Sumatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sumatro
insulo
Akvejo Hinda oceano
Insularo Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 0° S, 102° O (mapo)-0.38333333333333101.766666666673805Koordinatoj: 0° S, 102° O (mapo) f1
Situo de Sumatro
Situo de Sumatro
Longo 1 700 kmf2
Larĝo 370 kmf3
Areo 473 481 km² f4
Plej alta loko Kerinĉi
3 805 mf5
Loĝantaro 50 365 538 (2010)
106 loĝ./km²
Ĉefa loko Medan
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr
Mapeto de Sumatro kaj Javo
Veninta tertremo kaj cunamo en la jaro 2004
Veninta tertremo kaj cunamo en la jaro 2004

Sumatro estas insulo el la Sundaj Insuloj, apartenanta al Indonezio. Ĝi situas rande de la Hinda Oceano ambaŭflanke de la ekvatoro.

Sumatro havas areon de 474.000 km² kaj estas la sesa plej granda insulo en la mondo (post Gronlando, Nov-Gvineo, Borneo, Madagaskaro kaj Bafina Insulo). Ĝi havas 47 milionojn da loĝantoj, plejparte malajoj. Ĝia longo estas 1.600 km, ĝia pleja larĝo 370 km. Ĝia plej alta loko estas monto Kerinĉi kun 3805 m.

De la azia kontinento ĝin disigas la Malaka Markolo. Sud-oriente situas insulo Javo; la intera markolo nomiĝas Sunda Markolo aŭ simple Sundo.

Sur la okcidenta parto de la insulo estas la Montoj Barisan.

Biogeografie Sumatro troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco el la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. Okcidente de la insulo situas mara ekoregiono. Fitogeografie, Sumatro estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropisa Regno.

Sumatro administre dividiĝas en dek provincojn, nome

La laste menciitaj tri ĉefurboj estas ankaŭ la plej signifaj urboj de la insulo.

Je la 26-a de decembro 2004 ĉe Sumatro okazis unu la plej detruaj tertremoj iam registritaj kaŭzante enorman cunamon.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La sanskrita nomo de la insulo estis Sŭarnadŭīpa (=insulo de oro) aŭ Sŭarnabhūmi (=lando de oro), pro la abundo de orminoj.

La nomo "Sumatro" aperis unue en 1017, kiam reĝo nomanta sin Haĵi Sumatrabhumi (= reĝo de la lando de Sumatro), sendis ambasadoron al Ĉinio.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]