Ekozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ecozones.svg

6 el la 8 ekozonoj.

La ekozonobiogeografia regno estas la plej grandskala biogeografia subdivido de la tersupraĵo surbaze de historiaj kaj evoluaj disvastiĝmodeloj de plantoj kaj bestoj. Ĝenerale tiuj ĉi havas arealojn kiuj kovras nur limigitajn areojn aŭ kiuj eĉ estas endemiaj. Tamen ekzistas ankaŭ taksonoj kun kosmopolita distribuo.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Ekozonoj reprezentas vastajn areojn de la tersupraĵo kie plantoj kaj bestoj estas disvolviĝintaj je relativa izolado dum longedaŭraj periodoj, kaj estas reciproke disigitaj per geologiaj karakterizoj, kiel oceanoj, larĝaj dezertoj, aŭ altaj montaraj sistemoj, kiuj konsistigis limojn por planta kaj besta migrado. Ekozonoj similas la Flaŭrajn regnojn de la botaniko aŭ la zoogeografiajn regionojn de la mamula zoologio.

Ekozonoj karakteriziĝas per la evolua historio de la plantoj kaj bestoj kiujn ili enhavas. Tiele, ili malsimilas la biomojn, ankaŭ konataj kiel ĉefaj tipoj de biotopoj, kiuj estas subdividoj de la tersupraĵo surbaze de vivformo, aŭ la adaptiĝo de plantoj kaj bestoj al klimato, grundo, kaj aliaj kondiĉoj. Biomoj karakteriziĝas per simila klimaksa vegetaĵaro. Ĉiu ekozono povas ampleksi iom da biomoj. Tropika humida foliarbaro el Mezameriko, ekzemple, povas esti simila al unu en Novgvineo laŭ ĝia vegetaĵara tipo kaj strukturo, klimato, grundoj, k.t.p., sed tiuj arbaroj estas loĝataj de plantoj kaj bestoj kun diferencaj evoluaj historioj.

La modeloj de disvastiĝo de plantoj kaj bestoj en la ekozonoj de la tero estis fasonitaj per la procezo de platotektoniko, kiu estas distribuinta la termasojn dum la geologia historio.

La termino ekozono, kiel prezentita ĉi tie, estas sufiĉe freŝdata disvolviĝo, kaj aliaj terminoj, inluzive reĝlando, regno, kaj regiono, estas uzataj de aliaj sciencistoj por indiki pli-malpli la saman signifon. En kelkaj pli malmodernoj publikaĵoj, oni parolas pri kontinento, kiu instigas al konfuzo kun la geografiaj kaj geologiaj kontinentoj. Ekozono precipe estas ujo de bestaj kaj plantaj specioj kaj taksonoj kun tre longa komuna historio kaj do kun specialaj ekologiaj interrilatoj kaj genetikaj karakterizoj. Ne estas iu peco de grundoj kaj rokoj.

La koncepto de la ekozonoj nuntempe estas internacie konsiderata kiel unueca sistemo celante kaj la identigon biogeografian kaj la naturprotektadon.

La klasifiko de Wallace[redakti | redakti fonton]

Mondo-mapo The Geographical Distribution of Animals kiu montras la ses biogeografiajn regionojn de Wallace (1876).

En 1872, la anglo Alfred Russel Wallace (1823–1913), jam fama zoografo, naturalisto, esploristo, geografo, antropologo kaj biologo — laŭ la instigo de multaj el siaj amikoj, inkluzive Charles Darwin, Philip Sclater kaj Alfred Newton — ekis esploron pri ĝenerala revizio de la geografia distribuo de la bestoj. Komence li ne kapablis progresi kaŭze de la multfoja ŝanĝado de la klasifiko-sistemoj de multaj tipoj de bestoj [1]. Wallace daŭrigis sisteme la laboron en 1874 post la publikigo de serio de novaj verkoj pri la klasifiko [2]. Plivastigante la sistemon de la birdoj disvolvigita de Sclater — kiu subdividis la teron en ses apartajn geografiajn regionojn por priskribi la distribuon de specioj — por ke ĝi ampleksu mamulojn, reptiliojn kaj insektojn, Wallace kreis la bazon de la zoogeografiaj regionoj kiuj ankoraŭ nuntempe estas uzataj. Li analizis ĉiujn faktorojn tiutempe konatajn kiuj povus influi la ekzistantan kaj ekzistintan geografian distribuon de la bestoj en ĉiu geografia regiono, inkluzive la efikojn de la apero kaj malapero de la terpontoj (kiel tiu kiu nuntempe ligas Nordamerikon kaj Sudamerikon) kaj ankaŭ la ĉefaj glaciepokoj. Li enmapigis tiujn faktorojn, kiaj la altecon de la montaroj , la profundecojn de la oceanoj kaj la karakteron de la regiona vegetaĵaro, kiuj influas la disvastiĝon de la bestoj.

Li ankaŭ katalogis ĉiujn konatajn altdisvolviĝit-bestajn familiojn kaj genrojn; kaj li listigis ilian konatan disvastiĝon. La teksto tiele estis organizita ke estis facile por vojaĝanto scii la bestospeciojn kiujn oni trovas en difinita loko. La rezulto de la laboro estis publikigita en du volumenoj en 1876 kun la titolo The Geographical Distribution of Animals [La geografia disvastiĝo de la bestoj], kaj servis kiel definitivan tekston pri la zoogeografio dum la sekvintaj 80 jaroj[3].

