Saltu al enhavo

Papagedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psittacidae alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri familio "Psittacidae" (papagedoj) de birdoj. Por ordo "Psittaciformes" (papagoformaj aŭ psitakoformaj) rigardu la paĝon Papagoformaj. Por Esperanto-muziko legu la artikolon Papago (muziko).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papagedoj
Bluflavaj araoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Papagedoj Psittacidae
Illiger, 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

PapagedojPsitakedoj (latine Psittacidae) estas unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi konsistas je du subfamilioj: Psittacinae (papagoj de Malnova Mondoafrotropisaj papagoj) kun ĉ. 10 specioj kaj Arinae (papagoj de Nova mondoneotropisaj papagoj) kun 157 specioj plus kelkaj specioj, kiuj formortis dum la lastaj kelkaj jarcentoj.[1][2] La familio enhavas kelkajn plej popularajn birdajn speciojn, inter aliaj la Blua-flavan araon el la Novmondaj papagoj kaj la Grizan papagon el la Malnovmondaj.

Distribuo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj papagaj specioj de tiu familio troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj zonoj kaj vivas en Meksiko, Centra kaj Suda Ameriko, Karibio, sub-Sahara Afriko, la insulo Madagaskaro, la Araba Duoninsulo, Sudorienta Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. Tri papagoj, unu jam formortinta kaj alia surloke formortinta, iam vivis ankaŭ en Usono.[3]

Ĉi tiu familio verŝajne originis frue en la paleogena periodo, antaŭ 66–23 milionoj da jaroj (Mja), post kiam la okcidenta duono de Gondvano disiĝis en la kontinentojn Afriko kaj Sudameriko, antaŭ la diverĝo de afrikaj kaj novmondaj genlinioj antaŭ ĉirkaŭ 30–35 Mja.[4] La novmondaj papagoj, kaj implicite malnovmondaj papagoj, laste havis komunan praulon kun la aŭstraliaj kakatuoj en la familio Cacatuidae antaŭ proksimume 33 Mja.[5]

La datumoj lokas la plejparton de la diversiĝo de psitaciformes ĉirkaŭ 40 milionojn da jaroj, post la disiĝo de Aŭstralio de Okcidenta Antarkto kaj Sudameriko.[4][6] Diverĝo de la psitacidae de la prapapagoj rezultis el komuna radiada evento de tio, kio tiam estis Okcidenta Antarkto, en Sudamerikon, poste Afrikon, per malfrukretaceaj terpontoj, kiuj travivis la paleogenon.[7]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La familio Psittacidae estis unue enkondukita kun nomo Psittacea far franca multfakulo Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[8][9] La plej nova taksonomio surbaze molekulaj esploroj agnoskas parencecon de triboj Psittacini (Malnovmonda) kaj Arini (Novmonda) el subfamilio Psittacinae.[10] Do la triboj estis ŝanĝitaj al subfamilioj, laŭorde Psittacinae kaj Arinae. Subfamilio Loriinae kaj aliaj triboj de Psittacinae estis eligitaj el Psittacidae kaj nun formas aliajn familiojn en superfamilio Psittacoidea de ĉiuj veraj papagoj.[11]

Ara macao montranta kolorojn de flugiloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Leo Joseph, Alicia Toon, Erin E. Schirtzinger, Timothy F. Wright & Richard Schodde. (2012) A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes). Zootaxa 3205: 26–40
  2. Zoonomen: Zoological Nomenclature Resource.
  3. Forshaw, J.. (2000) Parrots of the World, 3rd Ed.. Australia: Lansdowne, p. 303, 385.
  4. 4,0 4,1 (2011) “Macroevolutionary patterns in the diversification of parrots: effects of climate change, geological events and key innovations”, Journal of Biogeography 38 (11), p. 2176–2194. doi:10.1111/j.1365-2699.2011.02555.x. Bibkodo:2011JBiog..38.2176S. 
  5. Smith, B.T.; Merwin, J.; Provost, K.L.; Thom, G.; Brumfield, R.T.; Ferreira, M.; Mauck, W.M.I.; Moyle, R.G.; Wright, T.F.; Joseph, L. (2023). "Phylogenomic analysis of the parrots of the world distinguishes artifactual from biological sources of gene tree discordance". Systematic Biology. 72 (1): 228–241. doi:10.1093/sysbio/syac055. PMID 35916751.
  6. (Okt 2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Molecular Biology and Evolution 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  7. . Proposal (599) to South American Classification Committee: Revise classification of the Psittaciformes. Alirita 17a de Decembro 2013 .
  8. Rafinesque, Constantine Samuel. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés (france). Self-published.
  9. Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History, p. 140, 252.
  10. Collar, N.. (1997) Birds of the World, Vol.4. del Hoyo, p. 241.
  11. (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa 3205 (3205), p. 26–40. doi:10.11646/zootaxa.3205.1.2. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]