceroj kaj nubaj leopardoj. Indiĝenaj popoloj (ekz. la Kajanoj, Kenjahoj, Punan-Bahoj kaj Penanoj) de la insulo malfeliĉas pro la arbaro-destruado kaj aktive kontraŭas ĝin.

La tipo de pluvarbaroj en Borneo inkluzivas raraj torfomarĉaj arbaroj.

Biogeografie Borneo troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. La insulo situas en mara ekoregiono. Fitogeografie, Borneo estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.