Aŭstralazia ekozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La aŭstralazia ekozono (verde)

La aŭstralazia ekozono estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi geografie kongruas kun Aŭstralazio. Tamen, ambaŭ nocioj ne estas sinonimoj el ĉiuj vidpunktoj. La ekozono ampleksas Aŭstralion, la insulon de Novgvineo (inkluzive de Papuo-Novgvineo kaj la indonezia provinco de Papuo), kaj la orienta parto de la indonezia arkipelago , enhavante la insulon de Sulaveso, Molukojn (la indoneziaj provincoj Nord-Molukoj kaj Sud-Molukoj) kaj la insulojn de Lomboko, Sumbawa, Sumbo, Floreso kaj Timoro, ofte konatajn kiel Malgrandaj Sundaj Insuloj. La aŭstralazia ekozono ankaŭ enfermas plurajn pacifikajn insularojn, inkluzive de Bismarkoj, Vanuatuo, Salomonoj, kaj Novkaledonio. Novzelando kaj siaj apudaj insuloj konstituas apartan ekoprovincon (aŭ biolandon) de la aŭstralazia ekozono. La resto de Indonezio troviĝas en la orientalisa ekozono.

Aparteco kaj origino[redakti | redakti fonton]

Situo de la aŭstralazia ekozono

El biologia vidpunkto, la aŭstralazia ekozono estas aparta teritorio kun komuna evolua historio kaj tre multaj unikaj plantoj kaj bestoj, kelkaj el ili komunaj al la tuta areo, aliaj specifaj al certaj partoj sed samhavante komunan prapatrecon. La longtempa izoliteco ekde aliaj kontinentoj okazigis ĝian relative memstaran evoluon, kaj ĝian gastigadon de multaj unikaj familioj de plantoj kaj bestoj.

Aŭstralio kaj Novgvineo estas okulfrapaj pro siaj marsupiulaj mamuloj, inkluzive de kanguruoj, Phalangeridae, kaj vombatoj. La lastaj monotremaj mamuloj, la ekidnoj kaj la ornitorinkoj, estas endemiaj en la aŭstralazia ekozono. Antaŭ la alveno de la homoj, ĉirkaŭ antaŭ 50 000 jaroj, nur proksimume triono de la aŭstraliaziaj mamulaj specioj estis placentulaj.

La limo inter la aŭstralazia kaj la orientalisa ekozonoj laŭiras la linion de Wallace. Tiu ĉi estis nomata honore al biologo Alfred Russel Wallace kiu rimarkis kaj priskribis la diferencojn je mamula kaj birda faŭnoj inter la insuloj al ambaŭ flankoj de la linio. La insuloj al okcidenta flanko de la linio, inkluzive de Javo, Balio, Borneo, kaj Filipinoj samhavas similan faŭnon kiel Orientazio, inkluzive de tigroj, rinoceroj, kaj homoideoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Aŭstralaziaj biomoj.

La nuntempa disvastiĝo de aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj parte rezultas el la geologia historio de la terkorpoj de la ekozono. Pluraj el tiuj estas fragmentoj de la prakontinento Gondvano, kvankam iuj el la pli malgrandaj insuloj vulkane originis pli freŝdate, kaj neniam estis eroj de Gondvano.

Novgvineo, Australio, kaj Tasmanio, kolektive konataj kiel la Aŭstralia-novgvinea kontinentoSahulo, estas konektataj per neprofunda kontinentbreto, kaj kune konsistigas la plej vastan fragmenton de Gondvano. La neprofunda kontinenta platformo, kiu nuntempe disigas la insulojn, estis konstituanta terponton kiam la maraj niveloj estis pli malaltaj, plej freŝdate dum la glaciepoko. Novgvineo kaj Aŭstralio samhavas multajn familiojn de birdoj kaj marsupiuloj. Dum la Hinda-Aŭstralia plato, kiu ampleksas Hindujon, Aŭstralion, kaj inter ambaŭ la fundon de Hinda Oceano, moviĝas norden, ĝi koliziis kun la Eŭrazia plato, kaj la kunpuŝiĝo levis Himalajon, la indoneziajn insulojn kaj la centran montaron de Novgvineo. Tiu ĉi montara sistemo estas multe pli juna kaj pli alta ol la montaro de Aŭstralio, tiel alta ke ĝi gastigas rarajn ekvatorajn glaciejojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kiropteroj estis la solaj mamuloj de Novzelando ĝis la alveno de homoj. Birdoj adaptiĝis al ekologiaj niĉoj, kiel tiuj de grandaj herbomanĝuloj, insektomanĝuloj, kaj grandaj karnomanĝuloj, kiuj estis okupitaj aliloke de mamuloj. Novzelando restis en la malvarmetaj kaj humidaj latitudoj, kaj perdis multajn plantajn kaj bestajn familiojn kiuj estis netoleremaj de sia malvarmeta klimato, inkluzive de araŭkarioj kaj la plej multaj proteoj, same kiel krokodiloj kaj testuduloj.