En 1880 Wallace publikigis la libron, kiel sekvon de sia antaŭa verko Island Life [La vivo en la insulo] studante la disvastiĝon de la besto- kaj plantospecioj en la insuloj. Wallace klasifikis la insulojn en tri diferencajn tipojn : unue, la oceanaj insuloj, kiaj Galapagoj kaj Havajo (tiam nomataj Sandviĉ-Insuloj) formitaj meze de la oceanoj kaj neniam estinte partoj de granda kontinento. Tiuj insuloj karakteriziĝas per kompleta manko de tersupraĵaj mamuloj kaj amfibioj, kaj ĝiaj loĝantoj (escepte de migrobirdoj kaj la home enmetitaj specioj) ĝenerale estas akcidenta rezulto de koloniigo kaj postea evoluo. Li subdividis la restantajn insulojn, kiujn li nomis kontinentaj, en du klasojn en funkcio de ilia kunligo kun kontinento pli (kiel Britaj Insuloj) aŭ malpi (kiel Madagaskaro) freŝdata kaj ekzamenis la formon laŭ kiu tiu diferenco influis la flaŭron kaj la faŭnon. Li eksplikis kiel la izolado influis la evoluon kaj kiel tiu povis kaŭzi la konservadon de bestoj, kiaj la lemuredoj de Madagaskaro, kiuj estas la postvivantoj de kontinenta faŭno de praa epoko. Li detale pristudis kiel la ŝanĝiĝoj de klimato, precipe dum la ĉefaj glaciepokoj, povas esti influintaj la distribuon de flaŭro kaj faŭno en iuj insuloj, kaj en la unua parto de la libro analiziĝas la eblaj kaŭzoj de tiuj grandaj epokoj de glacio. Island Life estis konsiderata tre gravan verkon en la tempo de ties publikigo kaj estis multvorte pridiskutita kaj en la sciencaj rondoj, kaj en la sciencaj revuoj, kaj en la privata korespondaĵo [4].

Zoogeografiaj regionoj :
  • ██ Palearktisa
  • ██ Nearktisa
  • ██ Afrotropisa
  • ██ Orientalisa
  • ██ Neotropisa
  • ██ Aŭstralazia
  • ██ Antarkta

La klasifiko de Wallace permesis la diferencigon de ses grandaj regionoj ( kiuj li simple tiele nomis, en realeco zoogeografiaj regionoj ) disigitaj de naturaj limoj :

  • Afrotropisa regiono, kun du subregionoj : Afriko sude de Saharo kaj Madagaskaro
  • Antarkta regiono
  • la Aŭstralia komplekso, subdividita en du grandajn regionojn :
  • la Holarktisa komplekso, konsistanta el du regionoj :
    • Palearktisa regiono
    • Nearktisa regiono
  • Orientalisa regiono
  • Neotropisa regiono

Ekozonoj de la WWF[redakti | redakti fonton]

La ekozonoj ĉefparte estas bazitaj sur la biogeografiaj regnoj de Pielou (1979) kaj Udvardy (1975). Teamo de biologoj kunvokitaj de la Monda Natur-Fonduso (WWF) disvolvis sistemon de ok biogeografiaj regnoj (ekozonoj) kiel parto de ilia limigo de la pli ol 800 tersupraĵaj ekoregionoj de la tero.

La skemo de la WWF sufiĉe similas la sistemon de Udvardy, la ĉefa diferenco estante la limigo de la Aŭstralazia ekozono rilate al la Antarkta, Pacifika, kaj Hindomalaja ekozonoj. En tiu sistemo, la Aŭstralazia ekozono inkluzivas Aŭstralion, Tasmanion, la insulojn de Wallacea, Novgvineon, la Orient-Melaneziajn Insulojn, Novkaledonion, kaj Novzelandon. La Aŭstralia regno de Udvardy sole enhavas Aŭstralion kaj Tasmanion; li situigas Wallacia-n en la Orientalisa Regno, Novgvineon, Novkaledonion, kaj Orient-Melanezion en la Oceania Regno, kaj Novzelandon en la Antarkta Regno.

Zoogeografio[redakti | redakti fonton]

Birda geografio kongruas kun tiu de la ekozonoj.

La ekozonoj regule estas menciataj en zoogeografio ĉar sufiĉe adaptaj por kompreni la disvastiĝon de la nuntempa faŭno (kaj speciale de la mamuloj), sed estas malpli interesaj por aliaj helpsciencoj biogeografiaj. Por la birdoj (speciale la migrantaj) la palearktiso estas disigita en du partojn de Uralo kaj de Kaspia Maro.

  • la okcidenta palearktiso kie la birdomigrado okazas suden al la afrotropisa ekozono,
  • la orienta palearktiso kie la birdomigrado okazas suden al la orientalisa kaj al la aŭstralazia ekozonoj.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Analizoj de la biodiverseco regiona estas realigitaj fare de la WWF, kaj kondukis al la difino de la limoj de la ekoregionoj de la tersupraĵo kaj al la listo de la Tutmondaj 200.

La klasifiko en ekozonoj ankaŭ estas uzata de UNESKO kadre de ĝiaj klasifikoj rilate la liston de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slotten, The Heretic in Darwin's Court, p. 301.
  2. Slotten, op. cit., p. 315.
  3. Slotten, op. cit., p. 320-25.
  4. Slotten, op. cit., p. 361.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]