Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Aŭstralio | ||||
Federacia ŝtato | Okcidenta Aŭstralio | ||||
Koordinatoj | 33° 20′ 0″ S, 121° 10′ 1″ O (mapo)-33.3333121.167Koordinatoj: 33° 20′ 0″ S, 121° 10′ 1″ O (mapo) | ||||
Areo | 102 261 km² (10 226 100 ha) | ||||
Biomoj de regiono | Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | ||||
Esperancaj mali-eŭkaliptaroj | |||||
Vikimedia Komunejo: Esperance Mallee Ecoregion [+] | |||||
La esperancaj mali-eŭkaliptaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Ĝi situas en la "sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj en la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj".
Situo kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono konstituas areon je la suda marbordo de Okcidenta Aŭstralio, kie la superreganta vegetaĵaro konsistas el malgrandaj eŭkaliptaj arboj kaj arbedoj. Ĝi enhavas du IBRA-regionojn : Esperance Plains kaj Mallee.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Mali estas komuna nomo por priskribi tiuj eŭkaliptoj kiuj havas subterajn lignotuberojn ligatajn al la radikoj ekde kiuj novaj burĝonoj povas estigi ŝosojn post arbara incendio. Mali-arboj kaj asociataj arbustoj do estas adaptitaj al la malriĉaj grundoj, manko de pluvfalo kaj oftaj fajroj de tiu seka marbordo.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La faŭno de la marbordo ampleksas la tre venenan Acanthophis antarcticus (serpentoj). La mamuloj inkludas la etan Tarsipes rostratus (marsupiuloj) kiuj nutrigas sin helpe de la nektaro de la anigozantoso (Anigozanthos), kaj la endanĝerigatan Dasyurus geoffroii. La birdoj inkludas la endanĝerigatan Psophodes nigrogularis, Pezoporus flaviventris, la elegantan maluron (Malurus elegans), la aŭstralian blankan ibison kaj la maloftan cindrogrizan anseron ĉe la marbordo.
Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Multo de la areo estas uzata por agrikulturo kaj la vivejoj estas minacataj de senarbarigo kondukanta al fragmentiĝon, troan akvumadon, kaj la faŭno estas vundebla kaŭze de enmetitaj specioj kiaj vulpoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program, Version 4.0, Canberra, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit ISBN 0-642-21371-2
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Ekoregionoj en Aŭstralio
- Esperance-Distrikto
- Esperance-Urbo
- Konservada stato de ekoregiono
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (WWF)
- angle Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (WWF-Wildworld)
- angle Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Esperancaj mali-eŭkaliptaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Esperance mallee
- angle Tutmondaj 200; numero 119 : Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj (WWF) Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo (Naturprotekto Internacia)