Montoj Barisan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geologia mapo de Bukit Barisan.

La Montoj Barisan estas montaro de Indonezio kiu etendiĝas laŭ la okcidenta parto de la insulo Sumatro, kun longo de preskaŭ 1700 km. Ĝi konsistas ĉefe de vulkanoj ĉirkaŭata de densa ĝangalo. La plej alta montopinto de la montaro estas la monto Kerinci kun 3805 metroj.[1]​ La Nacia Parko Bukit Barisan Selatan estas je la suda pinto de la montaro. La nomo Bukit Barisan signifas "strio de montetoj" en indonezia kaj malaja, ĉar la montaro etendiĝas de pinto al pinto laŭlonge de la insulo Sumatro.

Estas 35 aktivaj vulkanoj en Bukit Barisan.

Notoj[redakti | redakti fonton]