Grandaj reptilioj, inkluzive de krokodiloj kaj grandaj varanoj (familio Varanidae), kiel la komoda varano (Varanus komodoensis), estas ekologie gravaj karnomanĝuloj en Aŭstralio, Novgvineo kaj Wallacea.

Estas 13 endemiaj birdofamilioj, inkluzive de kazuaredoj, apterigedoj, Rhynochetidae, kakatuedoj, paradizeedoj kaj melifagedoj.

Homa influo[redakti | redakti fonton]

La alveno de la homoj en Aŭstralio kaj Novgvineo antaŭ 50 - 60 000 jaroj alportis hundojn (dingojn) al Aŭstralio, kaj hundojn kaj porkojn al Novgvineo. Porkoj kaj ratoj alvenis en Novzelando kun la unuaj polineziaj koloniistoj antaŭ 800 jaroj. La alveno de la eŭropanoj alportis amason da novaj bestoj kaj plantoj, inkluzive de ŝafoj, kunikloj kaj vulpoj, al Aŭstralazio, kiuj plie disrompigis la enlandajn ekosistemojn; multaj aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj nuntempe estas endanĝerigitaj.

Ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj Papuo-Novgvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj Papua-Novgvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj Papuo-Novgvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj Papuo-Novgvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj Novkaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj Vanuatuo
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AA0201 Malgrand-sundaj deciduaj arbaroj Indonezio
AA0202 Novkaledoniaj sekaj arbaroj Novkaledonio
AA0203 Sumbaj deciduaj arbaroj Indonezio
AA0204 Timor-Ŭetaraj deciduaj arbaroj Indonezio
Aŭstralaziaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj Novzelando
AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj Aŭstralio
AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0701 Arnhemlanda tropika savano Aŭstralio (Norda Teritorio)
AA0702 Brigalova tropika savano Aŭstralio
AA0703 Kabjork-duoninsula tropika savano Aŭstralio (Kvinslando)
AA0704 Karpentaria tropika savano Aŭstralio
AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh Aŭstralio (Kvinslando)
AA0706 Kimberlia tropika savano Aŭstralio
Aŭstralaziaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj Aŭstralio
AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj Aŭstralio
Aŭstralaziaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AA1001 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj Aŭstralio
AA1002 Centra-montaraj subaltmontaraj herbejoj Aŭstralio
AA1003 Montaraj herbejoj de South Island Novzelando
Aŭstralaziaj tundroj
AA1101 Antipoda-subantarktinsula tundro Aŭstralio, Novzelando
Aŭstralaziaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
AA1206 Lofti-montaraj duonarbaroj Aŭstralio
Aŭstralaziaj dezertoj kaj kserofitaroj
AA1301 Karnarvon-kserofitaroj Aŭstralio
AA1302 Centr-altaĵaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1303 Gibson-Dezerto Aŭstralio
AA1304 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj Aŭstralio
AA1305 Granda Viktoria-Dezerto Aŭstralio
AA1306 Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1307 Pilbara-kserofitaroj Aŭstralio
AA1308 Simpson-Dezerto Aŭstralio
AA1309 Tirari-Stuart-ŝtondezerto Aŭstralio
AA1310 Okcidentaŭstraliaj mulga-kserofitaroj Aŭstralio
Aŭstralaziaj mangrovarbaroj
AA1401 Novgvineaj mangrovoj Indonezio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Allison, A. 1996 : Zoogeography of amphibians and reptiles of New Guinea and the Pacific region, pages 407-436 in Keast, J.A. & Miller, S.E. (editors) : The Origin and Evolution of Pacific Island Biotas, New Guinea to Eastern Polynesia: Patterns and Processes, SPB Academic Publishing, Amsterdam.
  • angle Bregulla, H. 1992 : Birds of Vanuatu. Anthony Nelson, Shropshire, UK.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio